Internacia Flughaveno John F. Kennedy

La Internacia Flughaveno John F. Kennedy (IATA-kodo: JFK) komence konata kiel Flughaveno Idlewild, estas internacia flughaveno situanta en Kvinzo sudoriente de Novjorko, Usono, je 19 km de Manhatano.

Internacia Flughaveno John F. Kennedy
JFK Aerial Nov 14 2018.jpg
Situo
Geografia situo 40° 38′ 24″ N, 73° 46′ 48″ U (mapo)40.64-73.78Koordinatoj: 40° 38′ 24″ N, 73° 46′ 48″ U (mapo)
Situo de Internacia Flughaveno John F. Kennedy
Map
Internacia Flughaveno John F. Kennedy
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Diagramo de la flughaveno

JFK estas la flughaveno kiu ricevas pli da alilandaj pasaĝeroj en tuta Usono. Kvankam ĝi estas konata kiel flughaveno kun pli da internaciaj flugoj, ĝi ankaŭ havas naciajn, plejparte al la okcidenta marbordo. En 2005 ĝi havis pli ol 41 milionoj da vojaĝantoj.

Ĝi estis ekkonstruita en 1942 kaj la unua komerca flugo ekiĝis en 1948.