Hoyerswerda

urbo en Germanio

Hoyerswerda [hojersverda] (aŭ sorabe: Wojerecy) estas urbo en la distrikto Bautzen de Saksio, situanta ĉirkaŭ 40 kilometrojn sude de Cottbus kaj ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde de Dresdeno. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi estis administre memstara eksterdistrikta urbo. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj Bautzen kaj Kamenz kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. Fine de la jaro 2018 la komunumo havis 32 658 loĝantojn; la loĝantaro konsistas el germanoj kaj soraboj.

Hoyerswerda
Blazono
Hochkirch in BZ.svg
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Bautzen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03571
Poŝtkodo 02977
Aŭtomobila kodo BZ
Oficiala Municipokodo 14625240
NUTS DED23
Politiko
Komunumestro Stefan Skora
Adreso de la administrejo Salomon-Gottlob-Frentzel-Straße 1
Demografio
Loĝantaro 32658 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 51°9′N 14°35′O  /  51.15°N, 14.583°O / 51.15; 14.583 (Hoyerswerda) (mapo)Koordinatoj: 51°9′N 14°35′O  /  51.15°N, 14.583°O / 51.15; 14.583 (Hoyerswerda) (mapo)
Alto super la marnivelo 117 m
Areo 95,53 km²
Oficiala retejo https://www.hoyerswerda.de/
Information icon.svg
vdr

Vidindaj lokoj estas inter alie la urbodomo, la metiista strateto Lange Straße, la komputilmuzeo, la muzeo pri minekspluato kaj la bestĝardeno. La urbo situas borde de la rivero Nigra Elster.

Eksteraj ligilojRedakti