Frauenkirche (Dresdeno)

Frauenkirche en Dresdeno, do la Kirko Nia kara Sinjorino, estas evangela-lutera preĝejo el la baroko kaj la stampa monumenta domego de la dresdena Nova Foirejo. Ĝi estas pompa atesto de protestanta preĝejkonstruado kaj disponas pri unu el la plej grandaj ŝtonaj preĝejaj kupoloj norde de la Alpoj.

Frauenkirche
Frauenkirche en 2010
Frauenkirche en 2010
Frauenkirche en 2010
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio
SituoDresdeno
- koordinatoj51° 3′ 7″ N, 13° 44′ 30″ O (mapo)51.05194444444413.741666666667Koordinatoj: 51° 3′ 7″ N, 13° 44′ 30″ O (mapo)

ArkitektoGeorge Bähr

Estiĝo1726

Map
Frauenkirche

Vikimedia Komunejo:  Frauenkirche (Dresden) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La dresdena Frauenkirche estis konstruita ekde 1726 ĝis 1743 la plano de George Bähr. Modela por ĝi estis la Paroĥuja kirko de Waltershausen. Dum la aermilito de la Dua Mondmilito ĝi estis dum la usonaj kaj britaj aeratakoj sur Dresdenon grave difektita en la nokto de la 13-a al la 14-a de februaro 1945 pro la fajroŝtormo furiozanta en Dresdeno, kaj la matenon de la 15-a de februaro ĝi kunfalis elbruligite. En la Germana Demokratia Respubliko ĝia ruino konserviĝis, servante kiel memorejo kontraŭ milito kaj detruo. Post la Turniĝo komenciĝis en 1994 la rekonstruo, finita en 2005, kiun financis subvencioj kaj mondonacoj.

La 30-an de oktobro 2005 en la Frauenkirche okazis konsekra diservo kaj solenaĵo. El la memorejo kontraŭ milito nun fariĝis simbolo de la repaciĝo kun la detruintoj de Dresdeno.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti