Henri Herz

aŭstra muzikisto

Henri Herz (Heinrich) (naskiĝis la 2-an de januaro 1806 en Vieno; mortis la 5-an de januaro 1888 en Parizo) estis aŭstra pianisto, komponisto, pianinstruisto kaj piankonstruisto.

Henri Herz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1802 (1802-01-06)
en Vieno
Morto 5-an de januaro 1888 (1888-01-05) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioFrancio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Familio
Frat(in)o Jacques Herz
Okupo
Okupo pianistokomponistoPiankonstruisto
vdr

Edukado, instruado redakti

Herz kiel infano estis edukata de sia patro kaj Daniel Hünten. Li iris al konservatorio de Parizo en 1816 kaj studis tie sub Victor Dourlen kaj Anton Reicha. Ekde 1842 ĝis 1874 li instruis tie, lia lernantino Roger-Miclos sonregistris 1900 pecojn por Fonotipia Company.

Koncertoj, piankonstruado redakti

Kiel festata pianisto li sin prezentis tutmonde sur turneoj, ekz. en Rusio kaj aliloke en Eŭropo samkiel en Usono. Je tio ekestis krom la libro "Meine Reisen in Amerika" ok pianokonĉertoj kaj aliaj pecoj.

Herz fondis sian propran pianometiejon en Parizo kaj konstruigis tie koncertdomon.

Samtempula kritiko redakti

Robert Schumann opiniis lian muzikon triviala. La edzino de Robert, Clara Schumann, tamen vidis en ĝi laŭdindan econ, kiu defias la interpretadon de la prezentanto.

Eksteraj ligiloj redakti