Gento (urbo)

Urbo en Flandrio, Belgio

Gento (nederlande Gent [Ĥent]) estas la ĉefurbo de la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio en Belgio. Komence de januaro 2016 la urbo havis 257 029 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosa urbo de Flandrio" de Toerisme Vlaanderen & Brussel. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj loĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

Gento
urbo
la urbocentro de Gento
la urbocentro de Gento
la urbocentro de Gento
municipo en Belgio • urbo de Belgio • urbego • carfree city

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Orienta Flandrio
Poŝtkodo 9000–9052
Telefonkodo 09
Retpaĝaro Gent
Politiko
Urbestro Mathias De Clercq
Demografio
Loĝantaro 257 029  (januaro 2016)
Loĝdenso 1 585 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 3′ N, 3° 43′ O (mapo)51.0538888888893.7216666666667Koordinatoj: 51° 3′ N, 3° 43′ O (mapo)
Areo 156,18 km² (15 618 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Mapo de la municipoj en la provinco Orienta Flandrio
Mapo de la municipoj en la provinco
Orienta Flandrio
Gento (Orienta Flandrio)
Gento (Orienta Flandrio)
DEC
Gento
Gento
Situo de Gento

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghent [+]
vdr

Aliĝintaj komunumoj redakti

Ekde 1977 la komunumoj Afsnee, Desteldonk, Drongen, Gentbrugge, Ledeberg, Mariakerke, Mendonk, Oostakker, Sint-Amandsberg, Sint-Denijs-Westrem, Sint-Kruis-Winkel, Wondelgem kaj Zwijnaarde apartenas al Gento, la ĉefa komunumo kaj ĉefurbo de la provinco. [1]

Gento ekde 1977 (246 171 loĝantoj) perdis multajn loĝantojn al la pli trankvilaj kaj multnaturaj randaj municipoj. Pro la alveno de eksterlandaj enmigrintoj kaj la sukcesa urba renovigo la nombro de loĝantoj denove kreskas ekde 1999.

Historio redakti

Jam dum la gaŭla (au kelta) erao ekzistis pluraj kernoj de loĝantoj en la regiono. La nomo 'Gent' devenus de la kelta nomo por kunfluejo Gand,[2] el kio iĝis ĝermane Gand kaj latine Gandavum. La riveroj fluis kaj volviĝis en regiono kie multaj grundoj regule estis subakviĝintaj. Ne estis do tre ideala por agrikulturo, sed pli taŭga por ŝafbredado. Gent dum jarcentoj estis la plej grava urbo de la Nederlandoj por drapo (farita de lano), lino kaj kotono. Gent jam dum la sepa jarcento havis du grandajn abatejojn (Sankta Bavo 625-650 kaj Sankta Petro, post 650); kiuj helpis formi la urbon.

En la jaroj 851-852 kaj denove inter 879 kaj 883 la Vikingoj detruis la urbon kaj dum longa periodo sin establis ĉe la Skeldo (proksime de la nuna Duivelsteen - diabla ŝtondomo, Sankta Bavo, Biezekapelstrato).

Ekde la jaro 1000 Gento dum centoj da jaroj estis la plej granda urbo de la Nederlandoj (ĝis proksimume 1550). Gento eĉ estis pli granda ol Moskvo aŭ Kolonjo.[3] Ekster Italio nur Parizo estis pli granda. Reĝo Karlo iam pri Gent diris "Je mettrai Paris dans mon Gant" (Mi metus Parizon en mian ganton/genton). En la 13a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ ses mil loĝantojn.

En la jaro 1178 Gento ricevis la honortitolon "urbo".

Gent ĉiam estis ribela urbo. La loĝantoj batalis dum jarcentoj kontraŭ la monarkoj por sekurigi siajn privilegiojn aŭ liberecon. En la deksesa jarcento Gento ludis gravan rolon en la ekflorado de la Kalvinismo. Inter 1577 kaj 1584 en Gento estis establita Genta Kalvinista Respubliko. Tiam ankaŭ la unua genta (teologia) universitato estis fondita (en 'het Pand', hodiaŭ renovigita kaj posedata de la genta universitato). Post 1584 multaj Kalvinistoj elmigris al Nederlando.

Gento fartis bone dum la franca kaj nederlanda epokoj (kun i.a. la konstruo de la kanalo Gento-Terneuzen) ĉar kun sia tekstila industrio ĝi povis servi grandajn merkatojn.

