Mia diskuto en aliaj lingvoj:

als:Benutzer Diskussion:DidiWeidmann
de:Benutzer Diskussion:DidiWeidmann
en:User talk:DidiWeidmann
fr:Discussion Utilisateur:DidiWeidmann
it:Discussioni utente:DidiWeidmann
pt:Usuário Discussão:DidiWeidmann

Arkivo
Malnovajn diskutojn sur tiu-ĉi paĝo mi arkivis en jenaj paĝoj:


Konflikto inter administranto kaj uzantoj redakti

Ni bezonas vian helpon por kontroli la gravan konflikton kiun okazas en la diskutejo, sur la paĝoj kaj en niaj diskutpaĝoj. Ĉi-matene, mi estis trompita de la sensenca ŝablono {{Fuŝa ŝablono}} kiu mi ricevis en mia diskutpaĝo kaj tiu de Pejno. Mi forigis la ŝablonon de la diskutpaĝoj kaj mi petis forigon ĉar ĝi atakas Pejnon. Jen helpo laste de Tlustulimu kun la protekto de la membiografio de Pejno, kiu okazis en la paĝo grandan redaktkonflikton. Bedaŭrinde, tio daŭrigas. Se ni ne havas helpon, mi timas ke Pejno estu forbarita. Help', Hilfe ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:32, 8 Jul. 2012 (UTC)

La ŝablono atakas neniun. Ĝi estas modela ekzemplo pri tio, kion faras Pejno. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:55, 8 Jul. 2012 (UTC)
Bonvolu fari la kverelojn, al kiuj mi ne volas enmiksiĝi, ĉar mi opinias ilin esti malnecesaj kaj superfluaj, sur viaj propropaj diskutejoj.DidiWeidmann (diskuto) 13:41, 8 Jul. 2012 (UTC)

Queen-aj artikoloj redakti

Restas artikoloj kreitaj de la forbarita Ip-ulo kiuj vi ne forigis. Vidu sian diskutpaĝon por scii la ankoraŭ forigendajn paĝojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:36, 8 Jul. 2012 (UTC)

Mi jam estas forbaranta ĉiujn. Vi povas eventuale intertempe korekti la aliajn tekstoj pri centdekjaruloj, kiujn vi ektradukis. Atentu, ke devas esti centdekjarulo, ĉar "supercentjarulo" en Esperanto simple signifas, ke persono estas pli ol 100-jaraĝa.DidiWeidmann (diskuto) 14:39, 8 Jul. 2012 (UTC)
Vi pravegas pri "centdekjarulo".
Ankaŭ, restas Queen Switzerland. Dankon pro la forigoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:53, 8 Jul. 2012 (UTC)

Saluton, alia uzanto petis forigon de la artikolo farita de la uzanto İlahiislamcansumuhammedsittehukum. Ĉu vi povas ankaŭ forbari la uzanton pro vandalismo ? Pardonon por interrompi vian laboron kaj dankon frue. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:24, 8 Jul. 2012 (UTC)

Farita kaj forigita lia fuŝo.DidiWeidmann (diskuto) 15:29, 8 Jul. 2012 (UTC)
 
Etang de la Gruère

Kara Svislandano, ĉu vi povas fari artikolon pri la lageto de la Gruère (svisa lageto) kiam vi havos tempon ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:05, 10 Jul. 2012 (UTC)

Fakte mi momente havas aliajn prioritatojn, ĉar mankas ankoraŭ 650 komunumaj artikoloj pri Svislando. Fakte la lageto jam estas menciita en la artikolo pri Saignelégier, por la momento alidirektilo tien devas sufiĉi. Mi cetere fotis la lageton. Antaŭ du jaroj.DidiWeidmann (diskuto) 20:02, 10 Jul. 2012 (UTC)
Jen, kreita. Mi ankaŭ petis forigi vian kreaĵon Etang de la Gruère (malĝusta titolo). Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:44, 11 Jul. 2012 (UTC)
Fakte almenaŭ laŭ Larousse en la franca lingvo oni kutime ne skribas "É" sur majuskloj, kvankam en titoloj tio ankaŭ estas permesata. Do fakte la versio sen la akcento estas ankaŭ korekta. Almenaŭ estu alidirektilo kaj ne forigo. Tion vi ja evidente povas fari mem.DidiWeidmann (diskuto) 22:08, 11 Jul. 2012 (UTC)

