Armena genocido

sistema murdo de armenoj en Otomana Imperio

La Armena Genocido (armene Հայոց Ցեղասպանություն, Hajoc' Ceghaspanutjun', turke Ermeni Soykırımı), kelkfoje ankaŭ konata kiel armena holokaŭsto, Մեծ Եղեռն, granda hororoarmena masakro, estis la perforta deportado kaj fina murdado [1] de nedeterminita nombro da armenoj, kalkulitaj proksimume je pli ol unu miliono kaj duono,[2] dum la regado de la Junaj Turkoj, en la Otomana Imperio, de 1915 ĝis 1917, dum la Unua Mondmilito.

Help-manĝaĵoj
Armenino kun bebo
Transportado de armenoj
Mapo de Armena Genocido prezentanta koncentrejojn, masakrojn, deportajn konvojvojojn, rezistpunktojn kaj eskapvojojn

Ĝi karakteriziĝis pro la brutaleco de la masakroj kaj la uzado de perfortaj marŝadoj je ekstremaj kondiĉoj kiuj celis malfortigi kaj konsekvence mortigi la armenojn. Aliaj etnoj krom la armenoj suferis la saman sorton dum tiu ĉi periodo, inter ili troviĝis la asirianoj kaj la grekoj de Pontuso. Kelkaj aŭtoroj konsideras ke tiuj agoj apartenis al la sama politiko pri neniigado de la armena popolo.

La tradicia dato pri ĝia ekiĝo estas memorata la 24-an de aprilo 1915, la sama tago kiel la otomanaj aŭtoritatoj arestis ĉ. 250 armenajn intelektulojn kiuj estis gvidantoj de la armena komunumo de Istanbulo. Poste la otomanaj militistoj forpelis la armenojn el iliaj hejmoj kaj devigis ilin marŝi centojn da kilometroj — laŭlonge de la dezerto de tio kio hodiaŭ estas Sirio — senigataj de nutraĵoj kaj akvo. La masakroj ne respektis la aĝon aŭ sekson de la viktimoj, kaj la perfortoj kaj aliaj seksaj aferoj estis oftaj. Kvankam la Respubliko Turkio, heredanto de la Otomana Imperio, ne neas ke la civilaj masakroj kontraŭ la armenoj vere ekzistis,[3] ĝi ne agnoskas ke ĝi estis genocido, ĝi oficiale konsideras ke tiuj masakroj ne estis la rezulto de amas-ekstermiga plano fare de la Otomana Imperio, sed ke ili okazis pro la interetnaj bataloj, la malsanoj kaj la malsatego dum la konfuza periodo de la Unua Mondmilito.[4] Malgraŭ tiu tezo, preskaŭ ĉiuj esploristoj — inkluzive de kelkaj turkoj — opinias ke la okazintaĵoj kongruas kun la nuna difinado de la vorto genocido.[5][6][7]

Ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel la unua moderna genocido;[8] fakte, ĝi estas la dua kazo plej studata post la Holokaŭsto. Ĝis la nuna dato 22 sendependaj ŝtatoj oficiale agnoskis la armenan genocidon.[9]

La armenoj en Anatolio redakti

La armena popolo en la Otomana Imperio redakti

 
1914, armena loĝantaro en la Otomana Imperio

En 1914, antaŭ la ekiĝo de la Unua Mondmilito, en la Otomana Imperio ekzistis grava armena loĝantaro, kvankam ne ekzistas komuna konsento pri ĝia tuta nombro. Laŭ informo donata de la armena komisiono al la kongreso de Berlino, en 1878, la nombro estis 3.000.000.[10] Siaflanke, la otomanaj aŭtoritatoj menciis en 1867 la ekzistadon de 2.400.000 armenoj ene de iliaj landlimoj,[11] tamen post la Traktato de San-Stefano, kiam la "armena afero" ekkonsideriĝis kiel problemo por la Imperio, la nombro estis malpliigita de la turkoj al inter 1.160.000 kaj 1.300.000.[11] Aliaj kalkuloj varias inter 1.325.000 (la plej malalta) kaj 2.100.000 (la plej alta).[11] Kvankam ĝi ĉefe koncentriĝis en la oriento de Anatolio, ankaŭ ekzistis konsiderinda komunumo en la okcidento, plejparte en la ĉefurbo, Istanbulo, kie ankoraŭ loĝas grava armena malplimulto.[12]

Unuaj kialoj por la armena genocido redakti

 
La plimulto de la armenoj loĝis en la oriento de la Otomana Imperio.

La unua kialo pro kio okazis la armena genocido estis la religio. Armenoj estis kristanoj kaj turkoj muzulmanoj. En 1915 la Otomana Imperio eniris en la militon kune kun la Centraj Imperioj (Germanio kaj Aŭstrio-Hungario), pro la kialo ke Germanio ofertis al Turkio ĉiujn rusajn teritoriojn konkerotajn kaj tiamaniere Rusio devus batali en du malsamaj frontoj samtempe, kio malfortigus la rusan armeon kaj sekve ĝian kolapson. Sed tio ne okazis kiel la centraj potencoj antaŭvidis. En 1916 okazis la armena genocido fare de la turkoj dum la milito. La armenoj estis forkaptitaj kaj sekvatage estis ekzekutitaj. Komence estis ekzekutitaj la viroj kiuj taŭgis por milito, inter 16 kaj 45 jaroj. Ili nur havis 15 — 30 minutojn por forlasi siajn hejmojn. Post tio ili estis deportitaj al Irako kaj Sirio. Kio baze konvertis la deportadon en genocido estis la ekstremaj kondiĉoj per kiuj ĝi estis okazigata. Ekzemple, granda parto de la loĝantaro estis sendata al la dezerto kie ili forpasis pro manko de nutraĵoj kaj akvo. Aliaj estis murditaj de la turka armeo aŭ pro la ŝteladoj de la kurdoj. Virinoj kaj infanoj estis forkaptitaj kaj brutale sekse perfortitaj. Multaj el ili estis venditaj kiel sklavoj al la turkoj kontraŭ kelkaj dolaroj. La tuta riĉeco de la armena popolo estis eksproprietigita.

Situacio de la armena malplimulto redakti

 
armenaj virinoj fine de la 19-a jarcento

La armenoj estis tradicie konataj kiel Millet-i Sadıka ("Lojala nacio") de la turkoj, ĉar ili kunvivis harmonie kun la aliaj etnoj de la Imperio, sen gravaj konfliktoj kun la centra aŭtoritato, malgraŭ la etnaj kaj religiaj diferencoj. Kvankam ili estis konsiderataj kiel lojalaj samtempe ili estis konataj kiel dhimmi (nefidelaj) kaj pro tio ili havis malpli da rajtoj ol la muzulmanoj kiuj loĝis en la Imperio.

Unuaj masakroj redakti

 
Franca politika karikaturo: ABDUL-HAMID 1-a klasa buĉejo — "Kia bonŝanco! Dum ili estas okupataj aliloke mi povos buĉi ankoraŭ kelkajn ARMENOJN!"

Dum la dua duono de la 19-a jarcento ekdiskoniĝis inter la armenoj, naciismaj movadoj. La Otomana Imperio, kiu devis akcepti en la Traktato de San-Stefano la sendependecon de Rumanio, Serbio kaj Montenegro, krom la sendependeco de Bulgario, ĝi volis eviti la kreadon de armena ŝtato, favore al Rusio, en la oriento de Anatolio.[13]

Hamidaj masakroj redakti

Inter 1894 kaj 1897 okazis la nomataj "hamidaj masakroj", tiel nomataj pro la nomo de la otomana sultano sub kies ordono estis okazigitaj, Abd-ul-Hamid la 2-a, pro tiu kialo konata kiel la "Ruĝa Sultano". La nombro de viktimoj dum la hamidaj amasmurdadoj estis kalkulitaj de la etnografo William Ramsay je 200.000,[14] kvankam nuntempe multaj kredas ke la plej proksima datonombro eble estis 300.000.[15]Hamid neniam estis rekte implikita en la ordonoj pri la masakroj, sed oni suspektis ĉar li nenion faris por finigi ilin.[16] Frustritaj pro la eŭropa indiferenteco antaŭ la masakroj, la armenoj de la politika partio Daŝnakcutiun prenis la kontrolon de la Otomana Banko la 26-an de aŭgusto 1896. Ĉi tiu incidento bruis en Eŭropo kaj estis laŭdata de la eŭropa kaj amerika gazetaro, kiuj nomumis Hamid-on kiel "la grandan murdiston" kaj "la sangeman Sultanon."

Masakro de Adano redakti

 
Armena vilaĝo forrabita kaj detruita post la masakroj en Adano 1909.

Okazis kontraŭbato la 13-an de aprilo 1909. Kelkaj militistaj elementoj de la Otomana Imperio, per la kunlaboro de studantoj de islama teologio, volis redoni la kontrolon de la lando al la Sultano kaj al la imperio regata de la islama leĝo. En tiu momento multobliĝis la tumultoj kaj bataloj inter la armenoj kaj turkoj ĝis kiam la ŝtata armeo povis sufokigi la ribeliĝon kaj aresti la gvidantojn de la opozicio.

La movado komence gvidita de la nova registaro de la Junaj Turkoj estis perceptita kiel apogo por sufokigi la perforton kaj restabli la ordon kaj la regadon.[17] Tamen, kelkaj fontoj atestas ke la otomanaj trupoj partoprenis en la disrabado de la armenaj enklavoj en la provinco Adana.[18] 15.000 al 30.000 armenoj estis murditaj dum la "Adana masakro."[19][20]

La milito en orienta Turkio redakti

 
Vojoj de la armena deportado.
 
Tiuepoka vinjeto kiu aludas al la komercaj interesoj de Anglio en la agoj de la Otomana Imperio rilate al la armenoj.
 
Artikolo publikigita en New York Times la 15-an de decembro 1915 pri la genocido.

La Otomana Imperio eniris en la Unua Mondmilito la 29-an de oktobro 1914. Fine de tiu jaro, la registaro aprobis la devigan militservon, laŭ kiu ĉiuj adoltaj viroj malpli ol 45 jaraĝaj kaj taŭgaj je armiluzado devis enlistiĝi en la armeo aŭ pagi specialan imposton por esti ekskludataj de la militservado. Pro tiu ĉi leĝo, la plimulto de tiuaĝaj viroj estis forigitaj de iliaj hejmoj kaj la virinoj, infanoj kaj maljunuloj restis solaj.

La otomana armeo atakis la rusajn fortojn kiuj ĉirkaŭis la urbon Kars, kio antaŭe estis rusa teritorio. Komence de 1915, la turkoj estis venkitaj en la batalo de Sarikamiŝ, kaj la rusaj fortoj gvidataj de la generalo Voroncov kontraŭatakis, enirante en turkan teritorion, en loko kie jam okazis interetnaj konfliktoj inter armenoj kaj muzulmanoj. Multnombraj anoj de armenaj naciismaj organizoj (Daŝnako kaj Hunĉako) kunlaboris kun la rusaj trupoj kun la celo ataki la otomanan orientan kaj sudorientan frontojn de Anatolio. La naciismaj organizoj de armenaj batalantoj serĉis per tio la formadon de sendependa ŝtato en la orienta ekstremo de Anatolio per la favoro de la rusoj. Profitante la komunan religion kaj la ĵusan malbonfarton de la armenoj ene de la Otomana Imperio, Rusio disvastigis la armenan naciismon (ankaŭ ekzistis rus-armenoj ene de la carisma armeo). Samtempe, la armenoj ekdefendis la kreadon de armena ŝtato en loko kie dum longa tempo ili loĝis kaj kreis antaŭajn grandajn kaj malgrandajn princlandojn kaj reĝlandojn. Per la alproksimiĝo de la rusa armeo, je la 20-a de aprilo 1915 okazis armena ribeliĝo kontraŭ la turkoj kaj favore al la rusoj en la regiono de la Lago Van, konkrete en la samnoma urbo Van, en kiu estis amasmurditaj multaj muzulmanoj kaj tie establiĝis mallongdaŭra sendependa armena respubliko. La rusoj okupis la urbon Van en majo 1915. En aŭgusto, la rusa armeo retiriĝis kaj la turkoj rekonkeris la urbon. En septembro, Van denove estis konkerata de la rusoj.

Inter februaro kaj aprilo 1916, la rusaj fortoj, sub ordonoj de la Generalo Judeniĉ, prenis la urbojn Erzurum kaj Trabzon. La turkoj, sub gvidado de Abdul Kerim, intencis rekuperi ĉi tiujn urbojn en somera ofensivo, sed ili estis venkitaj, malgraŭ la sukcesoj de Mustafa Kemal. Rusio venkis en plia batalo en Erzincan, en julio. La militado ĉirkaŭ la lago Van daŭris dum somero kaj aŭtuno, kaj urboj kiaj Muŝ kaj Bitlis estis konkeritaj kaj denove perditaj.

En 1917, pro la posta kaoso pro la rusa revolucio, ambaŭ bandoj ĉesis la militistajn operacojn en la regiono. La turkoj sendis la plimulton de iliaj fortoj al la sudo por batali kontraŭ la britoj en Palestino kaj Mezopotamio. La rusa armeo ankaŭ iom post iom perdis la intereson.

Komence de 1918, la rusa armeo de la regiono praktike malaperis kaj la turkaj fortoj facile rekuperis la tutan perditan teritorion, transpasante la landlimojn kaj forprenante de la britoj la urbon Bakuo, en Kaspia Maro, en septembro 1918. Kiam la milito finiĝis, la turkoj solide kontrolis la orientan Anatolion.

