César Franck

César Franck (naskiĝis la 10-an de decembro 1822 en Liege - mortis la 8-an de novembro 1890 en Parizo) estas belgdevena franca komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo, unu el la fondintoj de la moderna franca muziko.

César Franck
César Franck by Pierre Petit.jpg
Persona informo
Naskonomo César Auguste de la maison parisienne
Naskiĝo 10-an de decembro 1822 (1822-12-10)
en Lieĝo, Flag of the Netherlands.svg Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
Morto 8-an de novembro 1890 (1890-11-08) (67-jara)
en Parizo, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Francio
Mortokialo pleŭra verŝo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojFrancio
Alma mater Conservatoire de Paris • Reĝa Konservatorio ĉe Lieĝo
Subskribo César Franck
Familio
Frat(in)o Joseph Franck
Edz(in)o Félicité Saillot Desmousseaux
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikinstruisto • pianistoinstruisto
Verkoj Prelude, Chorale and Fugue
Les Béatitudes
Les Djinns
TTT
Retejo http://www.cesar-franck.org/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Cesar Franck At Organ.jpg

Li studis private en Parizo ĉe Antonín Rejcha kaj ekde 1858 agis kiel orgenisto en la preĝejo Sainte-Clotilde en Parizo kaj profesoro pri orgenludo en la pariza konservatorio.

Aprezon li akiris precipe pro orgina kunligo de malfrubaroka kontrapunkta majstreco kun harmonio de malfrua romantismo.

Krom liaj orgenaj verkoj estas ofte ludata lia Simfonio d minor, Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro (1885), Pianokvinteto f minor, simfonia poemo Damnita ĉasisto (1883) k.a.