Zeĥarja (libro)
unu el la libroj de la hebrea Biblio
Zeĥarja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
זְכַרְיָה | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Zeĥarja | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Profetaj Libroj | ||||
| |||||
Nomo
redaktiLa libro nomiĝas
- en la hebrea: זכריה
- en la greka Septuaginto (LXX): ΖΑΧΑΡΙΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Zachariæ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝia unua parto entenas vortojn de la profeto Zeĥarja.
Enhavo kaj strukturo
redaktiLa libro havas du partojn:[1]
- el la tempo de la profeto mem (Zeĥ 1 - 8)
- el pli malfrua tempo (Zeĥ 9 - 14)
Notoj
redakti- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.