Distrikto Weißeritz

La distrikto Weißeritz [vajseric] estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, kaj ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kunfandiĝis kun la iama distrikto Sächsische Schweiz al la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (germane Landkreis Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Distrikto Weißeritz
Origina nomo Weißeritzkreis

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Dippoldiswalde
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 124 091
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Areo 765 km² (76 500 ha)
Distrikto Weißeritz sur la mapo de Saksio
Distrikto Weißeritz sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 53′ 36″ N, 13° 40′ 0″ O (mapo)50.89333333333313.666666666667Koordinatoj: 50° 53′ 36″ N, 13° 40′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Weißeritz (Germanio)
Distrikto Weißeritz (Germanio)
DEC
Distrikto Weißeritz
Distrikto Weißeritz
Situo de Distrikto Weißeritz
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj DW
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Weißeritz [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Dippoldiswalde estis la administra centro de la distrikto Weißeritz. Sur ties areo de 765 km² loĝis 124.091 homoj; do meznombre 162 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Weißeritz estas signita per 21.

Najbaraj distriktoj estis okcidente Freiberg, norde Meißen, oriente Sächsische Schweiz. Nordoriente najbaras Dresdeno kaj sude la ĉeĥa distrikto Teplice.

La oficala germana nomo de la distrikto estis "Weißeritzkreis".