Malfermi la ĉefan menuon

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].

Unesko
UNESCO
Flago de Unesko
Flago de Unesko
tipo Faka organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj
celo edukado, scienco kaj kulturo
fondodato 16-an de novembro 1945
sidejo Place de Fontenoy, Parizo, Francio
estro Audrey Azoulay
buĝeto 653 milionoj da dolaroj[1]
lingvoj angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa
Retejo https://unesco.org
twitter https://twitter.com/unesco/
ĝisdatigo 2017-12-10
v  d  r
Information icon.svg
Emblemo de Unuiĝintaj Nacioj

Unesko estis fondita la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

En 2017, Unesko havas 195 membro-ŝtatojn kaj 11 observantoj[4].

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj Kai toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.

Enhavo

La ĉefaj organoj de UneskoRedakti

Ĝenerala KonferencoRedakti

Tiu estas la listo de sesioj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazintaj ekde 1946:[5]

Sesio Location Jaro Direktorita Lando
1. Paris 1946 Léon Blum   Francio
2. Meksik-urbo 1947 Manuel Gual Vidal   Meksiko
3. Beirut 1948 Hamid Bey Frangie   Libano
1. eksterordinara Paris 1948
4. Paris 1949 Ronald Walker   Aŭstralio
5. Florenco 1950 Count Stefano Jacini   Italio
6. Paris 1951 Howland Sargeant   Usono
7. Paris 1952 Sarvepalli Radhakrishnan   Barato
2. eksterordinara Paris 1953
8. Montevideo 1954 Justino Zavala Muñiz   Urugvajo
9. New Delhi 1956 Maulana Abul Kalam Azad   Barato
10. Paris 1958 Jean Berthoin   Francio
11. Paris 1960 Akale-Work Abte-Wold   Etiopio
12. Paris 1962 Paulo de Berrêdo Carneiro   Brazilo
13. Paris 1964 Norair Sissakian   Hispanio
14. Paris 1966 Bedrettin Tuncel   Turkio
15. Paris 1968 Willian Eteki-Mboumoua   Kameruno
16. Paris 1970 Atilio Dell'Oro Maini   Argentino
17. Paris 1972 Toru Haguiwara   Japanio
3. eksterordinara Paris 1973
18. Paris 1974 Magda Jóború   Hungario
19. Nairobi 1976 Taaita Toweett   Kenjo
20. Paris 1978 Napoléon LeBlanc   Kanado
21. Belgrade 1980 Ivo Margan   Zambio
4. eksterordinara Paris 1982
22. Paris 1983 Saïd Tell   Jordanio
23. Sofia 1985 Nikolaï Todorov   Bulgario
24. Paris 1987 Guillermo Putzeys Alvarez   Gvatemalo
25. Paris 1989 Anwar Ibrahim   Malajzio
26. Paris 1991 Bethwell Allan Ogot   Kenjo
27. Paris 1993 Ahmed Saleh Sayyad   Jemeno
28. Paris 1995 Torben Krogh   Danio
29. Paris 1997 Eduardo Portella   Brazilo
30. Paris 1999 Jaroslava Moserova   Ĉeĥio
31. Paris 2001 Ahmad Jalali   Irano
32. Paris 2003 Michael Omolewa   Niĝerio
33. Paris 2005 Musa bin Jaafar bin Hassan   Omano
34. Paris 2007 George N. Anastassopoulos   Grekio
35. Paris 2009 Davidson Hepburn   Bahamoj
36. Paris 2011 Katalin Bogyay   Hungario
37. Paris 2013 Hao Ping   Ĉinio
38. Paris 2015 Stanley Mutumba Simataa[6]   Namibio
39. Paris 2017 Zohour Alaoui   Maroko

Ĝeneralaj DirektorojRedakti

La listo de Ĝeneralaj Direktoroj de Unesko ekde ties establo en 1946 estas la jena:[7]

 
Julian Sorell Huxley, unua ĝenerala direktoro de Unesko
Nr Ĝeneralaj Direktoroj Lando Mandato
1 Julian Huxley   Britio 1946–1948
2 Jaime Torres Bodet   Meksiko 1948–1952
3 John Wilkinson Taylor   Usono provizore 1952–1953
4 Luther Evans   Usono 1953–1958
5 Vittorino Veronese   Italio 1958–1961
6 René Maheu   Francio provizore 1961, 1961–1974
7 Amadou-Mahtar M'Bow   Senegalo 1974–1987
8 Federico Mayor Zaragoza   Hispanio 1987–1999
9 Koïchiro Matsuura   Japanio 1999–2009
10 Irina Bokova   Bulgario 2009–2017
11 Audrey Azoulay   Francio 2017–

Plenumkomitato de UneskoRedakti

La Plenumkomitato de Unesko estas la estra parto de Unesko. Ĝi enhavas 58 elektitajn anojn, po duono ĉiu nepara jaro, el la ŝtatanoj por kvarjara mandato. La Prezidanto de la Plenumkomitato estas elektita el la delegitoj de la ŝtatanoj por dujara mandato.

Sidejo en ParizoRedakti

 
Maketo de la ĉefa sidejo de Unesko en Parizo

Ekde sia fondiĝo en 1946, Unesko havas sian sidejon en Parizo.

De 1946 ĝis 1958 ĝia sidejo estis en hotelo Majestic (nun hotelo Peninsula) en la 16a distrikto.

Ekde 1958, Unesko havas propran sidejon kiu troviĝas 7 place de Fontenoy en la 7a distrikto. Tie troviĝas la ĝenerala sekretario kaj konferenco-centro.

Ekde 1967, je distanco de kelkaj centoj da metroj aldoniĝis krom-sidejo en la 15a distrikto (1 rue Miollis).

Monda heredaĵo de UneskoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda heredaĵo de Unesko.

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda 'kulturheredaĵo' de Unesko kaj la monda 'naturheredaĵo' de Unesko. Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.

Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:

  • Unika arta valoro
  • Granda kultura influo al iu regionoepoko
  • Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
  • Ekzempla valoro por certa arta evoluo
  • Modela reprezentado de arkitektura epoko
  • Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj

Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:

  • el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
  • 29 estas ambaŭkategoriaj,
  • 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.

Unesko-KurieroRedakti

 
Kovrilo-paĝo de la 2-a numero, 2017-07/09

Unesko-Kuriero estas trimonata eldonaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies celoj estas diskonigi la idealojn de Unesko speciale pri la dialogoj inter kulturoj. Ĝi estas eldonita de 1948, sed de 2012 pro financaj problemoj la eldono ĉesis. Danke al monhelpo de Ĉinio, la Unesko-Kuriero denove aperas papere kaj elektroniko de 2017 en la ses oficialaj lingvoj de Uniĝintaj Nacioj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) kaj en la portugala kaj en Esperanto. La elektronika versio de la gazeto elŝuteblas el la oficiala retejo de Unesko.

Kiel tradicie la Kuriero dediĉas siajn numerojn al specifa interesa temo. Tio videblas en la listo sube en Eksteraj ligiloj. Ekzemple "Kuriero" dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[8] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro.

Unesko kaj NROjRedakti

Unesko kunlaboras kun multe da ne-registara organizaĵoj per la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO, kies prezidanto estas Philippe Beaussant.

Tiu ligkomitato organizas la sekvajn eventojn :

Statutaj Internaciaj Konferencoj, ĉiun duan jaron
Ekzemple en 2017 la temo estis : « Ŝanĝu vian pensmanieron, ne la klimaton »
NRO Internaciaj Forumoj
Ekzemple la 8a forumo okazas la 7-8ajn de decembro 2017 en sidejo en Parizo kaj la temo estas : "Tutmonda varmiĝo".

Okaze de la Ĝenerala Konferenco ĝi zorgas pri spaco, kie estas prezentadetoj kaj debatoj kun NROj.

Unesko kaj EsperantoRedakti

Du Esperanto-organizoj estas en rilato kun Unesko tra la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO.

  • ILEI estas observanto.

RezoluciojRedakti

Unesko faris du rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[10], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.

La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke "se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi paĝojn."[11] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: "Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun." Tion komentas Sten Johansson per: "Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!"[12]

Rezolucio de 1954 (Montevideo)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rezolucio de Montevideo.

La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna kaj de Tibor Sekelj, internacie konata antropologo.

 
 IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. 

Rezolucio de 1985 (Sofio)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unesko Rezolucio 23C/11.11.

La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[13].

 
 11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. 

Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)Redakti

27 C/DR.373 de 15.11.1993[14]

Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj, tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco. Propono i.a de Litovio, la dumkonferenca komisiono pri selekto de Rezolucioj opiniis, ke nenio novas, kaj en la pleno, ne ĉeestis la proponintoj por konvinki la Plenon ĝin trakti.

 
 La Ĝenerala konferenco,

Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),

Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,

Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",

Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,

Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,

Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn. 

Festo de la 100-a morto-datreveno de ZamenhofRedakti

 
Gilherme Fians, Chuck Smith kaj Trezoro Huang Yinbao

La 11-an de decembro 2017 la pola delegacio ĉe Unesko, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, organizis solenan eventon konklude de la Zamenhof-jaro, 100-a morto-datreveno de la iniciatoro de Esperanto, en salono 2 de la sidejo de Unesko. Dum la evento prelegis en la angla, la franca kaj Esperanto diversaj homoj : Sébastien Moret, Jean-Claude Lescure, Chuck Smith pri komunikiloj serve al Esperanto, Gilherme Fians pri socia esploro, Trezoro Huang Yinbao pri la Unesko-Kuriero kaj la Ambasadoro Giogio Novello per video.

Varoj kaj servojRedakti

  • UNESDOC - Enhavas ĉirkaŭ 146.000 kompletajn dokumentojn de UNESCO publikigitaj de 1945, kaj ankaŭ datumetojn el la kolektoj de la librejo de UNESCO kaj dokumentejoj en Ofickampoj kaj Institutoj.
  • IDAMS - programpakaĵo por enmeti kaj analizi numerajn datumojn kiuj estas konstruataj, prizorgataj kaj disvastigataj de UNESCO. La originala pakaĵo estis komerca programo, sed UNESCO iniciatis projekton por havigi ĝin malfermitkoda.[15]

ReferencojRedakti

  1. france « ONU : l'Unesco, la “conscience de l'humanité” (4/7) » en LesEchos.fr
  2. https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto.pdf
  3. http://vortaro.net/#unesko
  4. « Member States » en la retejo de Unesko
  5. UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference
  6. President of the 38th session of the General Conference. UNESCO. Alirita 11 November 2015.
  7. UNESCO, oficiala retejo: Directors-General
  8. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj. La enhavtabelo indikas jenon:
    • Indiĝenaj lingvoj:alirejo al scioj kaj espero, Minnie Degawan
    • Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo, Aracely Torres Morales
    • Manon Barbeau: kamerao en ŝia koro; Intervjuo farita de Saturnin Gómez
    • Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi; Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega
    • Radio: vivsavilo por indiĝenaj popoloj, Avexnim Cojti kaj Agnes Portalewska
    • Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, Intervjuo farita de Domitille Roux
    • SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq
    • La umbilika ŝnuro, Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty
    • Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, Dai Rong kaj Xue Dayuan
    • La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, Marie Roué
    • Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce
    • En la lando de furiozaj riveroj, Fotoj: Protick Sarker kaj Teksto: Katerina Markelova
    • Pensoj pri libereco kaj arto, Wystan Hugh Auden
    • Abdullahi Ahmed An-Na’im: Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva
    • Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian
    • Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, Salvatore D’Onofrio
    • Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, Howard S. Wheater
  9. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
  10. Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
  11. Eventoj 46 (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
  12. Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
  13. Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
  14. Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el Esperanto, dec. 1993)
  15. http://portal.unesco.org/ci/en/ev.php-URL_ID=15653&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti