Kaino

en Genezo, la plej maljuna filo de Adamo kaj Evo

Kaino (hebree קין "posedo") laŭ Genezo (Biblio) estis la unua filo de Adamo kaj Eva.

Kaino
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Cain
Cain
Children of Eden
Genezo 4
Informoj
Eble sama Kaino laŭ Islamo
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio Kainismo
Loĝloko Land of Nod
Okupo terkultivisto
Patro Adamo
Patrino Eva
Gefratoj HabeloSet • Awan • Azura • Aclima
Edzo/Edzino Aclima • Awan
Infanoj Enoch
vdr
Kaino kaj Habelo
Bartolomeo Manfredi ĉ. 1615, Muzeo de Arthistorio de Vieno
La murdo de Habelo fare de sia frato Kaino, Altara dekoracia peco de Gent ĉ la 15-a jarcento

Li estis terkultivisto. Pro tio laŭ ĉapitro 4 de Genezo li koleriĝis, kiam li oferis al Dio el siaj fruktoj kaj vidis ilin neakceptataj, dum la unuenaskitaj ŝafoj kaj la ŝafa grasaĵo de lia frato Habel estis akceptitaj. Koleriĝinte li mortbatis Habelon kaj estis la unua mortiginto de la juda-kristana mitologio.

Tamen Dio faris sur li "signon" por marki lin, kaj minacis al tiu, kiu mortigos Kainon, "sepoblan punon". En kelkaj kulturoj oni nomas rekonilon de krimeco "kaina marko".

Kain foriris al la lando "Nod", kiu situis "oriente de Edeno", kaj per tio metis la bazon por holivuda filmo.

En la esperantlingva literaturo redakti

La drama poemo Kaino de George Byron estis tradukita el la angla al Esperanto fare Antoni Kofman kaj publikigita en 1896 en volumo de 102 paĝoj. Nuntempe tiu ĉi tradukaĵo el la inkunabla periodo de Esperanto estas konsultebla en Legolibroj II; tio estas Ludovikologia Dokumentaro VIII (LD VIII) en la serio de l' Plena Verkaro de Zamenhof de itô kanzi.

Vidu ankaŭ redakti