Saksio

federacia lando de Germanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo)

SaksioSaksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2018 ĝi havis 4 077 937 loĝantojn.

Saksio
germane Sachsen
Federacia lando
Elaviadila foto de urbo Dresdeno
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Saksio
Distriktaroj Dresden (ĝis la 1-a de marto 2012), Chemnitz, Leipzig
Distriktoj
Historiaj regionoj
Montaroj Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Dresdeno
 - koordinatoj 51° 03′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O / 51.050; 13.733 (mapo)
Areo 18 413,91 km² (1 841 391 ha)
Loĝantaro 4 077 937 (decembro 2018)
Denseco 221,46 loĝ./km²
Ministroprezidanto Michael Kretschmer (CDU) ekde 2017
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-SN
Aŭtokodoj Listo de aŭtokodoj
Landa Eo-asocio Saksa Esperanto-Ligo
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
La administra divido de Saksio
La administra divido de Saksio
La administra divido de Saksio
Vikimedia Komunejo: Saxony
Retpaĝo: sachsen.de

La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.

Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.

Urboj kaj geografio Redakti

Grandaj urboj Redakti

Rango Urbo Loĝantaro
1 Lepsiko 531,582
2 Dresdeno 530,754
3 Chemnitz 242,022
4 Zwickau 91,564
5 Plauen 63,967
6 Görlitz 54,042
7 Freiberg 40,268
8 Bautzen 39,607
9 Freital 39,276
10 Pirna 37,645

Aliaj urboj Redakti

Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Brand-Erbisdorf, Flöha, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz

Montaroj Redakti

Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro

Riveroj Redakti

Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,

Administra strukturo Redakti

Distriktaroj (Regierungsbezirke) Redakti

Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.

Distriktoj (Landkreise) Redakti

En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj[1].

Eksterdistriktaj urboj Redakti

  • Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
  • Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
  • Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)
 
Saksio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

Komunumoj Redakti

Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 loĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.

Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio

Luzacio Redakti

La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.

Loĝantaro Redakti

Parolmaniero Redakti

La suprasaksa germana dialekto (germane Obersächsisch) estas orienta centreja germana dialekto parolata en granda parto de la moderna federacia lando Saksio kaj en la apudaj partoj de Saksio-Anhalto kaj Turingio. Kvankam ordinarlingve nomata "la saksa" (germane Sächsisch), ĝi estas malsama al la malsuprasaksa dialektogrupo de la platgermana lingvo en norda Germanio. La suprasaksa estas proksime ligita al la turingia dialekto parolata en la okcidente najbaraj regionoj[2].

Vidindaĵoj Redakti

Notoj Redakti

  1. Sächsisches Kreisgebietsneugliederungsgesetz Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, 1,1 MB) germane
  2. Ludwig Erich Schmitt (eld.): Germanische Dialektologie ["ĝermana dialektologio"]. Eldonejo Franz Steiner, Wiesbaden 1968, paĝo 143 germane

Eksteraj ligiloj Redakti