Bremeno

ĉefurbo de la federacia lando Libera Hansa Urbo Bremeno de Germanio
(Alidirektita el Bremen)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri la samnoma federacia lando de Germanio, vidu la artikolon Libera hansa urbo Bremeno.
Monda heredaĵo de UNESKO

Bremeno (germane Bremen [BREmen]) estas hansa urbo en nordokcidenta Germanio, kiu fine de decembro 2022 havis 569 396 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Bremeno, al kiu apartenas krom Bremeno ankaŭ la urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde. Bremen troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la riverego Weser, 70 km for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron.

Bremeno
germane Bremen
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Bremen
Moto: Ekstere kaj interne - kuraĝi kaj gajni
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bremeno
Historiaj regionoj
Konstruaĵo Urbodomo de Bremeno
Rivero Weser
Situo Bremeno
 - alteco 12 m s. m.
 - koordinatoj 53° 04′ 37″ N 08° 48′ 32″ O / 53.07694 °N, 8.80889 °O / 53.07694; 8.80889 (mapo)
Plej alta punkto Bremen-Blockland
 - alteco 49 m s. m.
 - koordinatoj 53° 8′ 35″ N 8° 48′ 22″ O / 53.14306 °N, 8.80611 °O / 53.14306; 8.80611 (mapo)
Areo 325,42 km² (32 542 ha)
Loĝantaro 569 396 (fine de decembro 2022)
Unua skribmencio 782
Urbestro Andreas Bovenschulte
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 28001 – 28779
Tel. antaŭkodo (+49) (0)421
ISO 3166 04 0 11 000
Aŭtokodoj HB
Asocio Hansa ligo
Landa Esperanto-asocio Esperanto-Grupo Bremen
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno
Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno
Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno
Vikimedia Komunejo: Bremen
Retpaĝo: www.bremen.de
Map
Vido al la urbo kaj rivero Vezero
Urbodomo de Bremeno
Bremenaj urbmuzikantoj

Vidindaĵoj redakti

En 2004 la Urbodomo de Bremeno kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome en 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.

Servoj redakti

Socio redakti

 
Bremeno en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

Radio Bremen (mallonge hr) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la urbo Bremeno kun centra oficejo en Bremeno.

Festoj redakti

La karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.

Famuloj redakti

Rilatoj al Esperanto redakti

En la urbo ekzistas tradicia Esperanto-grupo (retadreso videblas sube). Interalie, en la nordokcidenta urboparto Ohlenhof, proksime de la urba haveno borde de la riverego Weser, situas strato nomata "Zamenhofstraße".

Partneraj urboj redakti

Bremeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti