Konservatorio

muzika lernejo

Konservatorio (latine conservatorium kaj itale conservatorio, el la latina vorto conservare - konservi) estas institucio por la edukado de muzikistoj kaj muzikpedagogoj.

Konservatorioj de universitata nivelo en Germanio kaj Aŭstrio ofte nomiĝas muzika altlernejo, en Svisio konservatorio aŭ muzikaltlernejo aŭ -akademio. Ĉe konservatorioj oni povas atingi ŝtatajn diplomojn. Laŭ Francisko Azorín Konservatorio estas simple Supera, muzika lernejo.[1] Li indikas etimologion el la latina conservatorius, el conservare, cum + servare (kun gardi).[2]

Historio

redakti

La nocio unue signifis orfejo (infanvartejoj) en Venecio kaj poste en tuta Italio. En la 16-a jarcento ekzistis kvar el ili, kiuj estis kunordigitaj al diversaj preĝejoj. Ne nur knaboj, sed ankaŭ la knabinoj de la konservatorioj ricevis de la plej bonaj komponistoj de la urbo kantinstruon (kvankam estis malpermesate al inoj tiutempaj, kanti en preĝejoj). Ili estis la unuaj profesiaj kantistinoj. Tiel la nomo transiris post kelka tempo sur la muzikan instruadon.

Elstaraj konservatorioj ekestis fine de la 18-a jarcento kaj antaŭ ĉio en la 19-a jarcento en Parizo (1795), Prago (1811), Vieno (1817), Lepsiko (1843), Berlino (1850) samkiel en Sankt-Peterburgo (1862).

Nuntempe konservarorio estas altlernejeca edukejo por ĉiuj fakoj de la muzika profesia kaj amatora klerigado.

Listo de konservatorioj kaj muzikaltlernejoj

redakti

Anglio

redakti

Italio

redakti

En Italio ekzistas entute 57 konservatorioj inkluzive la muziklernejoj samrangaj al ili.

Svisio

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

En iuj landoj (ekzemple en Germanio) ankaŭ kelkaj muziklernejoj por la edukado de neprofesiaj muzikantoj havas la vorton konservatorio en sia nomo.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

redakti