Surpriz' ! Mi ĝisdatigis la artikolon, por ke Sense estiĝu Sinĝino, laŭ la titolo de la artikolo. Esperante ke vi volis fari tion. Tamen, ĉu la distrikto estas franclingva ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:59, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Fakte la rivero kaj la distrikto havas germanan kaj francan nomon, nome en la germana lingvo Sense kaj en la franca lingvo Singine. Jam en la 1920-aj jaroj aperis esperanto-lingva nomo de la rivero, nome Sinĝino, kiu baziĝas kiel la plej multaj esperantlingvaj nomoj en Svislando sur la latina formo. Ĉar ja en Friburgo granda parto de la nomoj ekzistas dulingve, kaj entute la distriktoj kaj la riveroj (la kantono estas oficiale dulingva) oni havus, se oni ne esperantigus la nomon, la problemon, ĉu preferi la germanan aŭ la francan nomon. Tial en Kantono Friburgo plena esperantigo de la nomojn(krom ĉe komunumoj, kiuj restis pure unulinvaj) estas rekomendinda. Mi unue uzis unue la germanan nomon por Sense, ĉar mi antaŭe ankoraŭ ne vere okupiĝis pri Friburgo (kaj Sense estas la sola distrikto en Friburgo kun germanlingva plimulto) kaj nur lastatempe malkovris ties Esperanto-nomojn. Oni nature povus tion vaste diskuti rilate al Sinĝino, ĉar ĝi estas 90%-e germanlingva. Tamen ĉe la aliaj distriktoj de Friburgo la Esperanto-nomo estas praktive deviga, kaj tiam esuts ja tre malkonsekvenca, se nur la distrikto Sinĝino portu kiel ununura la germanlingvan nomon. DidiWeidmann (diskuto) 16:09, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablono El redakti

  • Sal. Se vi hazarde ne atentas mian diskuton vi sciu ke mi rospondis tie. Aldone, kiam vi ŝanĝis la ŝablonon vi forgesis tion fari ankaŭ pri ĝia dokumentado. Mi antaŭĝojas vian respondon.   --KuboF (diskuto) 18:46, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Aldone, kial vi ĝin tuj ŝanĝis sen demandi min? Nepre oni ne sendiskute modifu ŝablonon, kiu influas multnombrajn artikolojn, nur ĉar eventuale en precipa loko ĝia aspekto ne plaĉas! --KuboF (diskuto) 19:04, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Vi fakte per via modifo simple detruis la ŝablonon! DidiWeidmann (diskuto) 20:38, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Kara, jam pasis iu tempo kaj mi vidas sufiĉe fortan subtenon de la komunumo por {{el}}. Tamen por {{il}} estas subteno evidente nula kaj dum preskaŭ du monatoj (kiam mi ŝanĝis la ŝablonon al simpla steleto) neniu tion malfaris. Kion vi pensas pri ĝia estonteco? Ĉu ĝi daŭre utilas? --KuboF (diskuto) 14:25, 1 Okt. 2012 (UTC)
Do fakte evidentiĝas, ke plimulto subtenas konservadon de {{EL}} en sia origina formo, ĉar ĝi evidente estas apartaĵo de nia vikipedio kaj ja fakte uzata en miloj da paĝoj. La malapero de la malpli konata kaj uzata ŝablono {{il}} ne vere estis rimarkita, do ĉar mi mem ĝin neniam uzis, mi pri ĝi silentas. Por mi gravas, ke {{EL}} restu kun terglobosimbolo.DidiWeidmann (diskuto) 20:34, 1 Okt. 2012 (UTC)

Mi ne vere akuzas. Tio venas el Pejno, kiu jam diris al mi ke KuboF (CubeF) estus gantpupo de Petr. Mi ne atakas lin. Akuzo kaj pretendo ne estas la sama afero! Amike, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:28, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Respondo en via paĝo!DidiWeidmann (diskuto) 13:33, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Pliaj reagojn mi ŝovis al la diskutopago de Ĉiuĵaŭdo, ĉar la diskuto ne estas sekvebla, se demando, respondo, rerespondo ktp. ne troviĝas samloke!DidiWeidmann (diskuto) 14:11, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Hi! Sorry, I only started to learn Esperanto, so I'll write in English instead.

