Kimrio
Kimrio aŭ Kimrujo (kimre Cymru [kimri], angle Wales [ŭejlz]), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Laŭ la stato de 2022 en la komunumo loĝis 3 131 640 loĝantoj sur areo de 21 218 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 148 loĝantoj/km².
Kimrio | |||||
Cymru | |||||
flago | blazono | ||||
Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau | |||||
Nacia devizo: Cymru am byth (Kimrio por ĉiam) | |||||
lando de Britio lando administra regiono nacio lando por sporto vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Cardiff/Caerdydd | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | kimra lingvo, angla lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | kimra (20%), angla (80%) | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj, protestantoj | ||||
Areo | 21 218 km² | ||||
- % de akvo | 0,02 % | ||||
Loĝantaro | 3 131 640 (2022) | ||||
Loĝdenso | 140 loĝ./km² | ||||
Horzono | +0 (en somero +1) | ||||
Interreta domajno | uk | ||||
Landokodo | UK | ||||
Telefona kodo | 44 | ||||
Plej alta punkto | Yr Wyddfa | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Parlamenta konstitucia monarkio | ||||
Ŝtatestro | reĝo Karlo la 3-a | ||||
Ĉefministro | Eluned Morgan (ekde 6-a de aŭgusto 2024) | ||||
Nacia tago | 1-a de marto | ||||
Sendependiĝo | parto de Britio | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | Brita pundo (GBP) | ||||
| |||||
Esperanto-movado | |||||
Landa E-asocio | Esperanto-movado en Kimrio | ||||
Kiam la anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32.000 homoj parolas nur la kimran.
La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas Nacia Asembleo por Kimrio kiu tamen ne havas plenan regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.
Historio
redaktiHistoriaj partoj (graflandoj) de Kimrio
redakti- Môn (Anglesey)
- Sir Frycheiniog (Brecknockshire)
- Sir Gaernarfon (Caernarfonshire)
- Sir Aberteifi (Cardiganshire)
- Sir Gaerfyrddin (Carmarthenshire)
- Sir Ddinbych (Denbighshire)
- Sir y Fflint (Flintshire)
- Morgannwg (Glamorganshire)
- Meirionnydd (Merionethshire)
- Sir Fynwy (Monmouthshire)
- Sir Drefaldwyn (Montgomeryshire)
- Sir Benfro (Pembrokeshire)
- Sir Faesyfed (Radnorshire)
Administra divido
redaktiGeografio
redaktiKimrio estas ĝenerale monta lando ĉe la okcidenta flanko de centra suda Britio.[1]
La Golfo Cardigan (angle Cardigan Bay; kimre Bae Ceredigion) estas larĝa golfo, kiu dominas la plej grandan parton de la okcidenta marborda strio de la kimria duoninsulo.
Politiko
redaktiKimrio havas propran malcentrigantan (angle devolved) parlamenton, kiu nomiĝas la Nacia Asembleo por Kimrio. Ĝi estas unuĉambra asembleo kun aŭtoritato de lokaj aferoj, kiel iaj impostoj kaj saneco, sed la asembleo havas malpli potencojn ol la Skotlanda Parlamento kaj la nordirlanda asembleo. La plej forta partio en Kimrio estas la Kimra Laborista Partio, estanta la kimra filio de Brita Laborista Partio. La dua partio en Kimrio laŭ meza partiforteco estas la maldekstra naciisma Partio de Kimrujo, sed nun la Kimra Konservisma Partio, filia de Konservisma Partio, havas pliajn sidlokojn. La Kimraj Liberalaj Demokratoj apartenas al la federaj Liberalaj Demokratoj kaj estas la plej malgranda kimra partio. Ili malgraŭ havas tre gravajn bazojn de potenco en meza kaj okcidenta Kimrio.
Vidindaĵoj
redaktiAmaskomunikiloj en Kimrio
redaktiCardiff estas la centro de la komunikiloj en Kimrio. BBC Kimrio elsendas en la angla kaj la kimra lingvoj. ITV, la ĉefa komerca televida stacio de Britio, havas branĉon en Kimrio, sed ĉefe elsendas en la angla. S4C Digidol elsendas nur en la kimra lingvo.
BBC Radio Wales estas la sola nacia anglalingva radio en Kimrio, dum BBC Radio Cymru elsendas en la kimra lingvo. Ankaŭ estas multaj sendependaj lokaj elsendantoj en Kimrio, kiel Red Dragon FM, Marcher Sound, Coast FM, Swansea Sound, 96.4FM The Wave, Radio Pembrokeshire, Radio Carmarthenshire, Champion 103, Radio Ceredigion kaj Real Radio.
Y Cymro daŭre estas la sola kimrolingva gazeto. Anglalingvaj gazetoj kiuj aperas en Kimrio estas Liverpool Daily Post kaj The Western Mail. En 2008 oni planis lanĉi ĉiutagan kimrolingvan gazeton, Y Byd, sed du semajnojn antaŭ la planita starto oni tamen nuligis la planojn.
Muziko en Kimrio
redaktiLa ĉefa festivalo de muziko kaj poemoj estas la Kimra Nacia Eisteddfod. Ĝi okazas ĉiujare en malsama municipo aŭ urbo. Oni ofte referencas al Kimrio kiel la "lando de la kanto". Kimrio ĉefe estas fama pro harpistoj, viraj korusistoj, kaj artistoj kiel Geraint Evans, Dame Gwynneth Jones, Dame Anne Evans, Ivor Novello, Madam Adelina Patti, John Cale, Tom Jones, Charlotte Church, Bonnie Tyler, Bryn Terfel, Mary Hopkin, Katherine Jenkins, Meic Stevens, Shirley Bassey kaj Aled Jones.
La Kimra tradicia popola muziko, dumlonge malpli konata ol la Irlanda aŭ Skota popola muziko, plivigliĝas.
La BBC National Orchestra of Wales ludas en Kimrio kaj la tuta mondo. La mondkonata nacia opera de Kimrio nun permanente estas gastigita de la Wales Millennium Centre ĉe la golfo de Cardiff.
En Kimrio okazadas ankaŭ Internacia Eisteddfod
Tradiciaj vestoj de Kimrio
redaktiTiu vesto formiĝis dum la 17-a jarcento, sed ne plu kutime estas uzata. Plej tipa trajto estas la alta nigra tub (ĉapelo).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Nacia Eisteddfod (kimre, angle)
- Wales on the Web "Kimrio sur la TTT " (angle)
Referencoj
redakti- ↑ (2004) UK 2005 – The Official Yearbook of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland. Office for National Statistics. ISBN 978-0-11-621738-7.