Armena preĝejo de Bukareŝto

La Armena preĝejo (rumane: Biserica Armenească ) estas preĝejo apartenanta al la Armena Apostola Eklezio kiu situas ĉe numero 43 de bulvardo Karolo la 1-a en Bukareŝto, Rumanio. Ĝi estas dediĉita al la ĉefanĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo.

Armena preĝejo

La bazŝtono estis metita en julio 1911, kaj konstruado daŭris laŭ la planoj de arkitektoj Dimitrie Maimarolu kaj Grigore Cerchez, kiu estis el armena origino. La projektado similas al katedralo de Eĉmiadzin. Laboro finiĝis en septembro 1915. En la korto, la ĉirkaŭa komplekso inkluzivas episkopan loĝejon, bibliotekon kaj diocezan muzeon, kulturan centron, infanĝardenon kaj la sidejon de Unio de Armenoj de Rumanio[1].

La preĝejo estas listigita kiel historia monumento de la Ministerio pri Kulturo kaj Religiaj Aferoj de Rumanio, same kiel la biblioteko kaj la statuo de Andranik .

Referencoj redakti

  1. Neculai Ionescu-Ghinea and Lucia Stoica, Enciclopedia lăcașurilor de cult din București, vol. I, pp. 98-9. Bucharest: Editura Universalia, 2005, (ISBN 978-973-772-212-6)