  1. It is needed to join two article histories: Ĥarkivo and Ĥarkovo. Somebody just redirected one article to another one and histories left split.
  2. Could you move the whole article to Ĥarkivo?
  3. Is there some page in Esperanto Wikipedia similar to en:Wikipedia:Administrators' noticeboard?

Thanks in advance. --DixonD (diskuto) 19:49, 15 Sep. 2012 (UTC)

(Mi respondas tamen en Esperanto, esperante, ke vi komprenas) Fakte siatempe ekzisits du paralelaj artikoletoj Ĥarkivo kaj Ĥarkov. Ilia enhavo estis kunigita en nova artikolo Ĥarkovo. Pro la (ne korekta) procedo tamen la artikola historio de la du antaŭaj artikoloj teknike ne estas transportebla al la nova artikolo. Oni teorie devus en la artikolo atentigi pri la artikola historio. Aliflanke la aŭtoroj de la malnovaj artikoloj estas la samaj kiel de la nova, kaj la malnovaj artikoloj estis nur ĝermetoj, tial la problemo estas neglektebla.DidiWeidmann (diskuto) 13:28, 16 Sep. 2012 (UTC)
Didi, tio ne estas ĝentila respondi en Esperanto al komencanto. Li ne komprenos vian mesaĝon! Ve! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:46, 16 Sep. 2012 (UTC)
Kial malĝentila? La alternativo estus, ke mi respondus al li en la germana ... - mi pensas, ke li kapablas kompreni. Se ne certe trovos tradukhelpon. DidiWeidmann (diskuto) 14:14, 16 Sep. 2012 (UTC)

Reguloj pri tuja forigo redakti

Sal. Ĉu vi bv. povus iom pli diskuti pri la propono: Vikipedia_diskuto:Regularo_pri_tuja_forigado#Alidirektiloj_de_eraraj_skribmanieroj_.28punkto_3.29 ? Tuj poste mi volas starigi la baloton. Amike. --KuboF (diskuto) 19:28, 2 Okt. 2012 (UTC)


Pro la morto de mia patro mi ankoraŭ ĝis la fino de oktobro num malmulte povas kontribui al Vikipedio. 
En urĝaj kazoj vi povas atingi min retpoŝte!
DidiWeidmann (diskuto) 20:00, 23 Okt. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton DidiWeidmann! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:23, 8 Nov. 2012 (UTC)

Dankon por la invito. Ĉar aktuale mi devas okupiĝi pri la likvido de la heredaĵo de mia patro mortinta antaŭ kelkaj semajnoj, mi ne povas partopreni en novembro tian kunvenon kaj ankaŭ ĝis plenumigo de tiu tasko nur malmulte povas kontribui en vikipedio. Mi antaŭvidas, ke ek de januaro mi denove pli disponeblos. Amike DidiWeidmann (diskuto) 16:09, 10 Nov. 2012 (UTC)

Kara Didi,

mi ĵus en Diskuto:Fonduo proponis konsideri ankaŭ la olean specon de fonduo. Ŝajne vi estas la unua aŭtoro de la artikolo. Ĉu vi volas diskuti pri mia propono? Se ne estos kontraŭdiro, mi okupiĝos pri la rearanĝo.

Umbert' (diskuto) 20:51, 24 Nov. 2012 (UTC)

Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio redakti

Saluton, Didi. Ĉu vi eble jam vidis la sufiĉe fuŝajn ŝanĝojn de de:Benutzer:Isadso en la germana vikipedio. En septembro kelkaj aliaj uzantoj tie eldiskutis ŝanĝojn ĉe kelkaj artikoloj. Mi ĉeestis tion nur iomete, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutojn. Sed la nomita ulo subite reaperis la 30-an de novembro por malfari preskaŭ ĉion. Li diskutis nur post sia faro. Kion vi pensas pri tia agado? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 2 Dec. 2012 (UTC)

Dosiero:Tove Skutnabb-Kangas.jpg redakti

Saluton, Didi. Mi ĵus vidis, ke vi foje alŝutis la sufiĉe fuŝan bildon Dosiero:Tove Skutnabb-Kangas.jpg al la Komunejo. Ĉu vi eble havas pli bonkvalitan version? Se ne, kiu eble povus havi tian? --Tlustulimu (diskuto) 08:13, 28 Jan. 2013 (UTC)

Kara, vi povas estis absolute certa, ke mi aldonintus pli bonan version, se mi posedus. Tio bedaŭrinde estas la ununura bildo, kiun mi havas de Tove Skutnabb-Kangas, eventuale oni povus ŝin alskribi, ĉu ŝi iam mem alŝutas bildon de si al vikipedio. Tiu bildo estas eltondaĵo de pli granda bildo, kiu devis esti farita pere de poŝtelefono, ĉar estis farita en la konstruaĵo de Uniĝintaj Nacioj, kie oni ne rajtis kunporti fotilojn.DidiWeidmann (diskuto) 20:39, 28 Jan. 2013 (UTC)

Sekcio Notoj kaj referencoj redakti

Kara, dum vi kreas novan artikolon bonvolu zorgi pri ĝustaj nomoj kaj ordo de lastaj sekcioj. Temas precipe pri Notoj kaj referencoj kiu estas praktike neprilaborebla robote. Precipe bv. klare distingi inter Notoj kaj Referencoj (Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Lastaj sekcioj)

Interkonsentitaj nomoj kaj ordo:


== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Dankon pro via komprenemo! --KuboF (diskuto) 22:40, 16 Feb. 2013 (UTC)

Kara Kubo, fakte vi dankas pri kompreno, sed mi vere ne komprenas, kion vi volas diri per tiu-ĉi mesaĝo, respektive kial vi ĝin sendas al mi. Unue vi parolas pri interkonsentitaj nomoj: Fakte ne estus tre sencohava en malgrandaj artikoloj fari du sekciojn pro notoj kaj referencoj. Kion roboto en tiuj devas fari, mi vere ne komprenas cetere. Prefere nenion, ĉar roboto ja povus nur fuŝi ion. ...

DidiWeidmann (diskuto) 21:03, 17 Feb. 2013 (UTC)

Kara, mi celis viajn artikolojn kiel Monteceneri kaj miajn postajn redaktojn. Kompreneble, se en artikolo estas neniu noto, tie ne estu superflua malplena sekcio Notoj. Mi celis ke se en artikolo estas referencoj, bv. meti ilin en la sekcion Referencoj, kaj ne en Notoj kaj referencoj (ĉar fakte pri notoj ne temas). Aldone, se en artikolo estas kaj notoj kaj referencoj prefere ilin distingu kaj metu en du memstarajn sekciojn.
Roboton mi menciis pro mia robota unuecigado de lastaj sekcioj. sed nuntempe mi povas unuecigi nur Vidu ankaŭ kaj Eksteraj ligiloj. Male, Notoj kaj referencoj estas prilaborebla nur permane, ĉar roboto ne povas (aŭ nur ege malfacile) ekscii kio estas noto kaj kio estas referenco. Por posta redaktanto tio estus koŝmaro, sed por vi kiel kreinto tuj estas klara kio nur pliprofundigas tekston (noto) kaj kion ĝis pruvas (referenco). Amike. --KuboF (diskuto) 13:28, 18 Feb. 2013 (UTC)
Fakte tio estas bela teorio, sed en realo notoj kaj referencoj ofte miksiĝas kaj ne estas sencohava fari du ĉapitrojn apartajn, ĉar tio kreus la problemon ĉu la notojn, kiuj entenas referencon, oni metu sub notoj aŭ sub referencoj. Referencoj laŭ logiko estas aparta speco da notoj. Roboto en tia sekcio ne havas ion por fari, ĉar ja fakte la notojn kaj refercencojn oni devas aldoni en la teksto mem. Krome ja estas (kaj tio estas en la konkreta kazo la mortiga kriterio por via supra opinio) la problemo, ke nur per la ordono<references /> eblas aldoni piednotojn, kiuj referencas al la teksto. Kiel vi do konstatas en la ĉapitro "notoj kaj referencoj" neniam troviĝas io, sed la <ref>noto/referenco metita inter tiuj du simboloj</ref> aperas tie, por fari apartajn ĉapitrojn "notoj" kaj "referencoj" oni tiam ankaŭ devus disponi pri du apartaj referenciloj unu al la ĉapitro notoj kaj la alia al la ĉapitro referencoj - nek la germana nek la angla nek la franca nek la hispana vikipedio laŭ mia scio tial diferencigas tiujn du ĉapitrojn!DidiWeidmann (diskuto) 21:06, 18 Feb. 2013 (UTC)

Prilabori intervikiojn pli efike redakti

Kara, mi ĵus vidis ke vi krei la astikolon Lugano okcidenta (komunumaro) kaj uzis en ĝi malnovan formo ne interlingvaj ligiloj. Poste vi eĉ venis al ĉiuj alilingvaj artikoloj kaj en ties tekston metis ligilon al la Esperanta artikolo. Tamen, plene sufiĉus se vi venus al la germana de:Lugano West kaj en la maldekstra strio, en subo de la sekcieto "In anderen Sprachen" klakus al "Links bearbeiten" kaj en tiu paĝo ( https://www.wikidata.org/wiki/Special:ItemByTitle/dewiki/Lugano%20West ) aldonus la Esperantan version. Vi ŝparus al vi la laboron pri aldonado al pliaj Vikipedioj kaj la ŝanĝoj estus pritraktitaj pli sisteme. Certe vi jam rimarkis tion en Diskutejo kaj la instrukcioj estas en VP:VD. Ĉu mi rajtas vin peti estontece prefere uzi Vikidatumojn? Amike. --KuboF (diskuto) 22:15, 8 Mar. 2013 (UTC)

Dankon por la atentigo. Mi ankaŭ jam malkovris la novan funkcion de vikidatumo, kiu ja tute freŝas. Sed bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne bone funkcias en ĉiuj lingvoj - kaj ankoraŭ ofte kolapsas la vikidatuma servilo. Proksimume 30-foje mi jam sukcesis per ĝi kaj proksimume samofte ĝi malsukcesis. Mi tamen pensas, ke tiuj infanmalsanoj baldaŭ malaperos, kaj tiam mi certe volonte utiligos tiun-ĉi funkcion.DidiWeidmann (diskuto) 22:51, 8 Mar. 2013 (UTC)
Bonege! Kelkajn tiuj infanmalsanojn spertis ankaŭ mi, ofte tamen sufiĉis forigi kaŝmemoron de mia foliumilo (mi por tio uzas la aldonaĵon Vivanta horloĝo kiun mi klakas kaj ekz. tuj vidas intervikiojn kiuj jam devis veni de Vikidatumoj sed pro teknikaj kialoj ankoraŭ ne montriĝis en paĝo). Amike. --KuboF (diskuto) 22:57, 8 Mar. 2013 (UTC)
Ĉefproblemo estis, ke plurfoje aperadis erarmesaĝoj aŭ simple ne eblis memorigi la enmetitajn datumojn. Oni devis tiam ofte plurfoje reprovi, ĝis fine sukcesis. Mi tamen konstatas, ke nun jam pli bone funkcias kaj supozeble post kelkaj tagoj tiuj teknikaj problemoj malaperos.DidiWeidmann (diskuto) 23:08, 8 Mar. 2013 (UTC)

Certara redakti

Saluton, Didi. Mi ĵus denove forigis la intervikiajn ligilojn, kiuj estis aranĝitaj laŭ malnova maniero, el Certara. Ili jam troviĝas sur la paĝo d:Q68776. Vidu ankaŭ VP:VD. Do, ne havas sencon meti ilin laŭ ambaŭ manieroj, precipe se ili estas la samaj. --Tlustulimu (diskuto) 21:28, 26 Mar. 2013 (UTC)

(+) Mi rekomendas al vi la uzon de la aldonaĵo "Vikidatuma ligilo", kiu troviĝas sur la paĝo Specialaĵo:Preferoj#mw-prefsection-gadgets. Mi aranĝis ĝin antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi aldonas ligilon al Vikidatumoj tuj sub la artikola titolo, se tie jam estas paĝo. Se ne, aperas la ligilo "Vikidatuma ero ne trovita.", per kiu eblas krei la koncernan paĝon.
Por aperigi la intervikiajn ligilojn el Vikidatumoj en artikolo, uzeblas la samloka aldonaĵo "Vivanta horloĝo", jam menciita en iu antaŭa diskuto. --Tlustulimu (diskuto) 21:37, 26 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, gratulon por la artikolo! Mi rimarkis, ke vi havis iujn problemojn kun flagoj, tamen - bone vi solvis tion! Nur iom domaĝe ke ne ekzistas pri ĉiuj ĉampionecoj tiuj artikoloj en esperanta Vikipedio.--Miropiro (diskuto) 20:03, 18 Maj. 2013 (UTC)

Dankon por la mesaĝo. Granda laboro farenda. Mi nun okupiĝas pri la aktuala. Eventuale aliaj okupiĝos pri la ceteraj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:10, 18 Maj. 2013 (UTC)

Brazilaj Municipoj redakti

Karega Didi, mi restas tre feliĉan kun via atentigo! Tiel mi lernas! Bonvolu, laŭvole korektigu min! Sanon kaj Gajon; dankon! Conrado (diskuto) 00:09, 24 Maj. 2013 (UTC)

Sorry but don't writting in Esperanto; because I don't writting good this idiom. Le escribó en español, ya que usted puede entender un poco; mi petición es la siguiente:

  • Soy un miembro de SWMT, y quisiera que me otorgue el flag de rollback, ya que así se me hará más fácil a la hora de combatir vandalismos. Leitoxx (diskuto) 00:26, 15 Jun. 2013 (UTC)
Roll-back funkcio laŭ mia scio en Esperanto-Vikipedio ne aktivas. Alternativo estus rajtoj kiel revizianto.DidiWeidmann (diskuto) 18:37, 16 Jun. 2013 (UTC)
Puede escribirme su respuesta en español please Leitoxx (diskuto) 01:24, 18 Jun. 2013 (UTC)
Este usuario tiene una obsesión por los permisos (ver m:User:LlamaAl/Cross-wiki hat collectors); por favor ignore su mensaje. LlamaAl (diskuto) 02:35, 18 Jun. 2013 (UTC)
Ne estas tolerebla anonima forigo de komentoj sur mia diskutpaĝo. Ĉiukaze la kazo pro manko de roll-back-funkcio en Esperanto-Vikipedio ne estas sekvebla. Reviziistajn rajtojn ni povas koncedi laŭ nia regularo nur al personoj, kiuj regas Esperanton kaj al robotoj kiuj plenumigas stiktajn kondiĉojn. Vidu la regularon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:01, 19 Jun. 2013 (UTC)

Via burokrateco redakti

Kara, estus bone se vi oficiale ion dirus rilate al propono por via burokrateco. Ekzemple vi plenigu Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/DidiWeidmann preparitan de Pino, aŭ la paĝon forigu. Kaj ĉiuokaze sciigu la komunumon en Diskutejo. --KuboF (diskuto) 16:49, 24 Jun. 2013 (UTC)

Kara, mi fakte unue volis sondi la opinojn. Konstatante, ke oni subtenas la ideon, ke estu denove tri burokratoj (kion mi konsideras minimumon), mi lanĉos mian kandidatiĝon. Krome ja povintus esti, ke aliaj sin proponus, ĉar fakte mia celo ne estas akumuli oficojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 16:53, 24 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Didi. Mi ĵus donis al vi la statuson de burokrato, ĉar sur la paĝo Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/DidiWeidmann vi ricevis 11 porajn, sed neniujn kontraŭajn voĉojn. Gratulon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 8 Jul. 2013 (UTC)

obrigado redakti

por la resposta. Sorry por nou escriber en esperanto. pero obridado Leitoxx (diskuto) 01:35, 30 Jun. 2013 (UTC)

