Libro de Miĥa
Miĥa estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
NomoRedakti
La libro nomiĝas
- en la hebrea: מיכה
- en la greka Septuaginto (LXX): ΜΙΧΑΙΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Michææ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi entenas vortojn de la profeto Miĥa.
Enhavo kaj strukturoRedakti
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Miĥ 1,1)
- Minacaj paroladoj (Miĥ 1,2 - 3,12)
- Sanktaj promesoj (Miĥ 4 - 5)
- Pluaj minacaj paroladoj (Miĥ 6,1 - 7,7)
- Novaj sanktaj promesoj (Miĥ 7,8-20)
NotojRedakti
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.