La Traktato de Gento estis la pactraktato kiu finigis la militon de 1812 inter Usono kaj Granda Britio.

En 1830 la urbo havis 83 843 loĝantojn.[4] Post la kreo de sendependa reĝlando Belgio en 1831, granda parto de la loĝantaro restis fidela al la familio Oranje, kvankam la plejmulto de la oranjeistoj preferis paroli la francan. Post 1848 la oranjeistoj kunfandiĝis kun la Liberala Partio.

Gento ankaŭ estas la urbo en kiu la unuaj modernaj sindikatoj de Belgio vidis la lumon, kaj kie ekestis la belga socialisma movado. Edward Anseele, la gvidanto de la gentaj socialistoj, tamen unue estos elektita en Lieĝo kiel parlamentanon.

Internacia ekspozicio redakti

En 1913 en Gento estis organizita internacia ekspozicio[5]. La ekspozicio mem estis organizita en speciale por tiu celo konstruita konstruaĵaro je la placo Maria-Henriko, kiu poste iĝis la ĉefa Stacidomo de Gent-Sint-Pieters.

Instru-urbo redakti

Gento estas la plej grava instru-urbo de Belgio kun interalie la Genta Universitato (26.000 gestudentoj), la genta altlernejo (15.000), la altlernejo Artevelde (7000), la altlernejo Scienco kaj Arto, la katolika altlernejo 'Sint-Lieven' (5.000). Entute en Gento studas pli ol 50.000 gestudentoj en la altinstruado. Tio igas la urbon unika gestudenta urbo. La universitata malsanulejo plenumas gravan funkcion en la regiono. Eĉ el la nederlanda provinco Zelanda Flandrio (nl: Zeeuws-Vlaanderen) homoj ĝin vizitas, ĉar ĝi estas pli proksima ol la akademia malsanulejo de Roterdamo. Pluraj famaj politikistoj, inter ili la ĉefministro de Belgio, studis en la mezgrada lernejo Reĝa Ateneo Voskenslaan.

Turismo redakti

 
La apudkanala ŝoseo Graslei

Vidindaĵoj redakti

Gento precipe allogas turistojn pro sia historia urbocentro mezepoka, sed ankaŭ 16- kaj 17-jarcenta, kies konstruaĵaro grandparte konserviĝis: En la urbo kalkuleblas pli ol 9800 registritaj kulturhistorie valoraj konstruaĵoj, el kiuj plej multaj estas monumente protektataj. Rilate al turismo la urbo konkuras kun la sama bone konservita, sed inter turistoj eĉ pli konata urbo Bruĝo.

La tri turoj redakti

La urban silueton dominas la en vico starantaj "tri turoj", kiuj jam ekde la mezepoko havas la nomon „de drie torens“. La tri pintoj estas la Belfrido de Gento, 95 metrojn alta, la turo de la katedralo de Sankta Bavo, origine la preĝejo de Sankta Johano, konstruita inter 1300 kaj 1538, kun la mondfama retablo 'Het Lam Gods', pri kiu informas la artikolo Genta altaro, kaj fine la preĝejo de Sankta Nikolao.

Ĉar tiuj turoj estas tiom specifaj por la bildo de la urbo, Henry Van de Velde dum la 1930-aj jaroj planis la "Boekentoren" - la turon de libroj - kiel biblioteko por la Genta Universitato.

Kristanaj kaj nereligiaj historiaĵoj redakti

Apud kristanaj kirkoj kaj monaĥejoj la urbo plena je historiaj nereligiaj domoj, ekzemple en la renomaj apudkanalaj ŝoseoj Graslei kaj Korenlei, domoj de la mezepokaj gildoj kaj de komercistaj familioj, kaj aliaj konstruaĵoj kiel la historia poŝtejo ĉe la grenmerkatejo. Inter la plej gravaj kaj plej grandaj nereligiaj konstruaĵoj en la urbocentro tame estas la Gravensteen ("grafa ŝtono"), mezepoka burgo en romanika stilo el la 12-a jarcento, la ununura tia konstruaĵo konserviĝinta en Flandrio, rezidejo de la grafoj de Flandrio kun grandkvante bone konserviĝintaj defendaj instalaĵoj. Inter multaj aliaj historiaĵoj kompreneble ankaŭ tre imponas la fasado de la burĝa urbodomo de Gento.

 
Gravensteen, la mezepoka burgo de la grafoj de Flandrio
 
la "Veerleplein" kun fone la "Oude Vismijn"
 
la historia kluzo Raboto

El la pliaj historiaĵoj - kristanaj kaj nereligiaj - nepre menciiĝu almenaŭ la jenaj vidindaĵoj:

  • la preĝejo de Sankta Jakobo
  • la preĝejo de Sankta Mikaelo
  • la ponto de Sankta Mikaelo kun mirinda vido de la tri turoj
  • la abatejo de Sankta Petro
  • la abatejo de Sankta Bavo
  • la Genta Opero
  • la Vrijdagmarkt kun la statuo de Jakobo van Artevelde
  • Geeraard de Duivelsteen, konstruaĵo el 1245
  • La Dulle Griet aŭ granda kanono
  • La mezepoka kvartalo Patershol
  • la Caermersklooster, iama monaĥejo kiu nun estas uzata kiel ekspoziciejo
  • La Groot Vleeshuis
  • La Oude Vismijn [malnova fiŝvendejo], je la Veerleplein [Veerleplaco], kontraŭe de la Gravensteen
  • La historia kluzo Raboto

Muzeoj redakti

  • la Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto (nederlande Gentse Stedelijk Museum voor Actuele Kunst aŭ SMAK)
  • la Muzeo de belaj artoj
  • la Dezajn-muzeo
  • la muzeo por industria arkeologio kaj tekstilo (MIAT)
  • la muzeo Guislain
  • La domo de Alijn
  • De wereld van Kina: la domo
  • De wereld van Kina: la ĝardeno
  • la universitata muzeo

Trafiko redakti

Granda parto de la historia urbocentro de Gento estas senaŭta. La unuaj stratoj, en kiuj malpermesiĝis aŭta trafiko, en 1976 estis la strato Donkersteeg kaj en 1982 la strato Langemunt.[6] Sekve iom post iom pligrandiĝis la senaŭtaj areoj, aparte per urbotrafika plano de 1996.[7] Laŭ la realigo de tiu plano la aŭta trafiko per signaro estas direktigita al subteraj aŭtoparkejoj. La tersurfacaj parklokoj iom post iom malkonstruatas.

La urbo situas ĉe la kruciĝo de la aŭtovojoj E40 kaj E17, kaj tiel rekte ligiĝas al la aliaj centraj urboj de la flandria urbara regiono, nome Bruselo, Bruĝo, Antverpeno kaj Kortrijk. Ĉirkaŭ la urbo, du aŭtovojaj ringoj, nomataj R40 kaj R4, direktigas la trafikon.

Publika transporto redakti

La Stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej granda de Flandrio kaj la dua plej granda de tuta Belgio, post Bruselo Suda. Cetere estas en Gento la stacidomoj Dampoort, Wondelgem kaj Gentbrugge.

En Gento veturis de 1989 ĝis 2009 krom busoj kaj tramoj ankaŭ trolebuso. Tio estis tiutempe unikaĵo en Belgio. Ekde kelkaj jaroj dum semajnfino en Gento veturas tute senpagaj noktaj busoj!

En 2004 ekis 'Cambio' en la urbo, servo de organizita kunveturado.

Eventoj redakti

Ĉiujare revenantaj eventoj redakti

 
festivalo Polé Polé kadre de la Gentaj Festoj en la jaro 2004

Evento kiu estas reorganizita ĉiun kvinan jaron redakti

Naturo kaj parkoj redakti

Meze de Gento troviĝas la urba natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen de 230 hektaroj.[9] Estas sufiĉe unika havi tian rezervejon tiom proksime de urbocentro. Tio estas dank'al al la eco de la rezervejo: temas pri marĉoj kie malfacilas konstrui domojn kaj vojojn.

Alia unikaĵo en Gento estas la Blaarmeersen de 87 hektaroj.[10] Tiu parko, kiu limas al Bourgoyen, havas inter alia grandan lagon kun strando, ludiloj por infanoj kaj trinkejo. Eĉ estas tie kvarstela kampadejo.

Proksime de la stacidomo de Gento Sankta Petro situas la citadela parko. En ĝi interalie troviĝas kongresejo/ekspoziciejo kaj la mondfama muzeo de moderna arto SMAK (nl:'Stedelijk Museum voor Moderne Kunst').

Riveroj en Gento redakti

En la 10-a jarcento Gento estis konektita pere de la Honte (la nuna Westerschelde, "okcidenta Skeldo", riverdelto), tiam ankaŭ nomita la Heidezee. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj pro sablopleniĝo Gento ekmalhavis konekton kun la Honte. Jes ja oni kreis akvovojojn aŭ ilin plibonigis. Unu el tiuj estas la Schipgracht (nur poste, en la 15-a jarcento oni ĝin eknomas Burgervaartstroom). La Schipgracht konektis Gent kaj Ertvelde kun Meulenstede, Langerbrugge, Kerkbrugge, Wippelgem kaj Kluizen.

En 1547 oni fosis la kanalon Sassevaart por rehavi konekton kun la Honte. Tiu ĉi sablopleniĝis kaj poste en 1823 reelfosiĝis kaj plilogigita. Tio iĝis la nuna Kanalo de Gento al Terneuzen.

Ceteraj akvofluoj en Gento redakti

Servoj redakti

La Universitata Malsanulejo de Gento (nederlande Universitair Ziekenhuis Gent; UZ Gent) estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Belgio. La Universitato de Gento (Belgio) (UGent, antaŭe Reĝa Universitato Gento aŭ RUG) estas unu de la du grandaj universitatoj de Flandrio.

Bibliotekoj redakti

Gento havas plurajn bibliotekojn. La ĉefa biblioteko troviĝas je la placo Woodrow Wilson (Gento Suda). Ekzistas aparta sekcio por junuloj. La biblioteko bonege uzas la eblecojn de interreto. Eblas konsulti tre ampleksan katalogon, mendi librojn en la reto, plilongigi luadon, informiĝi pri adresoj kaj horoj de malfermo ktp.

En la biblioteko ankaŭ haveblas libroj en Esperanto, sed ne multaj.

Kelkaj ciferoj redakti

Kolekto de libroj (2003)

  • porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko: 304.543
  • porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko: 51.856
  • porplenkreskulaj ĉe la ĉefa biblioteko + filioj: 488.927
  • porinfanaj ĉe la ĉefa biblioteko + filioj: 202.955

Pruntadoj kaj konsultadoj (2003)

  • ĉefa biblioteko: 1.945.055
  • ĉefa biblioteko + filioj: 2.649.584

Filioj [11] redakti

  • Brugse Poort
  • Drongen-Baarle
  • Drongen-Centrum
  • Gentbrugge
  • Ledeberg
  • Mariakerke
  • Oostakker
  • Sint-Amandsberg
  • Sint-Denijs - Westrem
  • Van Beverenplein
  • Watersportbaan
  • Westveld - Oude Bareel
  • Wondelgem
  • Zwijnaarde

Naĝejoj redakti

Gento havas kvar endomajn naĝejojn proksime de la urbocentro.[12] Tamen ne ĉiam estas facile naĝi tie. Ekzistas diversaj horaroj por certaj celgrupoj (gravedaj virinoj, konkurad-naĝado ktp) kaj la naĝejoj ofte dum horo aŭ pli dumtage estas fermitaj. La kaso fermiĝas duonhoron antaŭ la fermohoron, necesas do alveni frue.

La Gentaj naĝejoj estas higienaj, sed precipe eksterlandaj vizitantoj plendas pro la multeco de kloro en la akvo kaj pro la enirprezo: vi pagos minimume po €2,5 por unu naĝsesio. Por €25 eblas aĉeti karton por 12 fojoj.

Kelkaj naĝejoj enhavas saŭnon, saltotabulojn, trinkejon, komputilajn ludojn aŭ glitejon.

  • Naĝejo Rooigem (Gento - norda)
  • Naĝejo Rozebroeken (Sint-Amandsberg)
  • Naĝejo Strop (Gento - suda)
  • Naĝejo Van Eyck (Gent - centro)
  • Subĉiela naĝejo Neptunus (Wondelgem)

Konataj Gentanoj redakti

Esperanto-Movado redakti

Estas 2 gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj el Gento redakti

Esperanto-revuoj eldonitaj en Gento redakti

Esploro de la Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (Budapest 2010) montras ke en Gento aperis surprize granda kvanto da Esperanto-revuoj, sed malmultaj ekzempleroj konserviĝis.

La plej prestiĝa verŝajne estas L'Esperanto, Monata bulteno de la Genta Esperanto-Grupo, kiu aperis dum la jaro 1913 en malgranda formato (proksimume A5). De tiu jaro la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet havas kompletan kolekton. En majo de 1912 la gentanoj organizis la Kvaran Belgan Esperanto-kongreson; por 1914 estis antaŭviditaj Esperanto-kunvenoj dum la Monda Ekspozicio kiu en tiu jaro okazis en Gento. Konsiderinda parto de la revunumeroj estis dediĉita al tio.

