Konservatorio de Parizo

La Pariza Muzika Konservatorio (france Conservatoire de Paris, pron [kɔ̃sɛʁvatwaʁ də paʁi]) estas muzika kaj danca akademio fondita en 1795. Nuntempe, la institucio situas sur Avenuo Jean Jaures en la 19-a arondismento de Parizo de Parizo. La instruplano de la konservatorio inkludas muzikon, dancon kaj dramon kaj tiras de la tradicioj de la "franca lernejo".

Konservatorio de Parizo
Grande école
konservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 3-a de aŭgusto 1795
fondinto(j) Bernard Sarrette vd
Geografia situo 48° 53′ 20″ N, 2° 23′ 27″ O (mapo)48.8888888888892.3908333333333Koordinatoj: 48° 53′ 20″ N, 2° 23′ 27″ O (mapo)
lando Francio
urbo 19-a arondismento de Parizo
Estraro
ĉefestro(j) Stéphane Pallez (en) Traduki (2020–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 1 339 vd (stato: 2020)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
jura formo other national public establishment vd
Konservatorio de Parizo (Parizo)
Konservatorio de Parizo (Parizo)
DEC
Map
Konservatorio de Parizo
vdr

En 1946 la institucio estis dividita en du konservatoriojn, unu por aktorado, teatro kaj dramo konata kiel la Conservatoire national supérieur d'art dramatique kaj la aliaj por muziko kaj danco konata kiel la Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris.

Ambaŭ konservatorioj funkcias sub la superrigardo de la Ministerio de Kulturo kaj Komunikadoj de Francio.

Historio

redakti
 
La antaŭa konservatoria konstruaĵo (ĝis 1911) en la 9-a arondismento de Parizo, nun la sidejo de la CNSAD.
 
Piana klaso de Charles de Bériot en 1895 kun Maurice Ravel maldekstre

La originoj de la Pariza Konservatorio povas esti spuritaj reen al la establado de la "Reĝa Lernejo de Kantado" (École Royale de Chant) per reĝa dekreto de Ludoviko la 14-a la 28-an de junio 1669. En 1785 ĝi estis reestablita fare de la komponisto François-Joseph Gossec.

En 1793, la "Ecole Royale" estis kombinita kun la lernejo de muzikistoj de la Nacigvardio, kaj ĝia nomo estis "Institut national de musique".

La Nacia Asembleo, kiu estis establita dum la Franca Revolucio, reestablis en 1795 la institucion nomitan la "Conservatoire national supérieur de musique" (Nacia Supera Konservatorio pri Muziko) [1][2].

Nuntempe

redakti
 
La enirejo al la Nacia Konservatorio de Drama Arto
 
La nova konstruaĵo de la CNSMDP ĉe la Cité de la Musique.

Ĝis la 1940-aj jaroj, la konservatorioj de Parizo kreskis kaj estis inter la plej grandaj kaj prestiĝaj en Eŭropo. En 1946, la konservatorio dividiĝis en tri konservatoriojn: por muziko, por danco, kaj por dramaj artoj. La konservatorioj trejnas pli ol 1200 studentojn en strukturitaj programoj sub la gvidado de 350 profesoroj en naŭ sekcioj.

Nacia Supera Konservatorio de Drama Arto

redakti

La Conservatoire national supérieur d'art dramatique estas la konservatorio de Aktorado, Dramo kaj Teatro, konata per la akronimo CNSAD

La institucio estas loĝigita en la origina historia konstruaĵo de la Konservatorio, sur rue Conservatoire en la 9-a arondismento de Parizo. En la Konservatorio-Teatro, prezentoj malfermitaj al publiko kaj prezentitaj fare de studentoj ofte estas donitaj senpage.

Nacia Supera Konservatorio de Muziko kaj Danco

redakti

La Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris, konata per la akronimo CNSMDP, estas aparta konservatorio de muziko kaj danco. La franca registaro konstruis la imponan novan kampuson en eksterordinara arkitektura stilo en sia novigado en la 19-a arondismento de Parizo. La arkitekto estis Christian de Portzempark.

La tuborgeno de la konservatorio estis konstruita en 1991 en Aŭstrio.

Elektitaj famaj instruistoj

redakti

Elektitaj famaj studentoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Simeone 2000, paĝoj 214–217, "Conservatoire de Musique".
  2. Pierre 1895, pp. 179–182.

Fontoj

redakti
  • Pierre, Constant, editor (1900). Le Conservatoire national de musique et de déclamation. Documents historiques et administratifs. Paris: Imprimerie National. 1031 pages. View at Google Books

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti