1-a libro de Samuel
La 1-a libro de Samuel (mallonge "1 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.
ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Α | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • libro de la Biblio • sankta libro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Samuelo, Natano, Gad | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Kune kun 2 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.
Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.
Nomo
redaktiLa libro nomiĝas
- en la hebrea: שמואל א
- en la greka Septuaginto (LXX): ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Α' (LXX, same Vg ĝis 1979, nombras ne 1-2 Sam kaj 1-2 Reĝ, sed 1-4 Reĝ.)
- en la latina Nova Vulgato: LIBER PRIMUS SAMUELIS
Ĝi nomiĝas tia, ĉar je la komenco de la 1-a libro la ĉefrolulo estas la juĝisto kaj profeto Samuel.
Aŭtoro
redaktiLa libroj Samuel kaj Reĝoj en la hodiaŭa formo estas verkitaj en la ora epoko de la hebrea lingvo.
- Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!
La aŭtoro(j) jam konis diversajn aliajn verkojn, kiujn ili transprenis:
- La rakonton pri la Kesto de la Interligo (1 Sam 4 - 6 kaj 2 Sam 6)
- La historion (rakontaron) pri la ekreĝiĝo de David (1 Sam 16,13 - 2 Sam 5)
- La historion (rakontaron) pri la tron-heredo post David (2 Sam 10 - 20 kaj 1 Reĝ 1 - 2)
Enhavo kaj strukturo
redaktiLa libro rakontas pri la lastaj Juĝistoj (Eli kaj Samuel) kaj pri la komenco de la periodo de la reĝoj.
Jen ebla strukturo: [1]
- Eli kaj Samuel (1 Sam 1 - 3)
- La kesto de Dio – rabita kaj resendita (1 Sam 4,1 - 7,1)
- Samuel kaj Saul (1 Sam 7,2 - 15,35)
- Saul kaj David (1 Sam 16 - 31)
Jen kelkaj konataj perikopoj:
- La danko-himno de Ĥana (1 Sam 2,1-10)
- La vokiĝo de la knabo Samuel (1 Sam 3,1-18)
- La elekto de Saul per lotumado (1 Sam 10,17-27)
- La malaprobo de Saul fare de Dio (1 Sam 15)
- David kaj Goljat (1 Sam 17)
- David kaj Jonatan (1 Sam 18 - 20)
- Saul ĉe la aŭgurino en En-Dor (1 Sam 28,3-25)
- La morto de Saul kaj Jonatan sur la monto Gilboa (1 Sam 31)
Resumo
redaktiLa 1-a libro de Samuel rakontas la transiron de la israela socio el juĝista gvidado al monarkia regno. Ĝi centras ĉirkaŭ tri ĉefaj figuroj: Samuel, la lasta juĝisto, Saul, la unua reĝo de Izraelo, kaj David, la estonta reĝo.
La libro komenciĝas per la rakonto pri la naskiĝo de Samuel kaj lia voko kiel profeto-juĝisto. Ĝi poste priskribas kiel la izraeloj petas reĝon, kaj Dio elektas Saulon, kiu unue sukcesas, sed poste defalas per malhumileco kaj neobeo.
Tiam Dio elektas David, iom alia pastora junulo, kiel la estonton reĝo. La libro rakontas pri la kariero de David, inkluzive de lia lukto kontraŭ Saul kaj lia familiaj problemoj kiam li iĝas reĝo.
Ĉefaj temoj inkluzivas la transiron de israelaj gvidantoj de juĝistoj al regoj, la importanco de obeo al Dio, la kvalitoj de bona gvidanto, kaj la eksterordinara elekto kaj pretiĝado de David kiel estonta reĝo.
Teksto de la hebrea originalo
redaktiLa 1-a libro de Samuel en la hebrea kaj la angla [1] Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
Teksto en Esperanto
redaktiLa (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/09.htm Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010501165542/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/1samuel.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.