La postan jaron la samaj eldonantoj (Michel Sebruyns kaj Henri Petiau) iom ŝanĝis la titolon al Gento-Esperanto kaj uzis gazetan formaton (proksimume A2). Rimarkinde estas la granda kvanto da anoncoj de gentaj vendejoj en ĝi. Laŭ la Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto aperis 4 numeroj. En la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas nur la februara numero.

La eldonado estis interrompita de la Unua Mondmilito. Tuj post la milito alia genta grupo La Progreso eldonis ĵurnaleton Nia Folieto.

La posta superrigardo estas bazita sur la menciita bibliografio (la cifero inter krampoj estas la identigilo en la bibliografio). Parto de la listo ne vere estas 'gentaj' revuoj, sed ili eldoniĝis en Gento ĉar hazarde la eldonanto loĝis en tiu urbo. Kelkaj revuoj havas duoblan numeron, ĉar la titolo ŝanĝiĝis. Asterisko indikas ke la revuo parte aŭ tute estas disponebla en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

  • (1735=5950) Informilo (La Progreso, 1973-1984)(*)
  • (3072) Esperanta Karitato (1958-1967)
  • (3483=5061) L'Esperanto, poste Gento-Esperanto (1913-1914) (*)
  • (4279) Espero (1953-1953) (*)
  • (4689) Flandra Studanto (aldono al Flandra Esperantisto, 1938 aŭ 1939-1940)
  • (4756) Folieto (septembro 1909)
  • (5060=7398) Genta Juneco (1909-1910)
  • (5421) Hodiaŭa Esperantisto (*)
  • (6378) Informservo - Gentaj Laboristaj Esperantistoj (1963)
  • (6801) Internacia Stenografado (1923-1932)
  • (8538) Kunlaboro (1945-1946) (*)
  • (9993) Nia Espero (1961-1971) (*)
  • (9947) Nia Folieto (1918?-1920) (*)
  • (10336) Nova Sono (aldono al Nia Folieto, 1919)
  • (10992) Nia Voko (MEM, 1971-1982) (*)
  • (11722) Rondira Gazeto (Kunfratiĝo) (1907-1908)
  • (13015) Tribuna Libera de Gento (1928)

Urbopartnerecoj redakti

Gento havas ĝemelecojn kun jenaj urboj[14]:

Referencoj redakti

  1. "Gent in 25 wijken" (Gento en 25 distriktoj)
  2. paĝo pri la historio de Gento en la urba retejo, arkivigite (angle)
  3. Nicholas, David. The Domestic Life of a Medieval City: Women, Children and the Family in Fourteenth Century Ghent. p. 1.
  4. Cilli Kasper-Holtkotte: Im Westen Neues. Migration und ihre Folgen: Deutsche Juden als Pioniere jüdischen Lebens in Belgien, 18./19. Jahrhundert [germane: "Okcidente io nova. Migrado kaj siaj sekvoj: Germanaj judoj kiel pioniroj de juda vivo en Belgio, 18-a kaj 19-a jarcentoj"], Leiden 2003, paĝo 127.
  5. retejo pri la internacia ekspozicio 1913 en Gento, okaze de ties jubileo en 2013 (nederlande)
  6. artikolo Langemunt is autovrij "Langemunt estas senaŭta" en retejo standaard.be
  7. Mobiliteitsplan binnenstad Gent Arkivigite je 2011-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 648 kB)
  8. artikolo en la gazeto Provinciale Zeeuwse Courant (PZC) la 28-an de julio 2015 pri la Gentaj Festoj (nederlande)
  9. "Nature Domain De Bourgoyen | Visit Gent". visitgent.be. Alirita la 9an de novembro 2020.
  10. "Blaarmeersen Sport and Recreation Park – Sightseeing in Ghent". inyourpocket.com. Arkivita el la originalo la 20an de majo 2015. Alirita la 9an de novembro 2020.
  11. informa paĝo pri la bibliotekoj de Gento (nederlande)
  12. informa paĝo pri la naĝejoj de Gento (nederlande)
  13. mencio de Katja Lödör en paĝo pri la regionaj grupoj de FEL
  14. informa paĝo pri la partneraj urboj de Gento Arkivigite je 2018-04-23 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti