Ne konfuzenda kun "Folk music" aŭ muziko folk, kiu estas angla-usona tradicia popolmuziko.

Folklora muziko el Kantabrio, Hispanio.
Grupo de mariaĉoj ĉe Mariaĉfestivalo de Guadalajara (Meksikio).
Ĵazo, naskita inter la plej malaltaj tavoloj de la socio de nigruloj en Usono, integriĝis plenplene en la kulturo muzika nuntempa.

Popola muziko estas tradicia muziko de popolo aŭ alia etna grupo. Alia termino estas etna muziko.kiu tamen en multaj muzikvendejoj signifas "Triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". En historiaj epokoj la popola muziko dumlonge estis la muziko de la plebo, dum la aristokratio aŭskultadis klasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis (parte aŭ entute), forpelate de popo kaj la komercaj muzikoj.

Priskribo redakti

La folkloro fontas de la tradiciaj muzikoj. Ĝi fiksis la tradiciajn muzikojn kaj celas montri spektaklon al publiko. Dume la tradiciaj muzikoj estas vivantaj, ĉar muzikistoj kaj dancistoj ilin praktikas kaj daŭre komponas.

Folkloristoj kaj poste etnomuzikologoj registradis la verkojn de maljunaj popolmuzikistoj por kolekti eble plej da popolmuzikoj. Etnomuzikologoj esploras la tradiciajn muzikojn, studante kolektitajn melodiojn. Nuntempaj etnomuzikologoj analizas la nuntempan fenomenon. (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj). Ekzistas ankaŭ kalendaroj por scii kie okazos la venonta balo en la propra regiono (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj).

La nuntempaj popolmuzikistoj koncertas kaj dancigas en popolaj baloj. Tiuj baloj havas diversajn repertuarojn laŭ la regionoj ĉar ili enhavas la dancojn kiujn la loka popolo scipovas danci. La popolmuzikoj estas liberaj je rajtoj (ili ne estas posedataj de komponistoj do ili ne estas protektitaj.) Aktualaj komponistoj kreas novajn dancmuzikojn por baloj de tradiciaj dancoj. En pluraj landoj de okcidenta Eŭropo okazadas regulaj festivaloj de popolaj muzikoj kie okazadas koncertoj kaj baloj (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj, listo de festivaloj). [1]

Surstrate en urboj la popolaj muzikoj estas tiuj de kanzonistoj kaj gurdistoj kies kartonaj diskoj koncernas malnovajn kanzonojn. Ne plu estas ursomontristoj. Krom okaze de festoj kaj muzikaj procesioj maloftas la popolaj muzikoj (ne komercaj sed tradicaj) surstrate (vidu en Francujo la "Violonades", procesio de amatoraj popolviolonistoj en Okcitanujo.)

Diversaj ĝenroj redakti

 
Kelta harpo ludita dum Kelta festivalo en 2010.

Popolmuzikistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti