Malfermi la ĉefan menuon

Jehoŝafat

laŭ la Hebrea Biblio, kvara reĝo de Judujo

Jehoŝafat (hebree יהושׁפט, "Jehovo estas la juĝisto") laŭ la Biblio estis filo kaj sekvanto de Asa, la tria reĝo de Judio. Li regis inter la jaroj 870 kaj 848 antaŭ nia erao. Jehoŝafat havis plurajn infanojn, inter ili lia posteulo Joram. La nomo de la reĝo ne interrilatas al "la valo de Jehoŝafat" laŭ la Tanaĥo, kie Jehovo kunvenigos ĉiujn popolojn por la lasta juĝado.

Vidu ankaŭRedakti