La distrikto Kamenz (germane: Landkreis Kamenz) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kn la iama distrikto Bautzen kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. La urbo Kamenz estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.340,38 km² loĝis 152.675 homoj; do meznombre 114 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Kamenz estas signita per 8.

Distrikto Kamenz
Origina nomo Landkreis Kamenz

Landkreis • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Kamenz
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 152 675
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Areo 1340,38 km²
Distrikto Kamenz sur la mapo de Saksio
Distrikto Kamenz sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 16′ 0″ N, 14° 6′ 0″ O (mapo)51.266714.1Koordinatoj: 51° 16′ 0″ N, 14° 6′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Kamenz (Germanio)
Distrikto Kamenz (Germanio)
DEC
Distrikto Kamenz
Distrikto Kamenz
Situo de Distrikto Kamenz
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj KM
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Kamenz [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

Najbaraj distriktoj estis oriente Niederschlesischer Oberlausitzkreis, sudoriente Bautzen, sude Sächsiche Schweiz, sudokcidente la eksterdistrikta urbo Dresdeno, okcidente la distriktoj Meißen kaj Riesa-Großenhain kaj en la nordo la brandenburgiaj distriktoj Oberspreewald-Lausitz kaj Spree-Neiße. En la nordoriento la distrikto komplete ĉirkaŭis la eksterdistriktan urbon Hoyerswerda. La distrikto Kamenz estis membro de la Eŭroregiono Niso.