Theodor Gustav Pauli (kutime Gustav Pauli) (2a de februaro 1866, Bremeno – 8a de julio 1938, Munkeno) estis germana arthistoriisto kaj direktoro de muzeo en Bremeno kaj Hamburgo.

Gustav Pauli
Persona informo
Naskonomo Theodor Gustav Pauli
Naskiĝo 2-an de februaro 1866 (1866-02-02)
en Bremeno
Morto 8-an de julio 1938 (1938-07-08) (72-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Riensberger Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de LepsikoUniversitato de Bazelo
Familio
Patro Alfred Pauli
Edz(in)o Marga Berck
Okupo
Okupo arthistoriisto
Verkoj Max Liebermann: des Meisters Gemälde in 304 Abbildungen
vdr

Pauli verkis sian disertacion pri la Renesanco en Bremeno kaj gradiĝis en Lepsiko en 1889. Li laboris kiel esplorhelpanto en la Kupferstichkabinett, en Dresdeno kun Max Lehrs el 1889 ĝis 1891. En 1891, Pauli kandidatiĝis por studi kun Jacob Burckhardt en Bazelo.

Somere de 1899, Pauli estis nomumita al Kunsthalle Bremen. Li engaĝigis la galerion kun la moderna germana arto, inklude la unuan monografian (kaj bedaŭrinnde, postmorta) ekspozicio de verkoj de Paula Modersohn-Becker en 1908. Li kolektis grandan nombron de germanaj kaj francaj impresionismaj verkoj, kiuj nuntempe formas la kernon de la kolekto de Kunsthalle. En 1911, lia aĉeto de la verko de Vincent van Gogh nome "Kampo kun papavoj" okazigis proteston, estritan de Carl Vinnen, germana pentristo el Worpswede.

En 1914, Pauli sukcedis Alfred Lichtwark kiel direktoro de Kunsthalle Hamburg. Tie li akiris gravajn verkojn kiel Nana de Édouard Manet (1877).[1]

La tuta laboro de Pauli estis malmuntita kiam la Nazia Partio atakis la modernan arton en Nazia Germanio.

Gravaj verkoj redakti

  • Gainsborough, Künstlermonographie. Bielefeld & Leipzig: Verlag von Velhagen & Klasing, 1904.
  • Venedig. 3a eldono, Leipzig: Verlag E. U. Seemann, 1906.
  • (kiel eldonisto) Philipp Otto Runge. Bilder und Bekenntnisse. Berlin: Furche-Verlag, 1918.
  • Die Kunst und die Revolution. Berlin: Verlag Bruno Cassirer, 1921.
  • Die Hamburger Meister der guten alten Zeit. Munich: Hyperion Verlag, 1925.
  • Die Kunst des Klassizismus und der Romantik. Berlin: Propyläen Verlag, 1925.
  • Paula Modersohn-Becker. Berlin: Kurt Wolff Verlag, 1934.
  • Erinnerungen aus sieben Jahrzehnten. Tübingen: Wunderlich Verlag, 1936.

Notoj redakti

  1. The History of the Hamburger Kunsthalle Arkivita en 2012-12-03 en Wayback Machine Alirita la 9an de majo 2020.