Trolebusa transporto en Gento

Gento interalie danke al la belga vaflobakila politiko ekhavis trolebuson. Ĝi funkcias ekde la 25a de marto 1989 je la 8,5km longa trajekto de Gentbrugge Meersemdries al Mariakerke Post. Ekde la jaro 1991 la trolebuso estas ekspluatata de la kompanio De Lijn. Iam oni planis plilongigi la linion 3, sed tio neniam estis realigita.

Trolebusa transporto en Gento
La Genta trolebuso ĉe la Korenmarkt
La Genta trolebuso ĉe la Korenmarkt
trolebusa sistemo • trolebusa linio
Ĝeneralaj informoj
Loko Gento
 Belgio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 25-a de marto 1989
Fino de trafiko 14-a de julio 2009
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 8,5 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 20
Nombro de stacioj 26
Aliaj informoj
Transportisto De Lijn
vdr

Pro longdaŭraj laboroj sur la stratoj la trolebusoj dum pli ol jaro ne plu veturis tra Gento. Je la 9a de aprilo 2004 la lasta trolebuso veturis kaj ne estis certe ĉu ĝi revenos. Ekde la 15a de oktobro 2005 denove en Gento funkcias (la intertempe 16-jaraĝaj) trolebusoj. Tamen, komence de 2009 oni decidis ke, post 20 jaroj, la trolebuso malaperu de Gento. Oni planis laborojn je la Korenmarkt pro kio iel ajn ne eblus uzi tiajn busojn dum longa tempo.

Laŭ oficialaj deklaroj oni anstataŭigus la gentajn trolebusojn per hibridaj busoj, sed provizore tamen estas normalaj busoj tie. Nun ekzistas delonge plano krei tramon je la linio 3.

15 trolebusoj estas venditaj al la bulgara urbo Plovdiv. Trolebuson 7408 oni gardas en muzeo kaj n-ro 7411 estas aĉetita de privatulo, ankaŭ por muzeo.

Trolereto en Gento redakti

  • Linio 3: Mariakerke (Post) - Gentbrugge (Meersemdries)

Ekspluatanto: De Lijn

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti