Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Ĉar en decembro 2006 ni plistriktigis niajn kriteriojn por elstaraj artikoloj, ekzistas artikoloj listigitaj kiel elstaraj artikoloj, kiuj tamen ne plenumas ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas tian artikolon, unue provu ĝin redakti por ke ĝi la kriteriojn plenumu. Se vi ne povas tion fari tiam ĉi-sube proponu ĝian forigon de la listo de elstaraj artikoloj. Kune kun via propono, menciu kiu(j)n el la kriterio la artikolo ne plenumas. Ankaŭ atentigu la originan kreinton de la artikolo, vikipediistojn, kiuj signife kontribuis al la artikolo kaj vikipediiston kiu proponis al artikolon al elstarigo (ĉion vi povas trovi en la historio). Samtempe bonus se vi daŭre klopodus plenumigi la mankantajn kriteriojn por elstara artikolo.

Depende de tio ĉu laŭ vi la artikolo plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj, vi povas aŭ proponi ĝin por ŝanĝo de la statuso al "leginda" aŭ por tuta forigo de la statuso "elstara".

Eks-elstarigitajn artikolojn oni metu en al arĥivon en la adreso Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj/(nomo de artikolo), kie (nomo de artikolo) estu vera nomo de la artikolo. Vidu la arkivitajn artikoloj.

Prizorgantoj redakti

Procezo de forigo de elstara statuso havas sia(j)n volontulajn prizorganto(j)n. Prizorganto(j) longtempe prizorgas la procezon, do precipe fermon de baloto kaj sekvan pritrakton de kandidato (forigo aŭ laso de la statuso). Prizorganto(j) ankaŭ povas respondi respektivajn demandojn - prefere en la diskutpaĝo de tiu ĉi paĝo, sed eventuale ankaŭ en ilia propra uzanto-diskuto. Se baloto estas finita, fermi kaj prizorgi ĝin povas ĉiu ensalutinta uzanto, ne atendu al prizorgantoj!

Se vi interesiĝas pri prizorgado, enlistigu vin:

  1. KuboF (diskuto) (fermo de baloto por tute senreferenca artikolo post 1-2 semajno(j), aliokaze post unu monato)

Proponoj ŝanĝi la statuson de "elstara artikolo" al "leginda artikolo" redakti

  • Mi proponas la artikolon   Italio. En la sekva teksto mi donas kelkajn kialojn. Mi opinias ke oni devas prizorgi almenaŭ la jenajn punktoj por atingi elstaran nivelon:
    • La sama artikolo en kelkaj naciaj lingvoj kiel, ekzemple, ro:Italia (rumane) havas pli kvalitan tekston kaj pli informajn bildojn.
    • La historia parto de Mezepoko (reĝoj en Italio, mapoj de ŝtatoj, ...) estas tro mallonga aŭ ankoraŭ ne ekzistas
    • Lukto por sendependeco kaj unuiĝo de la lando: naciaj herooj (Giuseppe Garibaldi neniam menciita), ĉefaj bataloj kaj protagonistoj (Curtatone kaj Montanara, Josef Radetzky, ...)
    • Oni neniam priskribas la naskiĝon de la Itala Respubliko, kun siaj unuaj pintaj politikistoj (ekzemple, Alcide De Gasperi, Antonio Gramsci kaj Enrico Berlinguer neniam aperas en la teksto). Oni ne parolas pri la du-partia sistemo (Komunisma partio kaj Kristana Demokratio) de la tiel-nomata «unua respubliko» kaj pri la naskiĝo de la «dua respubliko» post Tangentopoli. Nuntempaj partioj?
    • La mafio neniam aperas: mortigoj? simboloj de lukto kontraŭ mafio (Giovanni Falcone, Paolo Borsellino, ...)? organizoj itale kaj eksterlande (Camorra, Cosa Nostra, ...)?
    • Italio estas la lando kun pli situoj heredaĵoj de UNESKO en la mondo: mi pensas ke almenaŭ kelkaj el ili devus esti priskribitaj kun teksto kaj fotoj.
    • Oni neniam parolas pri la nunaj pintaj politikistoj de Italio (je la 4-a de aprilo 2023, Giorgia Meloni kaj Sergio Mattarella).
    • Oni ne parolas pri la armeo: mararmeo, aerarmeo, partopreno en militaj misioj (ekzemple kun NATO)
    • Oni ne parolas pri la eksteraj rilatoj. Estus interese havi historion (ekzemple: Marco Polo, Hasekura Cunenaga) kaj ankaŭ hodiaŭajn rilatojn. Institucioj de la UN kaj de la EU kun sidejoj en Italio? Italoj en la mondo (~800 000 italoj loĝas en Argentino, ...)?
    • La sekcio pri ekonomio iom mallongas. Plej gravaj privataj kaj publikaj firmaoj de la nuntempo kaj de la pasinteco: FIAT, Olivetti, Poste Italiane, Alitalia, Ferrari, Luxottica, Gucci, Leonardo (Finmeccanica), ... Sindikatoj: FIOM, CGIL, UIL, COBAS. Ekonomia malsameco inter (la riĉa) nordo kaj (la malriĉa) sudo? Verkoj pri tiu malsameco? (ekzemple, Cristo si è fermato a Eboli)
    • Demografio: Estus interese havi liston de la plej densloĝataj urboj. Kiuj enmigrintoj loĝas en Italio?
    • Oni ne parolas pri edukado (lernejoj, universitato, esplorado, ...)
    • Flaŭro? Faŭno? Naciaj parkoj? Protektataj specioj?
    • Infrastrukturoj: flughavneoj? trajnoj? aŭtoŝosejoj? ... Interreto?
    • Oni (preskaŭ) ne parolas pri religio. Kiuj estas la plej popularaj religioj en Italio kun elcentoj? Kie ĉiu religio havas la plimulton de sekvantoj? (ekzemple, sikismo en Emilia-Romagna). Aŭgusteno de Hipono estas en VP:1000 sed neniam aperas.
    • La sekcio pri kulturo bezonas pli tekston kaj sekciojn (muziko, vida arto, literaturo, kino), ankaŭ konsiderante ke artikoloj kiel Federico Fellini, Niccolò Machiavelli, Leonardo da Vinci, Giovanni Pierluigi da Palestrina kaj aliaj estas en VP:1000 kaj neniu el ili aperas en la artikolo. Nobel premiitoj? (Dario Fo, Grazia Deledda). Artismaj movadoj? (Futurismo, Macchiaioli, ..., ...) ... multe da laboro ĉi tie! Literaturo post la dua mondmilito: la grupo «Amikoj de la dimanĉo» kaj la Premio Strega.
    • En la sekcio pri muziko la elekto de kantistoj ŝajnas iom arbitra. Oni devas certe mencii Fabrizio de Andrè kaj Franco Battiato, kaj sendube la Festivalon de Sanremo (!!!); sed estus interese havi historion anstataŭ listo de nomoj.
    • La sekcio pri sporto temas nur pri futbalo (Giro d'Italia? Rugbeo? Formulo 1? ...) — Super Nabla🪰 16:38, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Proponoj por tute forigi la statuson "elstara" redakti

Jen la listo de artikoloj, kiuj estas proponitaj por forigo de la stato "elstara" sen anstataŭigi ĝin per "leginda".

  Komento: Jen la baloto pri tio: Hispana Enlanda Milito --Tlustulimu (diskuto) 07:36, 16 Dec. 2015 (UTC)

  • Gento (urbo) Ĉar nur du referencoj enestas, fontoj tute mankas kaj multaj ĉapitroj apenaŭ havas tekstan enhavon, mi proponas tute forigi la statuson. Tia artikolo estas eĉ ne leginda. :-( Mi ĵus enmetis pli taŭgan informkeston per {{informkesto urbo}}, sed tio estas nur la komenco de plibonigo. La ĉapitro "Turismo" enhavas nur tri bildojn, sed tekstoj estas en iuj subĉapitroj. En "Vidindaĵoj" kaj "La tri turoj de Gento" estas nur unu frazo, sed la resto estas listoj. La ĉapitro "Muzeoj" nur enhavas liston, sed neniun frazon. Mi jam finu la liston de mankoj, ĉar estas pliaj kaj tro multaj por elstareco. --Tlustulimu (diskuto) 13:50, 19 Okt. 2015 (UTC)

  Komento: Jen la baloto pri tio: Gento (urbo) --Tlustulimu (diskuto) 07:32, 16 Dec. 2015 (UTC)

Vidu ankaŭ redakti