Dresdeno

komunumo de Saksio en Germanio

Dresdeno (germane Dresden, suprasorabe Drježdźany) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio kaj la ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio. Ĝi situas apud la rivero Elbo kaj estas la politika, scienca kaj kultura centro de la regiono.

Dresdeno
germane Dresden
Ĉefurbo de germana federacia lando Saksio
Fotomontaĵo
Vidoj al la urbo
Oficiala nomo: Dresden
Ŝtato Germanio Germanio
Federacia lando Saksio
Distrikto Eksterdistrikta urbo
Administra divido 10 lokaj partoj (Stadtteile)
Historiaj regionoj Margraflando Brandenburgio, Reĝlando Prusio, GDR
Eŭropa ŝoseo E 55
 - aŭtostradoj A4, A13, A14, A17
Rivero Elbo
Situo Dresdeno
 - alteco 113 m s. m.
 - koordinatoj 51° 3′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O / 51.050; 13.733 (mapo)
Plej alta punkto Triebenberg
 - alteco 384 m s. m.
 - koordinatoj 51° 1′ 35″ N 13° 55′ 23″ O / 51.02639 °N, 13.92306 °O / 51.02639; 13.92306 (mapo)
Areo 328,31 km² (32 831 ha)
Loĝantaro 548,800 (31.12.2015)
Denseco 1,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1206
Estro Dirk Hilbert (FDP)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 01001–01328
Telefona aŭtaŭkodo small>+49(0)351
Kodo 14 6 12 000
Aŭtokodoj DD
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Saksio
Situo enkadre de Saksio
Situo enkadre de Saksio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Dresden
Retpaĝo: www.dresden.de
Map

Faktoj redakti

  • germana nomo: Dresden [DRESden]
  • loko: 51.03 Norde, 13.75 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • areo: 328,30 km2
 
la historia urbocentro vidata de la maria ponto

Vidindaĵoj redakti

En Esperanto redakti

Gvidfolio tra Dresden, eldonita de Germana Esperanto-Asocio, grupo Dresden.

Servoj redakti

Famuloj rilataj la Dresdeno redakti

Esperanto en Dresdeno redakti

La urbo ankoraŭ nun havas aktivan esperantistaron. Ĝi disponas pri vigla movada historio:

  • En aprilo 1905 fondiĝis la unua urba esperanto-grupo, nomata Libera unuiĝo esperanta, fare de la komercisto Walter Goethel kaj la verkistino Marie Hankel. Ekde tiu jaro W. Goethel faris Esperanto-kursojn laŭ la Berlitz-metodo,[2] ekde la komenco de 1906 Marie Hankel aldone aktiviĝis kiel kursgvidanto kaj havis aparte multajn Esperanto-kursojn.
  • En oktobro 1906 gvide de Albert Schramm kaj Marie Hankel fondiĝis la Esperanto-Sociento de Dresdeno.[3][2]
  • En la jaro 1908 Dresdeno estis gastiganto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto. En ĝi estis 1368 kongresanoj el 40 landoj. Okazis la unua kunveno de UEA kaj Esperanto-teatraĵo kun famaj aktoroj.
  • En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresden. De majo ĝis okobro en la urbo okazis la internacia higiena ekspozicio kun vaste publikigitaj broŝuroj de pluraj institucioj ankaŭ en Esperanto.[4]
  • En 1912 fondiĝis Esperanto-biblioteko kadre de la saksa Esperanto-Instituto. La sekvan jaron la instituto kaj la biblioteko tamen translokiĝis al Lepsiko.[4]
  • En 1913 en sep dresdenaj lernejoj infanoj lernis Esperanton en regulaj kursoj.[4]
  • La komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914 estis forta paŝo malantaŭen. La laborista Esperanto-movado estis malpermesita, regulaj kunvenoj estis interrompitaj dum du jaroj kaj multaj esperantistoj estis devigitaj soldatiĝi.
  • La 1-an de februaro 1916 la parlamentano kaj klubano Albert Steche faris paroladon en la saksa parlamento pri la kreskanta graveco de Esperanto, kiu estis bone akceptata. La 9-an kaj 19-an de decembro unuafoje dum la milito okazis esperanta kunveno, en la artista domo, kaj ekde la 28-a de decembro la kunvenoj denove regule okazis, kvankam la milito ankoraŭu daŭros du pliajn jarojn.[4]
  • En 1927 Karp Wallon, en Dresden eldonigis lernolibron de sia alfaro pri Esperanta steno „Rapido“.
  • Ekde 2001 Dresdeno denove havas Esperanto-Bibliotekon. Pli da informoj troveblas ĉe: http://www.esperanto-dresden.de

En la sudorienta urboparto Leuben estas strato nomata Zamenhofstraße.

Esperantistoj dresdenaj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
panoramo