Tombejo

loko kie multaj estas entombigitaj; loko kie troviĝas multe da tomboj

Tombejo estas loko (kutime ĉirkaŭbarita areo de tero) en kiu estas entombigitaj mortintaj korpoj en apartaj tomboj. Tombejoj en la okcidenta mondo estas lokoj, kie oni celebras la finajn ceremoniojn de morto. Tiuj ĉi ceremonioj aŭ ritoj malsamas laŭ kulturaj praktikoj kaj religiaj kredoj. Tombejoj povas esti distingataj laŭ sia situo; en kelkaj lingvoj ekestis apartaj vortoj por tombejo troviĝanta ĉirkaŭ preĝejo (ekzemple angle graveyard) kaj tombejo troviĝanta aparte de preĝejo (ekz. angle cemetery).

ĉirkaŭpreĝeja tombejo Johanniskirchhof en Nurenbergo


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti