Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

En ĉi tiu paĝo vi povas proponi artikolojn, kiuj laŭ vi meritas esti listigitaj kiel legindaj artikoloj, sed ankoraŭ ne estas listigitaj. Vi nur proponu artikolojn, kiuj laŭ via juĝo plenumas ĉiujn kriteriojn por legindaj artikoloj. Kiam vi voĉdonas por aŭ kontraŭ propono de alia Vikipediisto, vi faru tion surbaze de tiuj kriterioj; kiam vi voĉdonas kontraŭ propono, vi menciu kiu(j) kriterio(j) laŭ via juĝo ne estas plenumita(j).

Kiel proponi legindan artikolonRedakti

Kreo de balotpaĝo
  1. En la proponatan paĝon enmetu la ŝablonon {{PLA}}.
  2. En la ŝablono alklaku la ligilon Bv. krei baloton. - tiel oni atingas subpaĝon de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kiu estos uzata kiel balotpaĝo. Sekvu la klarigojn en la teksto kaj konservu la paĝon.
  3. En tiu ĉi paĝo, sub la parto Proponoj aldonu {{/Titolo de la balotpaĝo}} (plejofte la titolo estas sama kiel la titolo de la proponata paĝo mem).
  4. En la koncerna sekcio de Ŝablono:Diskutindaj_artikoloj/listo aldonu ligilon gvidantan al balotpaĝo.
Fermo de baloto
  1. En la balotpaĝo forigu komentigon de la parto Rezultoj kaj notu nombron de poraj kaj kontraŭaj voĉdonoj. En la sekcio skribu ĉu la artikolo estis aŭ ne estis legindigita (vi povas modifi la preparitan tekston). Subskribu ĝin.
  2. Forigu komentigon de la supra parto {{subst:Fermita/komenco}} kaj la suba {{subst:Fermita/fino}}.
  3. De tiu ĉi paĝo, de la sekcio Proponoj forigu {{/Titolo de la balotpaĝo}}
  4. De Ŝablono:Diskutindaj_artikoloj/listo forigu ligilon al balotpaĝo
Se artikolo estas akceptita
  1. Aldonu {{Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Protokolo (akceptitaj).
  2. El la akceptita artikolo forigu {{PLA}} kaj suben aldonu {{Leginda|jaro=2021 |monato=3 |tago=8}} (kun ĝusta dato). En la resumon de redakto skribu "elektiĝis leginda 8an de marto 2021" (kun ĝusta dato) por ke oni poste povu facile trovi kiam ĝi elstariĝis.
  3. Aldonu la ligilon al la akceptita artikolo al Vikipedio:Legindaj artikoloj
Se artikolo ne estas akceptita
  1. Aldonu {{Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Titolo de la balotpaĝo}} en la supron de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj).
  2. El la malakceptita artikolo forigu {{PLA}}.

Kriterioj por akceptiRedakti

Balotado daŭras 3 semajnojn. Se artikolo ricevas almenaŭ 2 porajn voĉojn (inkluzive de la proponinto), kaj se la kvanto de favoraj voĉoj estas almenaŭ duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, la kandidato fariĝas leginda. Tiu, kiu efektivigas la elektiĝon, ankaŭ rigardu la argumentojn, kaj ne nur nombru la voĉdonojn, ĉar povas esti ke estas iu grava manko en la artikolo, kiun tiuj, kiuj voĉdonis por, simple ne rimarkis.

Kiu rajtas voĉdoniRedakti

Valida estas voĉo de vikipediisto kiu:

  • Kreis por si konton antaŭ almenaŭ tri monatoj;
  • Redaktis sian uzantopaĝon;
  • Redaktis almenaŭ 40-foje.

PrizorgantojRedakti

La procezo aldoni legindan statuson havas sia(j)n volontula(j)n prizorganto(j)n. Prizorganto(j) longtempe prizorgas la procezon, do precipe fermon de baloto kaj sekvan pritrakton de proponita artikolo (aldonon de leginda statuso). Prizorganto(j) ankaŭ povas respondi respektivajn demandojn - prefere en la diskutpaĝo de tiu ĉi paĝo, sed eventuale ankaŭ sur sia diskutpaĝo. Se baloto estas finita, fermi kaj prizorgi ĝin povas ĉiu ensalutinta uzanto, ne atendu prizorganto(j)n!

Se vi interesiĝas pri prizorgado, enlistigu vin:

  1. KuboF (diskuto)
  2. DidiWeidmann (diskuto) 21:40, 12 Maj. 2014 (UTC)
  3. Kani (diskuto) --kani (diskuto) 02:17, 20 dec. 2020 (UTC)

ProponojRedakti

MahaviraRedakti

(Mia) traduko el leginda angla artikolo. Multaj ruĝaj ligiloj en Esperanto, sed mi pensas ke la plej gravaj bluas.--KEO144000 (diskuto) 12:47, 28 dec. 2016 (UTC)

PorRedakti

  1.   Por: --KEO144000 (diskuto) 12:47, 28 dec. 2016 (UTC)
  2.   Por: --Lingveno (diskuto) 23:38, 29 dec. 2016 (UTC)
  3.   Por: --Crosstor (diskuto) 03:51, 10 jun. 2019 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ: Laŭ mi ankoraŭ tro multaj ligiloj ruĝas, kiel mem indikas KEO144000 - mi ne samopinias "ke la plej gravaj bluas", sed ke pluraj ruĝaj ligiloj enhavus esencajn informojn kaj nun ankoraŭ kreas demandosignojn. Ne nepre ĉiuj internaj ligiloj de leginda artikolo devas blui, kaj cetere ankaŭ eblas forpreni internajn ligilojn, se ne realismas plenigi ilin per artikoloj, sed ĉi tie laŭ mi la plej multaj internaj ligiloj sencas kaj jes pleniĝu per artikoletoj. Mi pretus kunlabori en plenigo de la informtruoj, sed nun ankoraŭ kontraŭas legindan statuson. ThomasPusch (diskuto) 18:45, 15 feb. 2017 (UTC)

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento: Ĉar la artikolo estis proponita jam antaŭ longa tempo kaj ĝia kvalito neniel ŝanĝiĝis dum tiu tempo, mi pensas, ke ni povas forigi ĝin de tiu ĉi listo de proponoj. Alaŭdo ۩ 08:57, 15 feb. 2018 (UTC)


AŭstrioRedakti

BildliteraturoRedakti

BogotoRedakti

Brita imperioRedakti

George ByronRedakti

BovoRedakti

Aŭgusto CezaroRedakti

Le CorbusierRedakti

CitronoRedakti

Marie CurieRedakti

Hernani (Victor Hugo)Redakti

Metroo de ParizoRedakti

IsraeloRedakti

JapanioRedakti

Unu el la mil havendaj artikoloj; ampleksa: pli ol 59 000 bitokoj, do preskaŭ duoble de tio necesa por la plej alta kategorio en la mil havendaj artikoloj; multaj bluaj ligiloj kaj neniu ruĝa.--kani (diskuto) 01:51, 28 nov. 2020 (UTC)

PorRedakti

  1.   Por: --kani (diskuto) 01:51, 28 nov. 2020 (UTC)
  2.   Por: --Baba79 (diskuto) 10:48, 12 dec. 2020 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ:

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento: La demandosigno de la informkesto gvidas al neekzitanta paĝo.--Baba79 (diskuto) 10:49, 12 dec. 2020 (UTC)


James JoyceRedakti

KameloRedakti

SenrubecoRedakti

Ampleksa artikolo, neniu ruĝa ligilo, grava nuntempa temo. Ne hezitu korekti kaj internaciigi ĝin (ĉefe la parton "literaturo", por kiu mi trovis nur anglo- kaj franclingvajn verkojn).--Baba79 (diskuto) 15:37, 8 jan. 2021 (UTC)

PorRedakti

  1.   Por: --Baba79 (diskuto) 15:37, 8 jan. 2021 (UTC)
  2.   Por: --kani (diskuto) 00:59, 9 jan. 2021 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ: Kun ĉiu respekto al la verkinto, kiu klare aplikis grandan penon: La tono de l' artikolo ĉi-momente ne sonas tre enciklopedieca. La sekcio «Praktike» legiĝas preskaŭ kiel instrukcia libro. Dume, la sekcio «Oftaj antaŭjuĝoj...» havas la karakteron de afiŝo aŭ reklama anonco, kio povas kompromiti la neŭtralecon. La informo, kiun ĉi tiuj du sekcioj entenas, preferinde estu reverkita kaj integrigita je pli formala maniero. Cetera punkto: La uzado de bulmarkoj frapas min kiel troa, kaj tio kontribuas al la percepto, ke mi legas ne enciklopedion sed manlibron aŭ eseon. Elkore via, Aŭdrea (diskuto) 00:32, 6 feb. 2021 (UTC)
Dankon pro la konstruemaj kritikoj. Mi provos senfontigi ilin... --Baba79 (diskuto) 13:20, 7 feb. 2021 (UTC)
Jen: mi aldonis referencojn, reverkis kelkajn partojn, malmultigis la bulmarkojn.--Baba79 (diskuto) 15:42, 21 feb. 2021 (UTC)

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento: Mi ekkorektetis detaletojn, poste mi pluos. Ekzemple, atentu, la 70-aj jaroj estis jardeko de la unua jarcento, ne de la 20-a jarcento.

  Komento: Mi metus en la komenco alian pli frapan bildon kaj metus tiun suben en iun ĉapitron. La nuna estas tro infaneca aŭ skizeca por altiri al legado de leginda artikolo.--kani (diskuto) 01:04, 9 jan. 2021 (UTC)

Farite. Dankon pro la korektoj! --Baba79 (diskuto) 16:37, 10 jan. 2021 (UTC)


VagjuoRedakti

Propono por legindigi la paĝon "Vagjuo". Mi tradukis la Rusan version de la artikolo, ne forgesinte ligilojn, referencojn kaj bildojn; la Rusa versio estas markita kiel leginda --Ajno (diskuto) 22:00, 6 Feb. 2021 (UTC)

PorRedakti

  1.   Por: Ajno (diskuto) 22:05, 6 feb. 2021 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ: Mi pardonpetas pro mia kontraŭa voĉdono, sed miaopinie leginda artikolo ne povas enhavi ruĝajn ligilojn. Mi pretas ŝanĝi ĝin kiam ĉiuj ligiloj estos bluigitaj (eĉ per ĝermaj artikoloj). Pli detale: ankaŭ atenton pri la lasta alineo de la paragrafo "karakterizoj de la viando": vi skribis "iuj opinias..." kaj "laŭ esploroj...", indas precizigi tiujn kiuj opinias, kaj la devenon de la esploroj. Krome, ĉi-tio estas bela laboro kaj interesa artikolo, mi iomete plibonigis ĝin. --Baba79 (diskuto) 10:41, 10 feb. 2021 (UTC)

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento:


Kariba MaroRedakti

Havenda artikolo; ampleksas kaj havas multajn bluajn ligilojn kaj neniun ruĝan

PorRedakti

  1.   Por: --kani (diskuto) 13:01, 18 feb. 2021 (UTC)
  2.   Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 18 feb. 2021 (UTC)
  3.   Por: --Baba79 (diskuto) 15:49, 21 feb. 2021 (UTC)
  4.   Por: --  Radioamatoro (diskuto) 20:11, 25 feb. 2021 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ:

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento:


KantoRedakti

Havenda artikolo; ampleksas kaj havas multajn bluajn ligilojn kaj neniun ruĝan

PorRedakti

  1.   Por: --kani (diskuto) 12:59, 18 feb. 2021 (UTC)
  2.   Por: Aŭdrea (diskuto) 16:29, 18 feb. 2021 (UTC)
  3.   Por: --Baba79 (diskuto) 15:26, 1 mar. 2021 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ:

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento:


Immanuel KantRedakti

Havenda artikolo; ampleksas kaj havas multajn bluajn ligilojn kaj neniun ruĝan. Interesa figuro por la okcidenta kulturo kaj la Klerismo.

PorRedakti

  1.   Por: --kani (diskuto) 12:59, 18 feb. 2021 (UTC)
  2.   Por: Aŭdrea (diskuto) 15:22, 18 feb. 2021 (UTC)

KontraŭRedakti

  1.   Kontraŭ:

DetenasRedakti

  1.   Sindetena:

KomentojRedakti

  Komento:


Vidu ankaŭRedakti