Alta Kanto de Salomono

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la Kantoj, estas libro de la TanaĥoMalnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj)[1] inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero kaj kiu datas el la jarcenta malnova tradicio de la Proksima Oriento. Partoj de la libro estis uzataj kiel geedziĝaj kantoj en Sirio ĝis la 20-a jarcento.

שִׁיר הַשִּׁירִים
Song of songs Rothschild mahzor.jpg
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro prisaĝa libro
Information icon.svg
vdr
Hebrea biblio
Tanach.jpg
Judisma portalo
Information icon.svg
vdr
Salomono kaj sia amatino (12-a jarcento).
Salomono kaj sia amatino (12-a jarcento).

NomoRedakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שיר השירים (elp. ŝir haŝirim) kiu laŭvorte signifas 'kanto de la kantoj', (la plej eminenta kanto) maniero por redoni superlativon.
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΣΜΑ
  • en la latina Nova Vulgato: Canticum Canticorum
  • en la germana Hohelied kaj en la nederldan Hooglied

AŭtorecoRedakti

La Kanto de Kantoj estas laŭ la titolinio de Salomono. La surskribo tekstas: "Kanto de kantoj de Salomono".

Ke la tradicio atribuis tiun ĉi libron de saĝeco al la saĝa reĝo Salomonon havas diversajn kialojn. La nomo de Salomono estas plurfoje nomata en la libro. La multaj referencoj al luksaj varoj rememorigas la legendan riĉecon de tiu granda reĝo. Li ankaŭ havis grandan reputacion pro la amo de multegaj virinoj.

Enhavo kaj strukturoRedakti

Jen ebla dispozicio: [2]

  • Titolo kaj prologo (Kan 1,1-4)
  • La 1-a kanto (Kan 1,5 - 2,7)
  • La 2-a kanto (Kan 2,8 - 3,5)
  • La 3-a kanto (Kan 3,6 - 5,1)
  • La 4-a kanto (Kan 5,2 - 6,3)
  • La 5-a kanto (Kan 6,4 - 8,4)
  • Epilogo (Kan 8,5-7a)
  • Apendicoj (Kan 8,7b-14)

Religia fonoRedakti

En la kristanaj biblioj ĝi estas envicigita post la Libro de la Predikanto (Kohelet).

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

OriginoRedakti

La tekstoj ankaŭ montras surprizajn similecojn kun geedziĝaj kantoj registritaj en modernaj tempoj en la siria kamparo. Tamen la granda tempodistanco dubigas, ĉu la similecoj estas tiel gravaj. Tiam pli gravas ke La kantoj de la kantoj ankaŭ montras similecojn kun antikva egipta ampoezio.

SignifoRedakti

En judismo la tekstoj estis interpretitaj alegorie nome kiel la amo de Dio al Israelo, kio inspiris kristanojn interpreti ilin kiel la amon inter Kristo kaj la Eklezio.

ReferencojRedakti

  1. (esperanto) teksto el Kanto de la Kantoj.
  2. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

BibliografioRedakti

  • esperante, hebree Cherpillod, André 1988 : Kanto de la Kantoj-שיר השירים (Šîr haš-šîrîm), enkonduko, originala teksto, esperanta traduko, filologia komento precipe en Esperanto, indekso, 137 p., ill., 1988, Courgenard, memeldono de la eld. la Blanchetière
  • esperante La Kanto de la Kantoj de Solomono/ilustrita de Jethro Brice, 2000, trad. Yehuda Miklaf, Jerusalemo, koloraj illustraĵoj, eld. Shallom Yehuda Press, bindita, limigita bibliofilia eldono.