31-a de julio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 31-a de julio estas la 212-a tago de la jaro (la 213-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 153 tagoj restas.
Je la 31-a de julio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 432: Siksto la 2-a iĝis papo
- 768: Filipo iĝis papo kaj samtage kiel kontraŭpapo malpapiĝis
- 904: Araboj prirabis Tesalonikon, la duan plej grandan urbon de Bizanca Imperio
- 1331: Dum la milito inter Unuigita Pola Reĝlando kaj Ordeno de germanaj kavaliroj kruckavaliroj konkeris kaj bruligis Gniezno, krom la katedralo kaj monaĥejoj
- 1431: Dum konflikto inter Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio ribelinta Švitrigaila bataletis apud Lucko
- 1498: Kristoforo Kolumbo malkovris la insulon Trinidado
- 1577: Okdekjara milito: hispana armeo venkis nederlandajn ribelantojn en batalo de Gembloux
- 1619: En Prago nekatolikaj terposedantoj de la Landoj de Krono Ĉeĥa fondis Konfederacion, ampleksantan Ĉeĥion, Moravion, Silezion, Supran luzacion kaj Malsupran Luzacion
- 1655: Rus-Pola Milito: rusa armeo por 6 jaroj okupis la ĉefurbon de Grandprinclando Litovio — Vilno
- 1658: Aŭrangzebo iĝis imperiestro de la Mogola Imperio en Barato
- 1667: Traktato de Breda finis la duan anglan-nederlandan militon
- 1689: Irlanda milito: venko de protestantoj super jakobitistoj en batalo de Newtonbutler (en kantono Fermanagh)
- 1703: Angla verkisto Daniel Defoe ekstaris apud punpilorio pro publikigo de broŝuro estanta politika satiro al funkciuloj de anglikanismo - amasiĝinta popolo ĵetis al senmovigita verkisto – anstataŭ kutimaj ŝtonoj, malpuraĵoj kaj aliaj objektoj – florojn
- 1750: Jozefo la 1-a iĝis rego de Portugalio
- 1760: Sepjara milito: venko de brita-hanovra-hesia armeo super la franca en batalo de Warburg
- 1763: Venko de indianaj otavoj super britoj en batalo de Bloody Run (proksime al Detrojto)
- 1853: Pola inventisto kaj entreprenisto Ignacy Łukasiewicz publike lumigis kerosenajn lampojn en urba hospitalo de Lvovo (pro neseca operacio)
- 1856: Christchurch sur la Suda Insulo akiris urborajton kiel unua urbo de Novzelando
- 1872: Usona astronomo dan-devena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidojn Gerdo kaj Brunhildo
- 1893: Dúbhglás de hÍde fondis en Dublin Gaelan Ligon por promocii la irlandan lingvon
- 1909: Hispanaj regopovoj subpremis ĝeneralan strikon organizitan en Barcelono de anarkiistoj kaj socialistoj - pereis ĉirkaŭ 100 personoj
- 1913: Balkana duoninsulo subskribis armisticon en Bukareŝto
- Unua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko: Pola Sejmo ratifis Traktaton de Versajlo
- 1919: Novembra Revolucio: germana parlamento proklamis konstitucion de la Vajmara Respubliko
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo ĉe la Okidenta Fronto atingis linion: Kowel–Tykocin– Nowogród
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Gdynia oni unuafoje celebris Feston de Maro
- 1932: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis balotadon al Reichstag, akirante 37,7% da voĉoj - germanaj nazioj formigis plejmultnombran parlamentan partion
- 1932: Pola sportisto Janusz Kusociński dum Somera Olimpiko en Los-Anĝeleso gajnis oran medalon dum kuro distance de 10 000 m (30:11,4)
- 1934: Pollando: Stefan Starzyński estis nomumita komisara prezidanto de Varsovio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: revenĝe, pro hazarda mortigo de germana ĝendarmo fare de domrompisto, germanoj entreprenis ekstermigon de Olkusz torturante kaj ĉikante kelke da miloj de viroj (de 15-55 jaroj) en la urboplaco - pli frue ili murdis 15 malliberulojn de Mysłowice kun 5 loĝantoj de la urbo; okupada administracio en Ĝenerala Gubernio minacis mortpunon al polaj oficiroj, kiuj ne registriĝos; Krakovo: guberniestro Hans Frank decidis deporti de Krakovo 45-50 mil judojn, kaj Bruno Streckenbach dum konferenco de la regopovoj de ĜG konstatis: En la nuna momento oni deportas 120 000 polojn de Warthegau (Varto-Lando), kiuj devas malplenigi lokon por germanoj alvenantaj de Volinio; Londono: Ĉefkomandanto kaj ministro pri militaj aferoj Władysław Sikorski en Ordono n-ro 1 skribis ke punos nepermeseblan kritikon de la franca armeo fare de polaj soldatoj; Hungario: Angla Help-Komitato por Poloj transdonis sian ekipaĵon (radioriceviloj, moveblaj bibliotekoj, muzikaj instrumentoj, sportaj ludiloj ktp) al la Usona Help-komisiono por Poloj; Mediteraneo: de Ĝibraltaro oni transigis 12 ĉasaviadilojn de aviadilŝipo al Malto; julie Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis pro militaj agoj 105 ŝipojn, en tio 38 pro agado de submarŝipoj, germanoj perdis 2, italoj - multe pli
- 1941: Hermann Göring ordonis al Reinhard Heydrich, en la nomo de Adolf Hitler, prepari definitivan finan solvon de la juda problemo; germanoj deportis 1619 personojn de 12 vilaĝoj en Arbaro de Białowieża - resume de la 25-a ĝis la 31-a de julio devis forlasi la arbaron 6446 personoj loĝantaj en 34 vilaĝoj; post subskribo de la pola-soveta pakto de Sikorski-Majski per radio de Londono alparolas al Pollando la ĉefministro kaj armea generalo Władysław Sikorski; pro financaj kaŭzoj malaperis en Brazilo eldonata de 1892 "Gazeta Polska" (Pola Gazeto); Usono agnoskis ĉeĥoslovakan ekzilan registaron kaj dum gazetara konferenco deklaris, ke agnoskos neniun ŝanĝon en statuso de Pollando kiel suverena kaj sendependa ŝtato; germana delegito en Svedio ekpostulis tralason de la dua germana divizio - registara rifuzo tralasi ĝin surtere; julie polaj bombaviadiloj de kvar eskadroj atakis Hamburgon, Bremenon, Essen, Kolonjon, Bielefeld, Frankfurt, Osnabruck, Brest kaj Lorient - sume oni faris 222 aviadilflugojn, germanaj submarŝipoj sinkigis 17 ŝipojn de Aliancanaj kaj neŭtralaj ŝtatoj
- 1942: Germanoj pafmortigis en Navahrudak 63 personojn; Heinrich Himmler malpermesis uzi la vorton partizano kaj ordonis anstataŭigi ĝin per bandito; Batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-213 estis sinkigita oriente de Acoroj de britaj unuoj - 50-persona skipo pereis; RAF komencis dutagan aeratakon al Düsseldorf; en Taŝkento sovetaj regopovoj finfine subskribis protokolon pri evakuo de Pola Armeo en Sovetunio al Irano - la forveturon rifuzis grupo de oficiroj ligita kun kolonelo Zygmunt Berling, kiu restante en Sovetunio kreos Unua Armeon de Pola Soldataro; julie Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 128 ŝipojn, en tio submarŝipoj sinkigis 96, japanoj perdis 12 ŝipojn, en tio de subteraj armiloj - 8, italoj perdis sur maroj 9 ŝipojn, en tio 1 sinkigita de submarŝipo
- 1943: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj kun loka ukraina loĝantaro murdis julie en Volinio ĉirkaŭ 20 mil polojn; germana kampa ĝendarmaro pafmortigis en Wrocień (proksime al Bjalistoko) 12 personojn, en tio trion de infanoj de 4 ĝis 12 jaroj; okupadaj regopovoj de Varto-Lando deportis ĝis tiu ĉi tago 362 115 polojn, translokigis ene de la regiono 155 290 kaj kvalifikis por germanigo 14 944; Pola Rezistomovado: Varsovio: Organizaĵo de Eta Sabotado "Wawer" ligiĝis al germana radiosendilo kaj de megafono disaŭdigis patriotisman enhavon finitan de la pola nacia himno; Pola Enlanda Armeo de Varsovia areo detruis en germana deponejo unu milionon da litroj de lubrikaĵoj kaj benzino; julie taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj de "Mściciel" (Venĝisto) el Rawa Mazowiecka reprenis de germanoj 1000 ŝafojn, destinitajn por Orienta Fronto, el areo Kozienice bruligis deponejon de rezino (kelke da ĉevalveturiloj), el areo Olkusz el ŝarĝotrajnoj elĵetis municion kaj armilojn de Wehrmacht, el areo Kolbuszowa liveris al spionagentejo de Pola Enlanda Armeo 13 partojn de la raketo V-1; en germana urbo Remscheid rezulte de bomba aeratako kaj kaŭzita de ĝi fajra ŝtormo pli ol mil personoj pereis kaj ĉirkaŭ 6600 vundiĝis; RAF komencis dutagan aeratakon de Düsseldorf
- 1944: Kadre de Operaco Tempesto taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kune kun Ruĝa Armeo kaj 1-a Ukraina Partizana Divizio liberigis en Lublin-regiono 25 lokojn kaj sovetaj soldatoj eniris al Siedlce (kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon); germana armeo en periodo de la komenco de 1943 ĝis tiu ĉi tago partoprenis en 1106 ekstermigaj agadoj ene de ĜG; sovetaj regopovoj arestis en Lvovo ĉirkaŭ 30 oficirojn de la Enlanda Armeo kaj tiean delegiton de la pola ekzila registaro; komandanto de subtera Pola Enlanda Armeo generalo Tadeusz Komorowski kundecidis kun delegito de la pola ekzila registaro Jan Stanisław Jankowski, kaj ordonis al komandanto de varsovia areo Antoni Chruściel la 1-an de aŭgusto 1944 komenci je la Horo "W" la ribelon de Varsovio, kiu anstataŭ kelkaj tagoj daŭris 63; alia ordono koncernis membrojn de EA el Orientaj Limregionoj eniri al Unua Armeo de Pola Soldataro, por eviti soldatigon al Ruĝa Armeo; okcidente de insuloj Scilly estis sinkigita de britoj germmana submarŝipo U-333 kun la tuta skipo, nombranta 45 aŭ 46 personoj; Antoine de Saint-Exupéry, kreinto de la rakonto La Eta Princo, komencis sur Lockheed F-5 rekognoskan flugon super la suda Francio, de kiu ne revenis (postmilite lia aviadilo estis trovita enmare apud Marsejlo); julie Aliancanaj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj 28 ŝipojn, en tio 12 de submaraj armiloj, japanoj perdis 63 ŝipojn, en tio 48 de submaraj armiloj
- 1945: Japanoj perdis sur maroj 111 ŝipojn, en tio 12 de submaraj armiloj
- 1945: Aliancita Kontrolkonsilantaro kreis por la registaro de Italio eblecon de internacia komerco
- 1945: Pierre Laval, iama kungvidanto de la reĝimo de Vichy, fuĝis al Aliancanoj en Aŭstrio
- 1945: Ĉeĥoslovakio: Masakro de Ústí - pogromo de la germandevena civila loĝantaro
- 1947: Pola Popola Respubliko: komunista reĝimo finis kampanjon Vistulo, dum kiu el sud-orienta parto de Pollando dum tri monatoj oni devige deportis al Regajnitaj Teritorioj pli ol 140 mil ukrainojn, lemkojn kaj bojkojn - fino de la Volinia genocido de poloj
- 1948: Nov-Jorko: malfermo de la Internacia Flughaveno John F. Kennedy
- 1951: Soveta okupado de Pollando: en Varsovio komenciĝis t.n. proceso de generaloj, al kiuj akuzistaro riproĉis spionadon kaj komploton kontraŭ la popola regopovo - i.a. al Stanisław Tatar, Stefan Mossor kaj Jerzy Kirchmayer
- 1952: Komunista krimo: Plej Supera Armea Tribunalo en Varsovio verdiktis pri 5 mortpunoj kaj 2 kazoj de ĝisviva mallibero en la justica murdo de t.n. gvidantaro de konspira grupo en Mararmeo, kies membroj estis akuzitaj pri la provo faligi la popolan regopovon
- 1954: Itala ekspedicio, gvidata de Ardito Desio, unuan fojon surgrimpis K2, la duan laŭ alteco montopinton de la Tero
- 1959: Vegetarismo: Ministerio pri Interna Komerco anoncis lundon senvianda tago en Pola Popola Respubliko
- 1959: Eŭska politika separisma organizaĵo Eŭskio kaj Libereco fondiĝis
- 1969: Paŭlo la 6-a kiel unua papo alvenis al Afriko, komencante sian viziton de Ugando
- 1974: Kanado: franca lingvo estis deklarita unusola oficiala lingvo en Kebekio
- 1976: NASA unuafoje publikigis en gazetaro Sfinksan vizaĝon
- 1980: Esperantujo: Manifesto de Raŭmo estas verkita kaj publikigita en la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Raŭmo (Finnlando)
- 1980: Proteste kontraŭ prezaltigo eksplodis strikoj en 177 entreprenejoj en la tuta Pollando - rezulte de la plej granda en Pola Popola Respubliko strikondo estiĝis Solidareco
- 1981: Pollando: komunista generalo Czesław Kiszczak, kunrespondeca pri enkonduko de eksterleĝa milita stato en Pollando, iĝis ministro pri internaj aferoj
- 1981: Plena suna eklipso videbla super Azio, Japanio kaj Pacifiko
- 1987: Mekko: iranaj pilgrimoj protestis kontraŭ Usono kaŭzinte tumulton dum kiu batalante kun polico 402 personoj mortis (en tio 275 irananoj) kaj 649 vundiĝis
- 1988: En barata Kaŝmiro eksplodis separisma islama ribelo pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro
- 1988: Reĝo de Jordanio formale cedis al palestinanoj rajtojn al okupata de Israelo Cisjordanio
- 1991: Soveta masakro de Medininkai: 7 litovaj doganistoj pereis kaj unu grave vundiĝis en atako de OMON al policejo ĉe la landlimo kun Belarusio
- 1992: Kartvelio aniĝis al la Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Katastrofoj de pasaĝeraj aviadiloj: en ĉina Nankino frakasis Jak-42 (108 viktimoj), kaj apud Katmanduo en Nepalo tajlanda Airbus A310 (113 viktimoj)
- 2000: Moŝe Kacav iĝis prezidento de Israelo
- 2002: Bombatenco en restoracio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo mortigis 5 studentojn, vundis 85
- 2004: Malfermo de Muzeo de la Varsovia Ribelo, omaĝe al eksterordinara heroeco, fare de Lech Kaczyński, kies patro Rajmund Kaczyński estis partoprenanto de la ribelo de Varsovio
- 2006: Kubo: Fidel Castro provizore transdonis regopovon al sia frato Raúl Castro
- 2008: NASA: esplorado de grundo liverita de la usona kosmosondilo Fenikso atestis ekziston de akvo sur Marso
- 2011: Siria enlanda milito: pli ol 100 personoj pereis en masakro de Hamao, farita de registara armeo
- 2011: Komenco de la plej granda de 50 jaroj inundo en Tajlando
- 2012: Usona naĝisto Michael Phelps iĝis rekordulo pri kolektado de olimpikaj medaloj (superis ukrainan gimnastikistinon Larisa Letinina - 18 medaloj)
- 2014: 30 personoj pereis kaj 309 vundiĝis en serio de gaseksplodoj (propileno) en la tajvana urbo Kaoŝiung
- 2019: Solena entombigo sur la Tombejo Powązki en Varsovio de la urno kun postrestaĵoj de kapitano Ryszard Białous, revenintaj de Argentino, kiu kiel skolta batalionestro batalis dum la tuta ribelo de Varsovio, de Wola tra kelkaj kvartaloj, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari
- 2020: Finiĝis la 93-a SAT-Kongreso
NaskiĝojRedakti
- 1391: Ciriako de Ankono, itala humanisto, antikvaĵisto, arkeologo kaj fondinto de la epigrafiko (m. 1455)
- 1396: Filipo la 3-a, duko de Burgonjo, fondinto de Ordeno de la Ora Ŝaffelo (m. 1467)
- 1526: Aŭgusto, germana reganto de Saksio el Dinastio Wettin (m. 1586)
- 1527: Maksimiliano la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio el Habsburga dinastio, reĝo de Bohemio kaj de Reĝlando Hungario (m. 1576)
- 1595: Alessandro Algardi, itala skulptisto de malfrua baroko (m. 1654)
- 1640: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, pola reĝo kaj poligloto, priskribita en la romanoj de Henryk Sienkiewicz kaj Józef Ignacy Kraszewski (m. 1673)
- 1686: Benedetto Marcello, itala verkisto kaj komponisto de baroko (m. 1739)
- 1704: Gabriel Cramer, svisa matematikisto kaj fizikisto, disĉiplo de Johann Bernoulli, profesoro de la Universitato de Ĝenevo (m. 1752)
- 1768: Praskovia Kovaljova, rusa aktorino, grafino Ŝeremeteva (m. 1803)
- 1800: Friedrich Wöhler, germana kemiisto sintezinta organikan kombinaĵon - ureon (m. 1882)
- 1802: Ignacy Domeyko, pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, esploristo de Sudameriko, rektoro de Ĉilia universitato, memorigata de monto kaj mineralo (m. 1889)
- 1841: Fritz Schaper, germana skulptisto kaj medalisto (m. 1919)
- 1841: Ignác Kuncz, hungara juristo, profesoro (m. 1926).
- 1843: Peter Rosegger, aŭstra verkisto, aŭtodidakto (m. 1918)
- 1851: August Trinius, germana migranta verkisto, verkanta pri Turingia Arbaro (m. 1919)
- 1853: Teréza Nováková, ĉeĥa verkistino germandevena, poliglotino (m. 1912)
- 1860: János Bársony, hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo, profesoro (m. 1926)
- 1872: Aleksandra Miĥailovna Kolontaj, soveta feministino finndevena, unua en la mondo ministrino kaj ambasadorino (m. 1952)
- 1880: Munshi Premchand, barata verkisto kreanta en la hindia kaj urdua lingvoj (m. 1936)
- 1883: Jenő Karafiáth, hungara ministro, politikisto, urbestro de Budapeŝto, parlamentano (m. 1952)
- 1891: Delfi Dalmau, kataluna verkisto, sociolingvisto, redaktoro de "Kataluna Esperantisto", prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, fondinto de Esperanto-movado en Bahía Blanca (Argentino) (1965)
- 1905: András Kocsis, hungara skulptisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 1976)
- 1907: László Keleti, rumania hungara pentristo, frato de Sándor Keleti (?)
- 1909:Erik von Kuehnelt-Leddihn, aŭstra juristo, ekonomikisto kaj konservisma publicisto (m. 1999)
- 1911: László Farkas, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1965)
- 1912: Milton Friedman, usona Nobelpremiita ekonomikisto, konata de la kvanta teorio de mono (m. 2006)
- 1913: Domokos Kosáry, hungara historiisto, prezidanto de Hungara Scienca Akademio (m. 2007)
- 1914: Tibor Andrásofszky, hungara kuracisto, konsultant-profesoro en Universitato pri Medicino kaj Farmacio Târgu Mureş (m. 1978)
- 1914: Louis de Funès, franca aktoro, konata de la rolo de Fantomaso (m. 1983)
- 1918: Hank Jones, usona ĵaz-pianisto ludanta inter svingo kaj bibopo (m. 2010)
- 1919: Primo Levi, itala-juda kemiisto kaj verkisto, malliberulo de koncentrejo en Aŭŝvico (m. 1987)
- 1920: János Selmeczi dr., rumania hungara dirigento, edzo de Marcella Selmeczi
- 1923: Zsombor Kádár, rumania hungara inĝeniero pri arbarkulturo (m. 2008)
- 1923: Stephanie Kwolek, usona kemiistino kaj inĝenierino poldevena, posedantino de 28 patentoj, i.a. eltrovinta polimeron kaj kevlaron (m. 2014)
- 1926: Mihály Guttman rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro (m. 2013)
- 1930: Olego Popov, rusa klaŭno, popola artisto de Sovetunio, (m. 2016)
- 1931: Ivan Rebroff, germana kantisto (de soprano al baso) (m. 2008)
- 1931: Ágoston Véső, rumania hungara skulptisto, iniciatinto de la Artisttendaro de Baia Mare-Târgu Lăpuș
- 1932: John Searle, usona filozofo kaj lingvosciencisto, profesoro de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kontribuinta al filozofio de lingvo kaj filozofio de menso
- 1933: Cees Nooteboom, nederlanda verkisto verkanta multe pri Hispanio, distingita de literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo
- 1936: István Sigmond, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2014)
- 1936: Edita Pieĥa, soveta kaj rusa kantistino poldevena, popola artisto de Sovetunio
- 1944: Geraldine Chaplin, usona aktorino, rolinta en la filmo Doktoro Ĵivago
- 1944: Cecília Wéber, rumania hungara psikologino, sociologino
- 1945: Sándor Benczédi, rumania hungara/hungara aktoro
- 1946: Katalin Stahl Jencsik, rumania hungara rapiristino (m. 2009)
- 1952: József Simonfi, rumania hungara poeto
- 1955: Edit Lakatos, hungara pentristino, skulptistino
