Bukareŝto

ĉefurbo de Rumanio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Budapeŝto.

Bukareŝto[1] (rumane București [bukuREŜTJ] [buku'reʃtʲ]) estas la ĉefurbo de Rumanio.

Bukareŝto
rumane București
Ĉefurbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: București
Kromnomoj: Parizo de Oriento, Malgranda Parizo
Lando Rumanio Rumanio
Regiono Ĉefurbo Bukareŝto
Sektoroj
Historia regiono Valaĥio
Konata loko Parko Herăstrău
Rivero Dâmbovița
Situo Bukareŝto
 - koordinatoj 44° 25′ 57″ N 26° 06′ 14″ O / 44.43250 °N, 26.10389 °O / 44.43250; 26.10389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 90 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 60 m s. m.
Areo 238,0 km² (23 800 ha)
 - de aglomeraĵo 285,0 km² (28 500 ha)
Loĝantaro 1 944 367 (01.01.2009)
 - de aglomeraĵo 2 000 000
 - de metropolo 3 090 880
Denseco 8 169,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1459
Urbestro Sorin Oprescu (sendependa)
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 0xxxxx
Tel. antaŭkodo +40 x1
Aŭtokodoj B
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Bucharest
Retpaĝo: www.pmb.ro
Map

Kun 1 921 753 loĝantoj laŭ la censo de 2002 kaj kun areo de 228 km² ĝi estas la plej granda urbo de la lando, kaj ĝia industria kaj komerca centro. Kun siaj antaŭurboj ĝi havas 2,3 – 2,4 milionojn da loĝantoj.

Laŭ la stato de 2021 en Bukareŝto vivis 1 716 961 loĝantoj sur areo de 226 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 597 loĝantoj/km².

Geografio redakti

 
Bukareŝtaj sektoroj 1 - 6

Bukareŝto situas je 26,1° de orienta longitudo kaj 44,4° de norda latitudo. Ĝia tempo estas du horojn antaŭ UTC, somere tri. Ĝi situas en 50-kilometra distanco de la rivero Danubo, trafluas ĝin la rivero Dâmbovița [dımboVIca] [ˈdɨmbovit͡sa]. Ĝi estas ĉirkaŭata de distrikto Ilfov.

Historio redakti

Laŭ duba legendo paŝtisto Bucur fondis la urbon. La unua dokumenta mencio de Bukareŝto okazis en la jaro 1459. En 1465 la princo Radu cel Frumos havis tie rezidejon. En 1559 kortego kaj impona preĝejo konstruiĝis. En 1659 Gheorge Ghica igis ĝin ĉefurbo de Valaĥio. En 1661 la unua pavimita strato konstruiĝis, en 1694 altlernejo fondiĝis. En 1812 pakto okazis inter turkoj kaj rusoj. En 1847 pro incendio unu triono de la urbo cindriĝis. Nur en 1861 ĝi iĝis ĉefurbo de Rumanio, formita el la unuiĝo de Valaĥio kaj Moldavio. En 1869 stacidomo, en 1872 tramo, en 1912 flughaveno ekfunkciis. En 1916 la germanoj okupis la urbon. Dum la 2-a mondmilito fronto ne estis en la ĉefurbo. En 1977 tertremo okazis, La unua Radio Libera Eŭropo helpis en komunikado de la travivantoj. En 1989 revolucio okazis kun pafadoj.

Klimato redakti

Bukareŝto havas kontinentan klimaton. Jare pluvas po 595mm (en ĉiuj monatoj pluvas, vintre foje neĝas). La temperaturo estas somere 23 , vintre proksimume ĉe frostopunkto.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Famaj urbanoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti