Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Por ke artikolo estu listigita kiel elstara artikolo, ĝi devas plenumi sufiĉe striktajn kriteriojn:

  1. Ĝi estu ampleksa: Ĝi traktu la temon komplete, sen ellaso de esencaj elementoj aŭ gravaj detaloj.
  2. Ĝi estu fakta: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Por ĉiuj asertoj, kaj dubeblaj asertoj, estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton.
  3. Ĝi estu bone skribita: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona.
  4. Ĝi estu neŭtrala.
  5. Ĝi enhavu almenaŭ unu bildon, kaj se la temo permesas pli da bildoj, ĝi certe havu pli.
  6. Ĝi estu vikiigita: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn alineojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn. Fine de la artikolo, estu ligiloj al parencaj temoj kaj al taŭgaj ekster-vikipediaj paĝoj (se tiaj ekzistas); la artikolo estu kategoriigita.
  7. Ĝi havu enkondukon: La artikolo komenciĝu per enkonduka alineo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo.
  • (Komparoj kun alilingvaj versioj povas helpi por kontroli, ĉu la supraj kriterioj estas plenumitaj).

Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon. Se vi trovas, ke iu artikolo NE plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian ekselstarigon.

Vidu ankaŭ redakti