Libro de Malaĥi

Malaĥi estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

מַלְאָכִי
Gaddo gaddi, malachia.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Malaĥi
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
Information icon.svg
vdr
Hebrea biblio
Tanach.jpg
Judisma portalo
Information icon.svg
vdr

NomoRedakti

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: מלאכי
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΜΑΛΑΧΙΑΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Malachiæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi entenas vortojn de la profeto Malaĥi.

Enhavo kaj strukturoRedakti

La libro enhavas ses profetajn paroladojn kaj pli postan aldonon.

Jen ebla strukturo: [1]

  • Titolo (Mal 1,1)
  • Juĝo kontraŭ Edom, savo por Izrael (Mal 1,2-5)
  • Ĝustaj oferoj (Mal 1,6-14)
  • Minacaj vortoj kontraŭ la pastroj (Mal 2,1-9)
  • Kontraŭ miksitaj geedziĝoj, kontraŭ divorcoj (Mal 2,10-16)
  • La veno de Dio por juĝi (Mal 2,17 - 3,12)
  • La tago de la Dia justeco (Mal 3,13-22 = Mal 3,13-18; 4,1-4)
  • La voj-preparanto (Mal 3,23-24 = Mal 4,5-6)

NotojRedakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.