Konvencio pri la Protekto de la Submaraj Kulturaj Heredaĵoj

La Konvencio pri la Protekto de la Submaraj Kulturaj Heredaĵoj estas traktato adoptita la 2an de novembro 2001 de la Ĝenerala Konferenco de la Unesko.[1] La konvencio celas protekti "ĉiujn spurojn de homa ekzisto kun kultura, historia, aŭ arkeologia eco" kiu estas sub akvo dum almenaŭ 100 jaroj.[1]:Art.1 Tio inkluzivas la protekton de ŝippereoj, sinkitaj urboj, prahistoriaj artaĵoj, trezoroj kiu estas prirabeblaj, tombejoj, kaj malnovaj havenoj kiuj kovras la profundojn de la oceanoj.[2] La konservo de submaraj kulturaj heredaĵoj estas grava ĉar ĝi permesas rerakonti multajn historiajn okazaĵojn. Pro tio, ke parto de sia devo estas konduki sciencan esploradon kaj havebligi daŭran edukadon pri la graveco de submaraj kulturaj heredaĵoj, Unesko strebas teni tiajn ejojn por la ĝojigo de estantaj kaj estontaj generacioj. La konvencio povas estigi kutiman kadron por helpi konsciigi kaj por batali kontraŭ la kontraŭleĝan prirabadon kaj piratadon, kiuj okazas tutmonde. Pro tio, ke ĝi estas internacia organizaĵo, membraj ŝtatoj de la konvencio konsentas labori por la konservo de sinkitaj kulturaj propraĵoj en siaj propraj landoj kaj en internaciaj maroj.

Partoprenantoj de la Konvencio de Unesko de 2001 pri la Protekto de la Submaraj Kulturaj Heredaĵoj je februaro 2015

Enhavo redakti

Oficiala teksto

La oficiala teksto de la konvencio fiksas la devojn de la ŝtataj partoprenantoj pri la protekto de submaraj kulturaj heredaĵoj, difinitaj en Artikolo 1 kiel:

"ĉiuj spuroj de homa ekzisto kun kultura, historia, aŭ arkeologia eco kiuj estis parte aŭ tute sub akvo, foje aŭ daŭre, dum almenaŭ 100 jaroj"[1]

Artikoloj 1–4 difinas la konvencion kaj ĝiajn celojn, kaj ankaŭ ĝian rilaton al la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (UNCLOS) kaj la juro de ŝipsavado.[1]

Artikoloj 5–12 difinas variajn nivelojn de devoj kaj procedoj ene de la kvar maraj zonoj (Teritoria Maro, Samlima Zono, Ekskluziva Ekonomia Zono, Internacia Marfundo) difinita de UNCLOS.[1]

Artikoloj 13–21 difinas pluajn devojn, inkluzive kapti kontraŭleĝe retrovitajn submarajn kulturajn heredaĵojn, kunlabori kun aliaj ŝtataj partoprenantoj, kaj trejni pri submara arkeologio.[1]

Artikoloj 22–35 klarigas kelkajn aferojn rilate al la praktikaĵoj de la konvencio, ekzemple la kreon de juraj organizaĵoj, la konsentigon de malkonsentoj inter ŝtataj partoprenantoj, kaj manieroj de ratifiko.[1]

Aldonâjo

Krom la oficiala teksto de la konvencio, aldonaĵo de 36 reguloj regas la praktikaĵojn de agadoj pricelantaj submarajn kulturajn heredaĵojn. Ŝtataj partoprenantoj devas certigi, ke ĉi tiuj reguloj estas aplikataj en siaj teritoria maro kaj samlima zono,[1]:Art.7–8 kaj ankaŭ ke ĉiuj ŝtatanoj kaj flagŝipoj sekvas ilin.[1]:Art.16

Reguloj 1–8 difinas ĝeneralajn principojn. Grave inter ĉi tiuj estas la plena malpermeso de la komerca uzado de submaraj kulturaj heredaĵoj[1]:Rule 2 kaj la principo ke "in situ" (surloka) konservo ĉiam devas esti konsiderata kiel la unua elekto.[1]:Rule 1 La reguloj ankaŭ traktas ekzemple desegnon de projektoj, konservadon, dokumentadon, kaj raportadon.[1]

Kritikoj redakti

Elektante ne subskribi la konvencion de 2001, Usono asertis ke la frazo "ĉiuj spuroj de homa ekzisto" estas tro larĝa, jure kaj kiel ilo por la protekto de submaraj kulturaj heredaĵoj por estontaj generacioj.[3] Britio samopiniis.[4] La konvencion kelkaj ŝtatoj ankaŭ kritikis pro tio, ke ĝi ŝajne malpliigas la principon de suverena imuneco kaj pro tio, ke ĝi ne kongruas kun la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro, malgraŭ kontraŭaj pruvaĵoj.[5]

Partoprenantoj redakti

Je julio 2021, 69 ŝtatoj estas subskribintaj la traktaton.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 UNESCO "2001 Convention on the Protection of the Underwater Cultural Heritage" 2a de novembro 2001
  2. http://www.unesco.org/new/en/culture/themes/underwater-cultural-heritage/the-underwater-heritage/
  3. Forrest, C. J. S. (2002). "Defining 'underwater cultural heritage'". The International Journal of Nautical Archaeology, 31(1), 3–11. doi:10.1006/ijna.2002.1022 p. 9
  4. (2018) “The British Ratification of the Underwater Heritage Convention: Problems and Prospects”, International and Commercial Law Quarterly 67 (4), p. 833–865. doi:10.1017/S0020589318000210. 
  5. (2018) “The British Ratification of the Underwater Heritage Convention: Problems and Prospects”, International and Commercial Law Quarterly 67 (4), p. 833–865. doi:10.1017/S0020589318000210. 
  6. UNESCO alirita la 20-an de Junio 2023

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO Convention on the Protection of the Underwater Cultural Heritage en la angla Vikipedio.