Ĝenerale, en regionoj kie vivas multaj kristanoj, Sankta Lando (hebree ארץ הקודש;, en norma hebrea Éreẓ haQodeš, en Tiberia hebrea ʾÉreṣ haqQāḏēš; latine Terra Sancta – "terram sanctam" estas la akuzativo) estas kristana nocio pri la teritorioj de Palestino, Israelo kaj ofte ankaŭ de Jordanio.

Oni provis trovi per uzo de la esprimo neŭtralan nocion por la regiono, sed tio estis tre problema, ĉar tio rememorigas onin pri la krucmilito.

La esprimo venas el la 4-a jarcento, kiam fine de la persekutado kaj la (laŭ kelkaj) verŝajna trovo de la "vera kruco de Kristo" en Jerusalemo, la interesiĝo pri kristanismo kreskis.

La plej frue dokumentita vojaĝo de anonima kristana pilgrimanto al la Sankta Lando okazis en 333. Tio okazis tra Bordozo al Jerusalemo kaj estas surskribita per aldono de finstacio en vojaĝa manlibro.

Multaj okazoj de la Malnova testamento kaj la vivo de Jesuo Kristo estis lokalizitaj, oni konstruis memorlokojn kaj kirkojn.

La nocio uzatas en historiaj tekstoj larĝe en la kristanradikaj landoj por la iama Palestino.

La tri monoteistaj religioj referas al la Biblio, pri kiu Jerusalemo estas "Sankta urbo".


Por la islamanoj kaj en la Korano, la nocio Sankta Lando (arabe الأرض المقدس al-Arḍ ul-Muqaddas) rilatas, laǔ la interpretoj de la tekstoj, al Palestino kun parto de Jordanio aǔ eĉ kun aldono de Sirio kaj Libano.


La judoj ne kutime raportas al la lando Israelo kiel "Sankta Lando" (hebree: אֶרֶץ הַקוֹדֵשׁ Eretz HaKodesh). Tamen la Tanaĥo eksplicite raportas al ĝi kiel "sankta lando" en unu sola ekstrakto, en Zeĥarja 2:16. La termino "sankta lando" estas plue uzata dufoje en la dua-kanonaj libroj, Saĝeco 12: 3 kaj 2 Makabeoj 1: 7. La sankteco de la Lando de Izraelo estas implicita en la Tanaĥo fare de la Lando donita de Dio al izraelidoj, tio estas la "promesita lando" kiel integra parto de la interligo de Dio. En la Torao, multaj micvoj ordonitaj al la Izraelidoj nur eblas esti plenumitaj en la Lando de Izraelo.