La genocido redakti

Enver Paŝao reagis antaŭ la malvenko en la batalo de Sarikamiŝ kulpigante la armenojn. Pro tio li ordonis ke ĉiuj armenaj rekrutoj de la otomana armeo estu senarmigitaj, malmobilizitaj kaj destinataj al laborkoncentrejoj. Ilia plimulto estis ekzekutitaj aŭ konvertitaj en vojriparistoj.

La 24-an de aprilo 1915, kvar tagojn post la ekiĝo de la ribelo en Van, la registaro de la Junaj Turkoj konsideris ke ĝi alfrontis naciisman popularan ribelon ene de la imperiaj landlimoj sekvante la ekzemplon de la jam sendependaj Grekio, Serbio kaj Bulgario, kaj decidis deporti la plej gravajn sektorojn de la armena popolon al la sudoriento de Anatolio. Laŭ armenaj fontoj, tiu sama tago estis ordonita la arestado al 250 armenaj intelektuloj, el kiuj la plimulto estis tuj ekzekutita.[21] Al ĉi tiu okazintaĵo aldoniĝis iom poste — ekde la 11-a de junio 1915 — ordonoj por la deportado de centoj da miloj — eble pli ol unu miliono[22] — da armenoj el ĉiuj regionoj de Anatolio (escepte de la okcidenta marbordo) al Mezopotamio kaj al la Sirio. Multaj iris al la siria urbo Dair az-Zaŭr kaj al ĝia ĉirkaŭa dezerto. La turka registaro ne garantiis rimedojn por protekti la armenojn dum la deportado nek en la alvenloko. Post la rekrutado de la plimulto de la viroj kaj la arestado al kelkaj intelektuloj, estiĝis ĝeneralaj masakroj laŭlonge de la Imperio. En Van, la reganto Cevdet Bey ordonis al neregulaj trupoj okazigi krimojn por devigi la armenojn ribeliĝi kaj tiamaniere justigi la sieĝon de la urbo fare de la otomana armeo.[23] Laŭ la venezuela militsoldulo Nogales, kiu servis al la turka armeo, Cevdet Bey murdigis ĉiujn armenajn virojn de la urbo[24] Laŭ turkaj aŭtoroj,[25] en Van fakte okazis armena ribelo, subpremita de la turkaj trupoj dum la tago.

Oni kalkulas ke ekzistis ĉ. 26 koncentrejoj por arigi la armenojn (Dair az-Zaŭr, Ra's al-'Ain, Bonzanti, Mamoura, Intili, İslahiye, Radjo, Katma, Karlik, Azaz, Akhterim, Mounboudji, Bab, Tefridje, Lale, Meskene, Sebil, Dipsi, Abouharar, Hamam, Sebka, Marat, Souvar, Hama, Homs kaj Kahdem), situantaj ĉirkaŭ la landlimoj kun Sirio kaj Irako.[26] Laŭ armenaj fontoj kelkaj el ili eble nur estis komunaj tombofosoj kie forpasis miloj da armenoj pro epidemioj kaj malsato.[27]

La brita okupforto estis aktive implikita en la kreado de kontraŭpropagando dum la milito (dum la Unua Mondmilito la Otomana Imperio batalis integrita en la koalicio de la "Centraj Potencoj", konsistanta el Aŭstrio-Hungario, Germanio kaj Bulgario). Ekzemple, Eitan Belkind estis brita spiono kaj membro de Nili (juda spionreto kiu apogis al Britio kontraŭ la Otomana Imperio dum la milito), kiu infiltriĝis en la otomana armeo kiel dungisto. Li estis destinita al la centra oficejo de Hamal Paŝa. Li atestis ĉeesti la bruligadon de 5.000 armenoj en tiu koncentrejo.[28] Laŭ armenaj fontoj, inter la 24-a kaj la 25-a de aprilo 1915 estis arestitaj ĉ. 650 intelektuloj kaj elstaraj armenoj inter kiuj troviĝis verkistoj, poetoj, advokatoj, kuracistoj, pastroj, politikistoj; poste ĉiuj estis deportitaj kaj murditaj dum la sekvaj monatoj.[29]

Pliaj eventoj ĝis militfino redakti

 
Redistribuado de Anatolio kaj Trakio laŭ la Traktato de Sèvres 1920, nuligata de la Traktato de Lausanne en 1923.

Ĝis junio 1916 okupas rusaj trupoj Armenion. Armenaj formacioj, kiuj kun la rusaj trupoj enmarŝas en 1917 Turkion, venĝas pro la popolmurdo kaj murdas (ĉefe) kurdojn, kies nombro varias de kelkaj 10.000 ĝis 128.000.

En 1919, la milita tribunalo de la sultana registaro ŝuldigas la gvidantojn de la Junaj Turkoj pro la malvenkita milito, plimulto de la gvidantoj eskapas el Eŭropo.

Post la Traktato de Sèvres en 1920, ŝajnis fondiĝo de sendependa armena ŝtato. Tion volis eviti la turka registaro per plumurdado de armenoj kaj tiel obstakli la ŝtatfondiĝon en orienta Anatolio. Dum tiu murdado mortis ankoraŭ 50.000 armenoj en Adana kaj 20.000 armenoj en Maraŝ.

Post kolapso de la rusa registaro en Kaŭkazo, marŝas turkaj trupoj tien por ekstermi armenojn, tiel obstakli fondiĝon de armena ŝtato. Tiam mortis ĉ. 175 000 armenoj. Tiun amasmurdadon haltis nur interveno de la 11-a ruĝa armeo.

Post gravaj malsukcesoj en la turka-greka milito (1922), komenciĝis denove amasbuĉado de kristanoj en Smirno (hodiaŭ: Izmir), ĉe kiu mortis 100.000 kristanoj, krom grekoj ankaŭ multaj armenoj, i.a. la tuta armena komunumo de Smirno.

 
Solidareco de Usono al la viktimoj de la armena genocido: Afiŝo de la American Committee for Relief in the Near East

Okcidentaj atestaĵoj pri la genocido redakti

En 1918 publikiĝis en ĵurnaloj (kiel serio), kaj en 1919 kiel libro, la Rakonto de la ambasadoro Morgenthau, verkaĵo de Henry Morgenthau, kiu estis ambasadoro de Usono en la Otomana Imperio inter 1913 kaj 1916.[30]

La famkonata aŭstria verkisto Franz Werfel persone konis plurajn postvivantojn de la genocido kaj per ili inspiriĝis en la libro verkita de li La kvardek tagoj de Musa Dagh, kiu estis eldonita en 1933.[31]

La venezuela militsoldulo Rafael de Nogales Méndez, kiu estis oficiro de la otomana armeo dum la Unua Mondmilito, ankaŭ lasis sian atestaĵon pri la amasmurdadoj en la verkaĵo Kvar jaroj sub la Duonluno.[32]

La famkonata kaj prestiĝa angla historiisto Arnold Toynbee kaj la juristo, politikisto kaj historiisto James Bryce publikigis verkaĵon konatan kiel La Blua Libro.[33] Ĉi tiu libro inkluzivas rakontojn de okulatestantoj — kaj diplomatoj kaj misiistoj, — el Usono, Germanio Italio, Danio, Svedio, Norvegio, Grekio kaj Armenio.

Studo de la armena genocido redakti

Historia esplorado pri la genocido estis preskaŭ tute pro-armena aŭ tute pro-turka kaj tial implikita en politika konflikto daŭre nesolvita hodiaŭ. Armenaj historiistoj serĉas elpeli la traŭmon travivita antaŭ pli fruaj generacioj, forlasi la memoron pri tiu traŭmo, kaj prezenti la genocidon de la armenoj kiel la fondo-elementon de nuntempa armena identeco.

Por turkaj historiistoj, apogi la nacian respublikan miton estas esenca al konservado de turka nacia unueco. La kutima turka argumento estas ke la deportadoj estis necesaj ĉar la armenoj alianciĝis kun rusaj invadantoj en milita tempo, kaj "proksimume 100,000 armenoj. . . eble mortis inter 1915 kaj 1918, sed tio estis neniu pli granda procento ol tiu da la turkoj kaj aliaj islamanoj kiuj mortis kiel rezulto pro la samaj kondiĉoj en la samaj lokoj en la sama tempo.

Jura profesoro Raphael Lemkin, kiu kreis la terminon "genocido" en 1943, deklaris ke certe tio kun la sorto de la la armenoj, klarigante ke " ĝi okazis tiel multfoje... Unue la armenoj, tiam post la armenoj, Hitler ekagis". Pluraj internaciaj organizaĵoj faris studojn de la okazaĵoj, ĉiu en svingo determinante ke la termino "genocido" trafe priskribas "la otomanan masakron de la armenoj en 1915-1916". Inter la organizoj kiuj asertas tiun konkludon estas la Internacia Centro por Transira Justeco, la Internacia Unuiĝo de Genocid-Akademianoj, kaj la sub-komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Preventado de Diskriminacio kaj Protekto de Minoritatoj.

En 2002, la Internacia Centro por Transira Justeco estis petita fare de la Komisiono por Turka-Armena Repacigo disponigi raporton pri la aplikebleco de la rezolucio en la Kongreso al la polemiko. La ICTJ-raporto regis ke estis genocido, kaj ke nuna Turkio ne estas respondeca pri tiuj okazintaĵoj.

En 2005, la Internacia Unuiĝo de Genocido-Akademianoj asertis ke scienca indico rivelis ke la registaro de la Junaj Turkojde la Otomana Imperio komencis sisteman genocidon de ĝiaj armenaj civitanoj - senarma kristana malplimulto-loĝantaro. Pli ol miliono da armenoj estis ekstermitaj per rekta mortigo, malsato, torturo, kaj amasaj masakroj kaj kondamnis turkajn provojn nei ĝian faktan kaj moralan realecon. En 2007, la Fondaĵo Elie Wiesel por la Homaro faris leteron subskribita fare de 53 nobel-premiitoj laŭ fako reasertanta la konkludon de la Genocido-Akademianoj ke en 1915 la armenoj mortis pro genocido.

Dum iu pripensas neon por esti formo de malamo-parolado aŭ politik-inklina historia reviziismo, pluraj okcidentaj akademiuloj esprimis dubojn kiel la genocida kvalito de la okazaĵoj.

Akademiaj vidoj ene de la Respubliko Turkio estas ofte ĉe probableco kun internacia konsento: kiun tio povas parte tigo de la fakto ke por agnoski la armenan genocidon en Turkio portas kun ĝi riskon de krima procesigo. Multaj turkaj intelektuloj estis procesigitaj por karakterizi la masakrojn kiel genocidon, inkluzive de turk-armena gazetredaktisto Hrant Dink, kiu estis procesigita tri fojojn por " kalumniado kontraŭ la turkeco". En 2007, Dink estis murdita fare de turka naciisto. Poste, fotoj de la insidmurdisto estanta honorita kiel heroo dum en policgardo, pose plej antaŭe de la Turka flago kun ridantaj policanoj, donis la akademian komunumon daŭre multe da paŭzo en konsidero al dungado de la armena temo.

Noam Chomsky indikis ke, prefere la Armena Genocido estu forigita al la periferio de publika konscio, " kaj tiel pli da homoj estos konsciaj pri ĝi dum la Unua Mondmilito ol estas konscia pri la indonezia genocido en 1965 ". la Shameful Act de Taner Akcam enperspektivigis la Armenan Genocidon kun la malespera Otomanlukto ĉe Gallipoli, sugestante ke paniko de baldaŭa detruo kaŭzis otomanajn aŭtoritatojn elekti deportadon kaj ekstermadon.

La 10-an de oktobro, 2009 en Zuriko, malgraŭ fortega opozicio de la armenoj en Armenio kaj en la diasporo, la armena registaro subskribis la armena-turka-protokolojn, unu el la kondiĉoj de kiu kondiĉas la establadon de esplorado-komisiono "por studi la historiajn plendojn de la du landoj". La interkonsento neniam estis ratifitaj de la parlamentoj de ambaŭ landoj.

La vidpunkto de la turka registaro rilate la genocidon redakti

 
Recep Tayyip Erdoğan, ĉefministro de Turkio
 
Orhan Pamuk, nobelpremiito kiu agnoskas la armenan genocidon

Turkio neas ke la forpasoj okazintaj en 1915 estis la rezulto de ŝtata organizita plano por amasmortigi la armenan popolon sub ĝia suverena teritorio, kondiĉo por konsideri ĝin kiel delikto je genocido, kaj ĝi defendas teniĝon kiu baziĝas sur tio ke la Otomana Imperio batalis kontraŭ la ribeloj en turka teritorio kontraŭ la armenaj naciistoj, ĉi lastaj apogataj de la rusa registaro.

Turkio kritikas la similaĵojn al la Holokaŭsto indikitaj de kelkaj sektoroj, asertante ke, malsame al la armenoj, la judoj de Germanio kaj Eŭropo ne kampanjis por la disiĝo kaj ne alianciĝis al eksterlandaj potencoj. La deklarado favore al la armena genocido en nuna Turkio povas okazigi juran procezon kaj enkarcerigon, kiel en la kazo de la turka verkisto kaj gajninto de la Nobel-Premio Orhan Pamuk.

La registaro de Ankaro ankaŭ kritikis la postulon de la Eŭropa Parlamento ke Turkio agnosku la ekzistadon de la genocido. En komunikaĵo diskonigita de la Turka Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Ankaro neas la ekzistadon de la genocido kaj certigas ke "la historiaj kontraŭdiroj devas esti pritaksataj kaj esplorataj de la historiistoj".[34]

Ekzistis propono flanke de la turka ĉefministro, Recep Tayyip Erdoğan, en marto 2005, al la turkaj, armenaj (kaj el ĉiuj aliaj nacioj) historiistoj, krei komisionon por establi la veron pri la okazintaĵoj en 1915.[35] La propono estis akceptita de la armena ŝtato sed kun la kondiĉo unue restabli la rilatojn kun la turka ŝtato.

La rilatoj inter Turkio kaj Armenio daŭre stagnas. Turkio fermis la surteran landlimon kun Armenio, pro la armena kontrolo de Montara Karabaĥo.[36] Armenio plurfoje deklaris ke ĝi jam estas preta restabli la diplomatiajn rilatojn kaj malfermi la landlimojn sen antaŭkondiĉoj, kvankam Turkio diras ke malfermi la landlimon signifas apogon al la armena okupado en Montara Karabaĥo kaj ignori la konflikton kun Azerbajĝano.

Je la 10-a de oktobro 2009 reprezentantoj de la armena kaj turka registaroj, subskribis en Zuriko (Svislando), interkonsenton por meti finon al la malamikeco. La subskribitaj interkonsentoj antaŭvidas la kreadon de ambaŭflanka komisiono de historiistoj por realigi "neŭtralan sciencan esploradon ĉe la arkivoj kaj dokumentoj" pri tiuj nebulaj okazintaĵoj.,[37] tiamaniere ĉi tiu interkonsento celis la restabladon de la diplomatiaj rilatoj kaj la malfermadon de la landlimoj. Tamen, la interkonsento devis esti sankciita en ambaŭ parlamentoj. Ĉar Turkio prokrastis la (mal)aprobadon ĉe la parlamento kaj ĝi postulis al Armenio la foriron de la armena armeo el Karabaĥo, antaŭkondiĉoj ĝuste malpermesitaj en la interkonsento, la 22-an de aprilo 2010 du tagojn antaŭ la Tago de la Armena Genocido en Armenio, la armena parlamento deklaris ne plu daŭrigi tiun diplomatian vojon kun Turkio sed oni lasis la restablon de iliaj diplomatiaj rilatoj por ontaj jaroj kiam Turkio estu preta plenumi la interkonsenton[38].

La viktimnombro redakti

 
Armenoj deportitaj en Sirio

Ne ekzistas interkonsento aŭ komuna nombro rilate al la viktimoj de la genocido. Pluraj esploristoj kiel Justin A. McCarthy, profesoro de la Universitato de Louisville aŭ la turka historiisto Omer Turan ofertas alternativan perspektivon en la senco ke, laŭ demografiaj studoj de la epoko, ili estis malpli ol 1,5 milionoj da armenoj kiuj loĝis en la Otomana Imperio, aludante do, ke la nombroj publikigitaj rilate al la forpaso de pli ol unu miliono da armenoj eble estis troigata kaj ili eĉ asertas ke en tiu periodo forpasis tri milionoj da turkoj.[39]

 
Armenoj en la dezerto
 
 Se diri ke ambaŭ partoj mortigis sin unu la alian igas min neanto de la genocido, do mi estas neanto [...] la titolo de la dokumentfilmo "La Armena Genocido" estas falsa priskribo de komplika historio. 
— Justin McCarthy, historiisto el Usono.

La starpunkto de la profesoro Justin McCarthy estis akre kritikata de aliaj historiistoj kaj usonaj kaj el aliaj landoj .[40] Oficialaj turkaj instancoj kredas ke la nombro da viktimoj eble kalkuliĝas inter 200.000 kaj 600.000. Pli frue, aliaj pli malaltaj nombroj da armenaj viktimoj estis prezentitaj de la profesoro Yusuf Halaçoğlu, direktoro de la Akademio de Turka Historio (Türk Tarih Kurumu). En ties kalkuloj, li asertas ke entute 56.000 armenoj forpasis dum tiu periodo pro la ekstremaj kondiĉoj de la milito kaj ke malpli el 10.000 estis vere murditaj. En alia el iliaj esploroj, li asertas ke ĉ. 500 000 turkoj estis murditaj de la armenoj, senfundamente kaj sen pruvoj pri liaj esploroj. Malgraŭ tio ke la turka registaro oficiale publikigis la nombron da turkoj murditaj fare de la armenoj, ankoraŭ alia el la esploroj de Halaçoğlu, asertis ke malpli ol 10.000 armenoj estis murditaj, ĝi restas kontraŭ la oficialaj turkaj publikigaĵoj rilate al la nombro da viktimoj laŭ la turka oficiala vidpunkto.

Armenio kaj la genocido redakti

 
La mapo de la regiono. Oranĝkolora parto estas kontrolata de Respubliko Montara Karabaĥo

Armenio partoprenis en longa etno-teritoria konflikto kun Azerbajĝano, tjurka ŝtato kiu sendependiĝis en 1991 post la falo de Sovetio. Ĉi tiu konflikto ekiĝis per pogromoj, masakroj kaj etnaj purigoj, el ambaŭ flankoj. Kelkaj internaciaj observantoj kaj historiistoj sugestis ke Armenio kaj la armena diasporo intencis ŝanĝi la vidpunkton al modernaj politikistoj en la kaŭkaza konklikto, pro kio ili sugestas ke tiu moderna konflikto estas la daŭrigo de la armena genocido.[41][42] Laŭ Thomas Ambrosio, la armena genocido donas al Armenio publikan simpation kaj moralan apogon kiu tradukiĝas kiel grava politika influo ... kun la celo atingi la apogon de la Kongreso por la kontraŭazeraj politikoj. Ambrosio ankaŭ diras ke dume la armenoj kontrolu pli ol 10% de la azera teritorio en la konflikto, granda parto de la retoriko de la okcidenta mondo "devojigos akuzojn je iredentismo kaj kulpigos la azerojn pro la konflikto en Montara Karabaĥo."[43]

La retoriko kiu aperigis la konflikton kiu disvolviĝis per la amasmurdado kontraŭ la armenoj, estis nomumata laŭ referencoj al la armena genocido, inkluzive de la timoj pro ĝia ripetado[44][45] Dum la konflikto, la azera kaj armena registaroj regule akuzataj unu la alian pro la intenco igi genocidon, malgraŭ ke tiuj reklamoj estis taktataj per skeptikismo fare de la eksteraj observantoj.

Internacia agnoskado de la genocido redakti

 
Ŝtatoj kaj landaj regionoj kiuj oficiale agnoskas la armenan genocidon.

Kiel respondo al la daŭra neado de la armena genocido fare de la turka registaro, multaj aktivistoj de la komunumoj de la armena diasporo multe laboris por oficiale agnoskigi la genocidon en pluraj landoj de la tuta mondo. 29 landoj kaj 44 ŝtatoj de Usono jam aprobis pere de rezolucio, la genocidon kiel historian okazintaĵon.

Ĝenerale, la okcidentaj historiistoj konsentas, ke la genocido vere ekzistis. La "International Association of Genocide Scholars" (Internacia Asocio de Esploristoj pri la Genocido), komisiono formita de du membroj el Usono, unu el Britio kaj unu el Israelo, oficiale certigas la ekzistadon de la genocido.[46]

La landoj kaj teritorioj kiuj oficiale agnoskis la armenan genocidon estis: Argentino,[47] Armenio,[48] Aŭstrio, Belgio,[49] Bolivio, Brazilo, Bulgario, Kanado,[50] Ĉeĥio, Ĉilio,[51] Kipro, Francio,[52] Germanio, Grekio, Italio, Libano, Litovio, Luksemburgo, Nederlando, Paragvajo, Pollando[53] Rusio, Sirio, Slovakio, Svedio[54], Svislando, Urugvajo, Vatikano kaj Venezuelo. Ankaŭ la regionoj Skotlando, Nord-Irlando kaj Kimrujo (Britio), Eŭskio[55], Katalunio[56] Navaro, Aragono kaj Balearoj[57] (Hispanio), Ontario kaj Kebekio (Kanado),[58] Suda Aŭstralio kaj Novsudkimrio (Aŭstralio)[59], Krimeo (Ukrainio), Ceará, Paranao, Rio-de-Ĵanejrio kaj São Paulo (Brazilo), Abruco, Markio, Sicilio kaj Toskanio (Italio), Overijssel (Nederlando) kaj Korsiko (Francio) agnoskis la ekzistadon de la armena genocido.

En Usono 44 el la 50 ŝtatoj malferme kaj oficiale agnoskas la armenan genocidon. Tiuj ŝtatoj estas la sekvantaj:

En kelkaj landoj oni eĉ prenis leĝajn rimedojn kontraŭ tiuj kiuj neas la ekzistadon de la genocido. Du ekzemploj estas Francio kaj Svislando. En oktobro 2006, la franca parlamento prezentis projekton kiu kondamnas ĝis unu jaro en karcero kaj 45.000 eŭroj kiel monpuno al la neantoj de la genocido. La leĝo estis aprobata entute de 106 voĉdonoj por kaj 19 kontraŭ (fakte la leĝo aprobita de Deputitoj, ne estis prezentita al Senato, kiu konsekvence ankoraŭ ne ratifis ĝin). Tiamaniere ĝi kompletigis la precepton de la jaro 2001 per kiu ĝi oficiale agnoskis la armenan holokaŭston fare de la otomana registaro.[60] En Svislando, la turka historiisto Yusuf Halacoglu estis akuzita je perforto de la leĝo pri la neado de la genocido dum prelego lia en Winterthur en 2004.

Landoj kiel Usono, Israelo, BritioHispanio ne uzas la terminon genocido rilate al la okazintaĵoj.

Monumento memore al la genocido redakti

 
Cicernakaberdo Memorejo de la Armena Genocido en Erevano, Armenio

La ideo krei memorejon pri la armena genocido estiĝis en 1965, en ĝia 50-a datreveno.[61] Du jarojn pli malfrue, la monumento estis realigita de la arkitektoj Kalaŝjan kaj Mkrtĉjan en la monteto Cicernakaberdo sur la gorĝo de la rivero Hrazdan, en la armena ĉefurbo, Erevano. La 44-metra steleo estas la simbolo de "la nacia renaskiĝo de la armenoj".[62] Dek du cirklaj kolonoj reprezentas la 12 provincojn perditajn en la nuna teritorio de Turkio. En la centro de la cirklo, je 1,5 metroj profunde, troviĝas la eterna flamo. Laŭlonge de la parko kaj ĉirkaŭ la monumento, ekzistas muro 100-metra kun la nomoj de la urboj kaj vilaĝoj en kiuj okazis la masakroj. En 1995 inaŭguriĝis en la alia ekstremo de la parko malgranda cirkla subtera muzeo, en kiu estas montrata baza informo pri la okazintaĵoj de 1915.

Ĉiun 24-an de aprilo estas memorata en Armenio, kaj en ĉiuj disaj komunumoj de la armena diasporo, la Tago de la Memoro de la Armena Genocido, en kiu centoj da miloj da personoj marŝas ĝis la memorejo ekde ĝia kreado kaj estas metitaj floroj (diantojtulipoj kutime ruĝaj) ĉirkaŭ la eterna flamo.

Arto redakti

 
La Blua Libro
 
Armena komunumo de Rosario (Argentino) memoras pri la viktimoj de la armena genocido.
 
System of a Down
 
Memorejo de la armena genocido en Montrealo,Kanado.

La unua ekzemplo de la armena genocido interpretita en la arto estis medalo eldonita en Sankt-Peterburgo, Rusio, kiu signifis simpation pro la armena sufero. Ĝi estis stampita en 1915, en la sama jaro kiam okazis la amasmurdoj kaj deportadoj. Ekde tiam, dekoj da medaloj estis stampitaj en diversaj landoj por memorigi la daton.

Pluraj ĉeestaj atestantoj de la okazintaĵoj faris plurajn publikigaĵojn, speciale la sveda misiisto Johansson kaj la ambasadoro de Usono, Henry Morgenthau. La germana kuracisto Armin Wegner verkis plurajn librojn pri la okazintaĵoj de kiuj li estis atestanto dum lia restado en la Otomana Imperio. Jarojn pli malfrue, post lia reveno al Germanio, Wegner estis enkarcerigita pro lia oponado al naziismo,[63] kaj liaj libroj bruligitaj de la nazianoj.[64] Probable, la plej konata literaturaĵo pri la Armena Genocido apartenas al Franz Werfel, titolata "La kvardek tagoj de Musa Dagh", 1933. Ĝi fariĝis populara furorlibro, ĉefe inter la junuloj de la judaj getoj dum la nazia epoko.[65]

Kurt Vonnegut verkis en 1988 la romanon "Bluebeard" kiu priskribas la karakterojn de la armena genocido kiel subkuŝanta temo. Aliaj romanoj pri la genocido inkluzivas al Louis de Berniéres "Senflugilaj birdoj", Edgar Hilsenrath, The Fairytale of the Last Thought, la hispano G.H. Guarch El testamento armenio kaj la polo Stefan Żeromski "La venonta printempo". Historio de Edward Saint-Ivan, antologio de 2006, "La Nigra Kavaliro de Dio" inkluzivas fikcian rolulon, postvivanton de la genocido.

La unua filmo pri la genocido aperis en 1919, produktaĵo de Holivudo titolata "Ravished Armenia", de la direktoro Atom Egojan, kiu influas en lia filmo "Ararat" en 2002. Ankaŭ ekzistas referencoj pri ĝi en Elia Kazan "Ameriko, Ameriko", aŭ Henri Verneuil en lia filmo "Mayrig". En la Berlinale 2007, la italaj direktoroj Paolo kaj Vittorio Taviani pprezentis alian filmon pri la okazintaĵoj, bazita sur la libro de Antonia Arslan, La Masseria Delle Allodole (La alodrejo).[66] ludo de Richard Kalinoski, "Besto sur la Luno", pri du postvivantoj de la genocido. La verkaĵoj de Arshile Gorky, ekzilita armeno kies patrino forpasis pri malsato dum la genocido,[67] estis figuro de la abstrakta ekspresionismo.

En 1975 la fama franc-armena kantisto Charles Aznavour verkis kanton "Ils sont tombés" (Ili falis), dediĉitan al la memoro de la viktimoj de la armena genocido.[68]

La komponisto kaj kantisto, Daniel Decker, ricevis agnoskitaĵojn pri liaj kunlaboroj kun la komponisto Ara Gevorgjan. La kanto "Adana", nomo de la provinco kie okazis pogromo en 1909 de la armena popolo, kaj kiu rakontas la historion de la genocido. "Adana" estis tradukita al 17 lingvoj kaj kantita de pluraj artistoj tra la mondo.[69]

La muzikbando System of a Down, kiu konsistas el kvar posteuloj de armenaj postvivantoj, promociis la konscion pri la genocido pere de iliaj kantotekstoj kaj koncertoj.[70]

Fine de 2003, Diamanda Galás eldonis la diskon "Defixiones, Will and Testament: Orders from the Dead," 80-minuta omaĝo al la monumento de la armenoj, grekoj kaj asirianoj viktimoj de la genocido en Turkio.[71]

Dokumentfilmoj redakti

  • 1945 – Fatherland (dir. G. Balasanyan, L. Isahakyan and G. Zardaryan)
  • 1964 – Where Are My People? (dir. J. Michael Hagopian)
  • 1975 - The Forgotten Genocide (dir. J. Michael Hagopian)
  • 1983 - Assignment Berlin (dir. Hrayr Toukhanian)
  • 1988 - Tillbaka till Ararat (Back to Ararat, dir. Jim Downing, Göran Gunér)
  • 1988 - An Armenian Journey (dir. Theodore Bogosian)
  • 1990 - General Andranik (dir. Levon Mkrtchyan)
  • 2000 - I Will Not Be Sad in This World (dir. Karina Epperlein)
  • 2003 - Germany and the Secret Genocide (dir. J. Michael Hagopian)
  • 2003 - Voices From the Lake: A Film About the Secret Genocide (dir. J. Michael Hagopian)
  • 2003 - Desecration (dir. Hrair "Hawk" Khatcherian)
  • 2003 - The Armenian Genocide: A Look Through Our Eyes (dir. Vatche Arabian)
  • 2005 - Hovhannes Shiraz (dir. Levon Mkrtchyan)
  • 2006 - The Armenian Genocide (dir. Andrew Goldberg)
  • 2006 - Armenian Revolt (dir. Marty Callaghan)
  • 2006 - Screamers (dir. Carla Garapedian)
  • 2008 – The River Ran Red (dir. J. Michael Hagopian)

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. New York Times Dispatch. Lord Bryce's report on Armenian atrocities an appalling catalogue of outrage and massacre.. The New York Times, 8 de octubre de 1916.
  2. Carl Bialik, "Killings From 90 Years Ago Haunt Turkey in its EU Bid ," The Wall Street Journal, 16 de mayo de 2005.
  3. "Q&A Armenian 'genocide", BBC News, 12 de octubre de 2006.
  4. Àngela Aguiló: "Ereván y Bakú acercan posiciones sobre el conflicto de Alto Karabaj Arkivigite je 2009-08-18 per la retarkivo Wayback Machine!, Periodismo Internacional, 2005.
  5. Says Horowitz: "It is widely accepted by historians that hundreds of thousands of Armenians were massacred, arbitrarily removed from their historic homeland, and that all traces of their presence were eliminated. We have eyewitness accounts, diplomatic accounts, that huge numbers of people were liquidated, wiped out. De facto, you had a genocide. The bottom line is the Armenians got what they got because they were not a loyal minority (Irving Horowitz Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, profesor de Rutgers University, citado en What the historians say Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  6. We represent the major body of scholars who study genocide in North America and Europe. We are concerned that in calling for an impartial study of the Armenian Genocide you may not be fully aware of the extent of the scholarly and intellectual record on the Armenian Genocide and how this event conforms to the definition of the United Nations Genocide Convention. We want to underscore that it is not just Armenians who are affirming the Armenian Genocide but it is the overwhelming opinion of scholars who study genocide: hundreds of independent scholars, who have no affiliations with governments, and whose work spans many countries and nationalities and the course of decades.A Letter from The International Association of Genocide Scholars
  7. "The Washington Post Confirms Facts of Armenian Genocide" Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine, en Genocide1915 (30 de mayo de 2004).
  8. "A Letter from The International Association of Genocide Scholars". Arkivita el la originalo je 2006-04-16. Alirita 2006-04-16.
  9. http://news.bbc.co.uk/2/hi/Europe/6045182.stm
  10. Tesis: El Estado Político Otomano Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine. Tesis doctorales de Xarxa.
  11. 11,0 11,1 11,2 Raymond Kévorkian: "Les Arméniens dans l'Empire ottoman à la veille du génocide", París, Arhis, 1992.
  12. Istanbul Armenians. Arkivita el la originalo je 2004-05-16. Alirita 2004-05-16.
  13. Alberto Priego Moreno: "[www.ucm.es/info/unisci/Alberto4.pdf Georgia: ¿Otra Revolución De Terciopelo?]", Universidad Complutense de Madrid, 2004
  14. Los cálculos sobre el número de víctimas de las llamadas "masacres hamídianas" son muy variables. Pueden verse las diferentes cifras, incluyendo las de Ramsay, en www.armenian genocide Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
  15. www.genocidioarmenio.org Arkivigite je 2007-06-22 per la retarkivo Wayback Machine da la cifra de 300.000 víctimas.
  16. Akcam. A Shameful Act. p. 42.
  17. Akcam. A Shameful Act. pp. 68-69
  18. The New York Times. The New York Times (April 28, 1909).
  19. Akcam. A Shameful Act. p. 69
  20. The New York Times. The New York Times (April 25, 1909).
  21. Chronology of the Armenian Genocide.
  22. The History Place-Genocide in the 20th Century
  23. Orhan Pamuk, "Cevdet Bey ve Oğulları" (Cevdet Bey y sus Hijos).
  24. Nogales Méndez, Rafael de: Memorias. Traducción y prólogo de Ana Mercedes Pérez. Caracas, Biblioteca Ayacucho, 1991. ISBN 980-276-162-1. En esta reseña de una traducción al inglés se dice lo siguiente: "Although Nogales was an anti-Armenian, his memoirs nevertheless provide invaluable insights into the genocide of Armenians in 1915."
  25. The 1915 Armenian Revolt in Van: Eyewitness Testimony, por Hüseyin Çelik.
  26. Mapa del Armenian National Institute con la ubicación de los principales campos de concentración.. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2010-05-31.
  27. Genocidio armenio.org. Arkivita el la originalo je 2007-06-08. Alirita 2010-05-31.
  28. "Enfants victimes de génocides. Le cas armenien" Arkivigite je 2007-06-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  29. Causa Armenia.org Arkivigite je 2010-02-12 per la retarkivo Wayback Machine.
  30. Relato del embajador Morgenthau. Arkivita el la originalo je 2006-08-14. Alirita 2010-05-31.
  31. Carlos Semprún Maura - Musa Dagh - Exteriores.
  32. http://216.239.59.104/search?q=cache:ayqLto2bjmUJ:www.elperroylarana.gob.ve/index.php%3Foption%3Dcom_content%26task%3Dview%26id%3D316%26Itemid%3D175+Cuatro+a%C3%B1os+bajo+la+Media+Luna&hl=es&ct=clnk&cd=6&gl=es[rompita ligilo]
  33. The Blue Book. The Treatment of Armenians in the Ottoman Empire, 1915–1916. Edición actual en: Bryce, James y Toynbee, Arnold J.: The Treatment of Armenians in the Ottoman Empire, 1915–1916: Documents Presented to Viscount Grey of Fallodon by Viscount Bryce [Uncensored Edition]. Introducción de Ara Sarafian. ISBN 0-9535191-5-5
  34. El País, El Gobierno turco se plantea un aplazamiento de las conversaciones", 30 de septiembre de 2005.
  35. La Voz de Galicia - Los Domingos de la Voz, "Genocidio en Armenia - Turquía: La otra visión de los hechos", 24 de abril de 2005.
  36. BBC NEWS | Programmes | From Our Own Correspondent | Fears of Turkey's 'invisible' Armenians
  37. Armenia y Turquía ponen fin a cien años de hostilidad - El País 11 de octubre de 2009
  38. http://sp.rian.ru/onlinenews/20100422/126029101.html
  39. Artículo del Washington Post traducido por Lucía de Devletian EEUU: Televisora causa revuelo al darle lugar a Negacionistas del Genocidio Armenio Arkivigite je 2007-10-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  40. http://en.wikipedia.org/wiki/Justin_McCarthy_%28American_historian%29.
  41. Ambrosio, Thomas. Ethnic Identity Groups and U.S. Foreign Policy. 2002, page 12.
  42. Bloxham, Donald. The Great Game of Genocide: Imperialism, Nationalism, and the Destruction of the Ottoman Armenians. 2005, page 232-3.
  43. Ambrosio, Thomas. Irredentism: Ethnic Conflict and International Politics. 2001, page 156.
  44. Atabaki, Touraj and Mehendale, Sanjyot. Central Asia and the Caucasus: Transnationalism and Diaspora. 2005, page 85-6.
  45. Kaufman, Stuart J. Modern Hatreds: The Symbolic Politics of Ethnic War. 2001, page 55.
  46. INTERNATIONAL ASSOCIATION OF GENOCIDE SCHOLARS. Arkivita el la originalo je 2006-04-16. Alirita 2006-04-16.
  47. La Argentina reconoce el Genocidio Armenio (29 de marzo 2007).[rompita ligilo]
  48. Lale Sarıibrahimoğlu. Ankara to renew diplomatic action on Armenia. Today's Zaman. Arkivita el la originalo je 2007-05-21. Alirita 2010-05-31.
  49. ARMENIA HOPES RECONSTRUCTION OF SURB KHACH ARMENIAN CHURCH IN TURKEY NOT TO BE SINGLE CASE. ARKA News Agency (March 29 2004). Arkivita el la originalo je 2004-04-27. Alirita 2010-05-31.
  50. Canadian Parliament recognizes Armenian Genocide (April 25 2004). Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2010-05-31.
  51. Chile Senate recognizes Armenian Genocide (June 7 2007). Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2010-05-31.
  52. CBC.ca, French politicians pass Armenian genocide bill, 12 de octubre de 2006.
  53. Mariam Harutunian (April 24 2007). Armenians mark anniversary of 1915 genocide. Middle East Times. Arkivita el la originalo je 2007-07-04. Alirita 2010-05-31.
  54. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-08-26.
  55. Resolución adoptada por el Parlamento Vasco. Arkivita el la originalo je 2016-01-21. Alirita 2022-01-08.
  56. http://www.nouscatalans.cat/index.php/component/contingut/article/1527/reconeixement_del_genocidi_armeni_al_parlament_de_catalunya}}[rompita ligilo]
  57. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-24. Alirita 2010-12-18.
  58. Recognition and Commemoration of Armenian Genocide. Canadian Senator Serge Joyal P.C., O.C.. Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita 2010-05-31.
  59. Kamer Kasim (October 13 2004). Armenian Diaspora in Australia. The Journal of Turkish Weekly. Arkivita el la originalo je 2016-02-11. Alirita 24-04-2007.
  60. Francia: avanza una ley que castiga la negación del genocidio armenio Arkivigite je 2009-08-18 per la retarkivo Wayback Machine en Diario Clarín
  61. Caucaz Europe News: "1965 Armenian Genocide Demonstration. 2007-02-06.
  62. Ourarabat.com "1965 24th April in Armenia 2007-02-06.
  63. Document: Armin T. Wegner's Letter to German Chancellor Adolf Hitler, Berlin, Easter Monday, April 11, 1933 - Gerlach and Templer 8 (3): 395 - Holocaust and Genocide Studies
  64. Aktion Patenschaften für verbrannte Bücher e.V.: Autorenseite Wegners
  65. Auron, Yair. The Banality of Indifference: Zionism and the Armenian Genocide. 2000, page 302-4.
  66. Wolfgang Höbel and Alexander Smoltczyk. Armenian Genocide at the Berlin Film Festival: "The Lark Farm" Wakens Turkish Ghosts. Spiegel Online. Alirita 06-09-2007.
  67. Arshile Gorky and the Armenian genocide
  68. The status of Armenian communities living in the United States. Azad-Hye. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 06-09-2007.
  69. Gospel Artist Given Standing Ovation By Armenian Government Officials. ANS. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 06-09-2007.
  70. Line Abrahamian. Talking With Turks and Armenians About the Genocide. Reader's Digest Canada. Alirita 23-04-2007.
  71. Defixiones: Orders from the Dead by Diamanda Galas. The San Francisco Chronicle. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 05-10-2007.