La Olivarba monto (hebrea: הר הזיתים, Har HaZeitim) troviĝas en la valo Kidrono, oriente de Jerusalemo. En ĝi, laŭ la Biblio, Jesuo ofte preĝis, kaj eĉ tie li troviĝis kiam oni arestis lin pro la perfido de la disĉiplo Judaso.

Olivarba monto
Olivarba monto, 1898
Olivarba monto, 1898
OLIVARBA MONTO
OLIVARBA MONTO
monto • biblia loko • New Testament place associated with Jesus
Alteco 818 m
Situo Jerusalemo, Israelo
Geografia situo 31° 47′ N, 35° 15′ O (mapo)31.7835.246388888889Koordinatoj: 31° 47′ N, 35° 15′ O (mapo) f4
Olivarba monto (Israelo)
Olivarba monto (Israelo)
DEC
Olivarba monto
Olivarba monto
Situo de Olivarba monto
Map
Olivarba monto
vdr

La Olivarba monto estas konsiderata kiel unu el la plej sanktaj lokoj de la Sankta Lando. Tie troviĝas la preĝejoj de Getsemano, Pater Noster kaj Dominus Flevit.

La monto prenas la nomon de la olivarboj kiuj tie kreskas. Ĉe la piedoj troviĝas la Ĝardeno Getsemano, kie Jesuo restis dum la vizito al Jerusalemo, laŭ la tradicio. La Olivarba monto estas loko de multaj gravaj bibliaj okazintaĵoj. La romiaj soldatoj de la Deka Legio kampadis en la monto dum la sieĝado al Jerusalemo en la jaro 70 p. K., kiu detruis la urbon kaj estigis la amasan foriron de judoj al diversaj tiamaj mondopartoj. Ĉi tie ankaŭ troviĝas juda tombejo kun proksimume 150.000 enterigitoj. Inter la mortintoj troviĝas pluraj profetoj de la antaŭkrista epoko, rabenoj, reĝoj, filozofoj, verkistoj, politikistoj kaj aliaj elstaruloj de la juda historio.

La Juda Tombejo de la Olivarba Monto estas la plej malnova juda tombejo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej granda tombejo por judoj. La tombejo estas sur la Olivarba monto.

Bildaro redakti

Konstruaĵoj kaj monumentoj redakti