Genezo
unua libro de Torao
Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
בְּרֵאשִׁית | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | sankta libro |
NomoRedakti
La libro nomiĝas
- en la hebrea: בראשית ("en la komenco") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto: (LXX) ΓΕΝΕΣΙΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Genesis (libro de la genezo).
Genezo signifas "estiĝo", "formiĝo", "historia deveno". La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi rakontas pri la ekesto de la mondo, pri la plej frua historio de la homo, kaj pri la komenco de la popolo Izrael.
AŭtoroRedakti
Longe oni opiniis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturoRedakti
Jen ebla dispozicio: [1]
- Komencoj (Gen 1,1 - 11,9)
- La patriarkoj (Gen 11,10 - 36,43)
- La filoj de Jakob (Gen 37 - 50)
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Jen kelkaj konataj perikopoj el Genezo:
- La unua homo, Adam, estas kreata el polvo de la tero.
- Eva estas kreata el Adam.
- Post la peko, Adam kaj Eva estas forpelataj el la Edena ĝardeno.
- Kain mortigas sian fraton Habel.
- Per la diluvo pereas ĉio viva krom Noa kaj tiuj, kiuj estas en la arkeo.
- La homoj en Babel konstruas turon ĝisĉielan, kaj Dio konfuzas ilian lingvon.
- Dio promesas al Abraham landon, idojn kaj benon.
- Dio faras interligon kun Abraham kaj Sara.
- Abraham estas preta oferi sian propran filon Isaak.
- Jakob vidas en sonĝo ŝtuparon ĝis en la ĉielon.
- La fratoj de Jozef forvendas lin en Egiptujon.
Teksto en EsperantoRedakti
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- Aŭstria Nacia Biblioteko
- (je 2012-03-24, ne plu : https://web.archive.org/web/20010413214811/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/genezo.htm (x-forme, kun versiklonombroj))
Vidu ankaŭRedakti
- Skanaĵo de Esperanto-traduko de LLZ en Vikimedia Komunejo
- Genezo - L. L. Zamenhof