Conservatoire national supérieur d'art dramatique
konservatorio ĉe Parizo
Conservatoire national supérieur d'art dramatique estas grava franca lernejo pri teatro en Parizo.
Conservatoire national supérieur d'art dramatique | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 7-a de oktobro 1946 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 52′ 20″ N, 2° 20′ 48″ O (mapo)48.87232.3468Koordinatoj: 48° 52′ 20″ N, 2° 20′ 48″ O (mapo) | |
Estraro | ||
Direktoro | Claire Lasne-Darcueil | |
adreso | Parizo | |
retejo | https://cnsad.psl.eu/ | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro vd | ||
| ||
Ĝi devenas de la École royale de chant et de déclamation, fondita en 1784, kie parolado estis sufiĉe negrava temo por muzikistoj. Tio ankaŭ klarigas la terminon "konservatorio", kiu estas ĝenerale uzita por muziklernejoj, sed ne tiom por teatrolernejoj.[1]
En 1806 la interpreto iĝis grava. En 1946 la konservatorio estis disigita, permesante al la teatro konservi la Théâtre du Conservatoire, kiu estis dezajnita kiel koncertejo en 1811, kaj la muzikistoj pluiris. La konservatorio havas sian nunan nomon ekde 1968.[2]