Mariaĉo

Mariaĉo (hispane, mariachi [marjAĉi]) estas tipa meksika muzika genro de la ŝtato Jalisco kaj ĝiaj muzikistoj. La mariaĉmuziko estas tamen nur unu el la multaj facetoj de meksika popolmuziko, kiu tre regioniĝis. Ekstere de Meksikio, mariaĉa muziko estas la plej konata el la multaj meksikaj muzikaj tendencoj.

Mariaĉgrupo ĉe Mariaĉfestivalo de Guadalajara

Mariaĉo uzas ĉefe instrumentojn kiaj gitaroj, violonoj kaj trumpetoj kaj tipe vestas sin per tre ornamitajn folkloraj vestoj ĉefe kun la mondkonata sombrero. La hispanligva termino Mariachi [marjAĉi] devenas el la angla "mariage" (nupto) ĉar meksikaj muzikistoj estis tradicie dungataj por nuptoj en Suda Usono kaj ĉefe en la areoj kie meksikdevenaj usonanoj abundas.

UneksoRedakti

Unesko aldonis la Mariaĉo-muzikon en 2011 al sia reprezenta listo de majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro[1].

Karakteraj kanzonojRedakti

  • Canción del mariachi
  • Cielito lindo
  • El jarabe tapatío
  • El mariachi loco
  • El rey
  • El son de la negra
  • Cucurrucucú paloma
  • Guadalajara
  • La bamba
  • La chiapaneca
  • Las golondrinas
  • Las mañanitas
  • México lindo y querido
  • Paloma negra
  • Viva México, viva América

Famaj ensemblojRedakti

  • Mariachi Coculense
  • Mariachi México
  • Los Vargas de Tecalitlán
  • Mariachi Sol de México

Famaj solistojRedakti

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. UNESKO, Reprezenta listo, RL=00575, angle, konsultita la 26-an de marto 2012