Distrikto Sächsische Schweiz

Blazono

Distrikto
Saksa
Svislando

Bazaj informoj
federacia lando: Respubliko Saksio
distriktaro: Dresden (malfondita en 2012)
administra sidejo: Pirna
areo: 887,88 km²
loĝantaro: 147180 (fine de 2000)
loĝdenso: 166 loĝantoj / km²
regiona aŭtoprefikso: PIR
retejo: oberelbe.de
lra-saechsische-schweiz.de Arkivigite je 2003-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
Situo de la distrikto Saksa Svislando
Situo de Saksio ene de Germanio

La distrikto Saksa Svislando (germane Landkreis Sächsische Schweiz) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, kaj ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kunfandiĝis kun la iama distrikto Weißeritz (Weißeritzkreis) al la distrikto Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Landkreis Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Geografio redakti

La distrikto Saksa Svislando situas sudoriente de Dresdeno. Najbaras la ĉeĥa distrikto Děčín oriente kaj sude, la distrikto Weißeritz en okcidento, la urbo Dresdeno nordokcidente kaj norde la distriktoj Kamenz kaj Bautzen. En la kerno de la regiono troviĝas Saksa Svislando. Nordoriente respektive okcidente situas la antaŭmontoj de Luzacia Montaro kaj Ercmontaro. Tra la mezo de la distrikto fluas la rivero Elbo. La plej malalta loko de la distrikto estas la elba bordo ĉe la urbolimo de Dresdeno, la plej alta Oelsener Höhe (altaĵo ĉe Oelsen) troviĝas 644 metrojn super marnivelo. Ĝi leviĝas en la sudokcidento de la distrikto kaj apartenas al Orienta Ercmontaro.

Historio redakti

La distrikto estiĝis per kuniĝo de la iamaj distriktoj Sebnitz kaj Pirna. La plej granda inundo dum tuta jarcento kiel serioza bato trafis multajn urbojn kaj vilaĝojn.

Blazono redakti

 

La verda areo en la blazono reprezentas la arbar-abundon, la blanka serpentumanta linio simbolas Elbon, kiu fluas tra la mezo de la distrikto.