- 1962: Wesley Snipes, usona aktoro rolinta en filmo Blade: Trinity kun ŝildoj en esperanto
- 1965: J. K. Rowling, brita verkistino, aŭtorino de fantasta roman-serio Harry Potter
- 1967: Grzegorz Turnau, pola komponisto, pianisto, poeto kaj kantisto
- 1969: Antonio Conte, itala futbalisto, trejnisto de itala nacia teamo de futbalo
- 1974: Emilia Fox, angla aktorino, rolinta en la televida filmo pri David Copperfield
- 1978: Will Champion, angla drumisto de la bando Coldplay
- 1986: Zoltán Kelemen, rumania hungara artglitkuristo
- 1989: Viktoria Azarenka, belorusa tenisistino, reprezentantino de Belorusio en Federacia Pokalo
MortojRedakti
- 1556: Ignaco Lojola, hispana sanktulo eŭskdevena de la katolika eklezio, mistikulo, fondinto de la Ordeno de Jezuitoj, rete legebla en Esperanto (n. 1491)
- 1726: Nicolaus la 2-a Bernoulli, svisa matematikisto el la familio Bernoulli, kontribuinta pri kurboj, diferencialaj ekvacioj kaj probablo (n. 1695)
- 1750: Johano la 5-a, reĝo de Portugalio, patro de Jozefo la 1-a (n. 1689)
- 1784: Denis Diderot, franca filozofo, verkisto kaj enciklopediisto de klerismo, kunaŭtoro de Enciklopedio (n. 1713)
- 1795: Basílio da Gama, brazila poeto, aŭtoro de la epika poemo O Uraguai, rakontanta pri hispana-portugala ekspedicio al kontrolataj de jezuitoj terenoj loĝataj de indianoj, unu el la plej altaj atingoj de la brazila klasikismo, kies poemoj enestas en esperantlingva Brazila Antologio Poezia (n. 1741)
- 1849: Sándor Petőfi, hungara poeto slavdevena, nacia heroo, rete legebla en esperanto, tradukata ankaŭ de Kálmán Kalocsay - Libero kaj Amo, popularigata de Literatura Muzeo Petőfi (n. 1823)
- 1849: Domokos Zeyk, hungara kapitano, helpoficiro de Jozefo Bem (n. 1916)
- 1864: Louis Hachette, franca eldonisto, amaskomunikila magnato, fondinto de libroeldonejo Hachette kontraktinta kun Zamenhof (n. 1800)
- 1875: Andrew Johnson, prezidento de Usono strebanta alireblon al la Okcidentaj Indioj (n. 1808)
- 1886: Franz Liszt, hungara komponisto, reprezentanto de la novgermana skolo kaj populariganto de la pola kulturo (n. 1811)
- 1895: Ferdinánd Barna, hungara lingvisto, tradukisto, bibliotekisto (n. 1825)
- 1901: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, ministro por justicafero (n.1840)
- 1907: István Károlyi, hungara politikisto, membro direktora de Hungara Scienca Akademio, filo de György Károlyi (n. 1845)
- 1912: Allan Octavian Hume, brita funkciulo, ornitologo, kunkreinto de Barata Nacia Kongreso (n. 1829)
- 1914: Jean Jaurès, franca politikisto, socialista gvidanto, murdita de naciisto, kunproponinto, ke Esperanto estu uzata en oficialaj dokumentoj de Internacia Socialista Estraro en Bruselo (n. 1859)
- 1917: Francis Ledwidge, irlanda militpoeto, mortfalinta (n. 1887)
- 1920: Ion Dragumis, greka filozofo kaj diplomato (n. 1878)
- 1926: Alajos Hauszmann, hungara arkitekto germandevena, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1847)
- 1937: György Zala, hungara skulptisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1858)
- 1942: Francis Younghusband, brita oficiro, diplomato, aŭtoro de spiritecaj libroj, esploristo de Silka Vojo, prezidanto de Reĝa Geografia Societo, ligita kun Brita ekspedicio al Tibeto (n. 1863
