Frauenkirche (Dresdeno, antaŭa gotika konstruaĵo)

La gotika Frauenkirche en Dresdeno estis la antaŭinta konstruaĵo de la baroka Frauenkirche de George Bähr. Ĝi ekestis en la 14-a jarcento kaj validis malgraŭ sia lokado ekster la urbomuregoj gis en la 16-a jarcento kiel ĉefa preĝejo de Dresdeno. La enkonduko de protestantiso en Saksujo en 1539 signifis turnopunkton en la historio de la preĝejo. Diservadon oni tie nuligis, la diservoj okazis senescepte en la Kruco-Preĝejo. Nur je 1559 en la Frauenkirche denove okazis diservoj, sed ĝi estis akirinta kompare kun la pli centre situanta Kruco-Preĝejo la staton de vilaĝa preĝejo por la pli malriĉa loĝantaro.

Frauenkirche
kristana preĝejo • pereinta konstruaĵo [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio
SituoDresdeno
- koordinatoj51° 3′ 7″ N, 13° 44′ 28″ O (mapo)51.0519713.74118Koordinatoj: 51° 3′ 7″ N, 13° 44′ 28″ O (mapo)

Estiĝo14-a jarcento

Map
Frauenkirche
Vikimedia Komunejo:  Frauenkirche, Dresden (Vorgängerbau) [+]
vdr
Suda aspekto de la Frauenkirche en 1714 sur gravuraĵo de Moritz Bodenehr
Plano de la urbo Dresdeno en la jaro 1529 de Anton Weck (1680; sudigita): Frauenkirche (P) kaj preĝeja korto (Q) troviĝas maldekstre malsupre inter urbomuro kaj la eksteraj bastionoj, la Kruco-Preĝejo (K) troviĝas maldekstre super la foirejo (L) kun la urbodomo (M).

Frauenkirche kaj ĝia korto havis por la nobelaro kaj la alta burĝaro tamen apartan gravecon kiel tombejoj. Pro tio okazis protestoj de la loĝantaro, kiam oni volis malkonstrui la preĝejon kaj malkonsekri ties korton. Nur kiam la preĝejo estis treege disfalo-danĝera, oni povis realigi la planadojn por novkonstruado sub arĥitekto George Bähr. La konstruado de la baroka Frauenkirche kaj la plua uzado de la gotika preĝejo komence okazis paralele, antaŭ ol oni devis malkonstrui la malnovan Frauenkirche en 1727, por ne malhelpi la konstruadoprogreson.

Diversaj ekipaĵeroj de la gotika Frauenkirche konserviĝis, inter ili preĝejaj ujoj kaj la predikejo. Unu sonorilo de la gotika Frauenkirche ankoraŭ nun sonas en la rekonstruita Frauenkirche de Bähr. Tie same kiel ankaŭ en la dresdena Kruco-Preĝejo kaj en la urba muzeo estas ekspoziciitaj tomboŝtonoj kaj epitafoj el la Frauenkirche kaj ties korto.