- 1944: Antoine de Saint-Exupéry, franca verkisto, poeto kaj aviadisto, aŭtoro de la romano La Eta Princo, tradukita al pli ol 180 lingvoj kun Esperanto kaj rete legebla, mortfalinta (n. 1900)
- 1952: Waldemar Bonsels, germana verkisto, kies porinfana libro La abelo Maja kaj ŝiaj aventuroj estis tradukita al 40 lingvoj (n. 1880)
- 1953: Kornel Makuszyński, pola poeto, verkisto, briĝisto, aŭtoro de filmigita porinfana literaturo kiel bildliteratura fikciulo Koziołek Matołek (n. 1884)
- 1953: Robert Taft, usona politikisto, konata de la leĝo de Taft-Hartley (n. 1889)
- 1966: Bud Powell, usona ĵazpianisto, fondinto de la moderna ĵaza pianludo (n. 1924)
- 1971: Gábor Devecseri, hungara poeto, tradukisto de 89 aŭtoroj, kaj de la latina literaturo kaj la greka literaturo, filo de Erzsébet Devecseriné Guthi (n. 1917)
- 1972: Benito Losada, venezuela pioniro de la Esperanto-movado, fondinto de unua Esperanto-klubo, poeto kaj tradukisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1892)
- 1972: Alfons Gorbach, aŭstra politikisto kaj kanceliero (n. 1898)
- 1979: Béla Issekutz, hungara kuracisto, filo de Hugó Issekutz (n. 1886)
- 1980: Pascual Jordan, germana politikisto hispandevena, teoria fizikisto kaj matematikisto kontribuinta al kvantuma mekaniko kaj kvantuma kampa teorio, naziisto (n. 1902)
- 1981: Omar Torrijos, panama politikisto, generalo kaj diktatoro (n. 1929)
- 1986: Chiune Sugihara, japana diplomato helpanta dummilite fuĝi al miloj da judoj el Litovio, justulo inter la popoloj (n. 1900)
- 1986: Teddy Wilson, usona ĵaz-pianisto, virtuoza reprezentanto de svingo, honorigita de NEA Jazz Masters Fellowship (n. 1912)
- 1993: Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj (n. 1930)
- 2000: Hendrik Christoffel van de Hulst, nederlanda astronomo kaj matematikisto (n. 1918)
- 2001: Poul Anderson, usona verkisto de sciencfikcio kaj fantasto (n. 1926)
- 2002: Charlotte Irwin Kohrs, usona esperantistino, fondinto kaj direktoro de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo, honora membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (n. 1910)
- 2003: Guido Crepax, itala bildliteraturisto erotisma (n. 1933)
- 2005: Wim Duisenberg, nederlanda politikisto kaj la unua prezidanto de Eŭropa Centra Banko (n. 1935)
- 2006: Ferenc Zenthe, hungara aktoro, rolinta en Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo aŭ Nuda diplomato (n. 1920)
- 2012: Gore Vidal, usona verkisto, scenaristo, aktoro kaj politikisto (n. 1925)
- 2015: László Sinkó, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro, frato de Imre Sinkovits (n. 1940)
- 2016: Seymour Papert, sud-afrika matematikisto, aŭtoro de programlingvo Logo, unu el pioniroj de artefarita inteligenteco (n. 1928)
- 2016: Fazil Iskander, rusa verkisto abĥazdevena priskribanta Kaŭkazian vivon (n. 1929)
- 2016: Chiyonofuji Mitsugu, japana sumoisto, venkinto en pli ol 1000 bataloj (n. 1955)
- 2017: Jeanne Moreau, franca filma kaj teatra aktorino, reĝisorino kaj kantistino, konata de la filmoj Sinjoro Klein aŭ Mata Hari (n. 1928)
- 2020: Alan Parker, angla reĝisoro, verkisto, scenaristo kaj film-produktisto, konata de la muzikalo Pink Floyd The Wall (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Ignaco Lojola, sacerdoto, fondinto de la ordeno de jezuitoj
- Tago de la Flago de Havajo
Tagoj de semajnoRedakti
La 31-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.