Distrikto de redakti

Saluton. Jes, vi pravas. Mi jam estis konscia de mia iama eraro, kaj ofte korektas ĝin kaj el miaj iamaj paĝoj kaj el aliaj, sed nune mi ne dediĉas min al tiu sistema geografia agado, sed ĉefe al birdoj. Mi ne povos traserĉi ĉirkaŭ 500 disajn artikolojn kie povus esti la eraro. Sed tamen mi promesas, ke mi korektos ĉiujn kiujn mi trafos, kion fakte faras mi ĉiutage. Plej problemiga estas la apero de tiu eraro en titoloj, ĉar tio povas konduki al novaj eraroj fare de aliaj uzantoj. Ankaŭ problemiga estas la fakto ke tiu eraro estas tro komuna inter latinidaj (kaj ne nur) parolantoj. Kaj por mi problemiga estas ankaŭ la punkto kie mi ne certas ĉu unu uzo aŭ alia taŭgas, ĉefe se mi ne bone konas la geografion de la loko aŭ la lingvan intencon. Mi celas: distrikto Torrijos estas distrikto de la provinco Toledo, tio klaras. Sed provinco Toledo povas esti ankaŭ provinco de Toledo, ĉar ĝi povas esti konsiderata kaj provinco kies nomo estas Toledo kaj provinco kiu apartenas al la urbo Toledo, kio fakte estis la origina afero. Krome atentu pri tiu leitokso, ŝajnas fuŝulo. Ĝis.--kani (diskuto) 11:23, 5 Jul. 2013 (UTC)

Fakte ĝuste tion mi unue analizis, kaj tial oni tiun problemon ja ne povas solvi robote: La Provinco Toledo en la konkreta kazo evidente ne apartenas al la urbo Toledo sed al Hispanio. La provinco estas pli granda unuo kaj Toledo parto de ĝi sed ne inverse. Tial evidente en tiu kazo "de" devas nepre malaperi. Historie, vi pravas, fakte estis alia afero, nome ke iam ekzistis urba ŝtato Toledo, kies teritorio plimalpli kongruas kun la hodiaŭ provinco, kaj tiu apartenis al la urbo Toledo: Tiam (en mezepoko) ĝi tamen ne nomiĝis provinco sed grafolando!DidiWeidmann (diskuto) 11:32, 5 Jul. 2013 (UTC)

Alidirektiloj kun kategorioj redakti

Kara, ĉu vi povus klarigi al mi kial vi aldonis kategoriojn al multaj alidirektiloj? Temas ekz. pri Kategorio:Setlolokoj de Svislando. Tio estas sufiĉe malkutima. --KuboF (diskuto) 15:27, 8 Jul. 2013 (UTC)

Eble ne tre kutima sed tamen tre sencohava (do fakte inda je fariĝo de kutimo), almenaŭ kiam temas pri geografiaĵoj sen apartaj artikoloj, ĉar fakte oni tiam alfabete sub la koncerna subkategorio povas serĉadi la koncernan lokon kaj alveni al la konkreta artikolo. Krome la kategoriado de alidirektiloj evidente ja iam eĉ estis antaŭvidita de la inventistoj de Vikipedio, ĉar kategoriaj alidirektiloj en la kategorio aperas markitaj kursive. (Teorie tio povus esti invito iam verki pri ĉiu-tiu alidirektilo propran artikolon, sed tio supozeble estas agado por post la fina venko, ĉar nuntempe la laborforto ne sufiĉas por fari nur la artikolojn pri la ĉefaj temoj ...) - Alia afero estas, ke mi verŝajne en certa momento devos okupiĝi pri pli fajna subkategoriado de la sivsaj geografiaj objektoj. Mi ja siatempe ne kuraĝis antaŭvidi, ke mi efektive verkos la kompletahn komununojn de Svislando, sed intertempe tiu serio efektive alvenas al plenumo. Cetere estas preferinde, ke vilaĝoj de komunumo aperu kiel alidirektilo (kategoriita) al tiu komunumo al ni havu amason da artikoloj kun la ununura enhavo "Büel" estas vilaĝeto de la komunumo Ried-Gibswil en Kantono Zuriko en Svislando sen kroma enhavo ... (ja ankoraŭ plurmil tiaj artikoloj fantomas en nia vikipedio ... - mia principo estas: Aŭ mi verku interesan artikolon nun relavantaj informoj, aŭ tiam simplan alidirektilon, sed ne kreu amason da senenhavaj ĝermetoj ...) DidiWeidmann (diskuto) 15:04, 9 Jul. 2013 (UTC)
Mi volas ankoraŭ ion precizigi: Kategorion memkompreneble povas ricevi nur tiaj alidirektiloj, kiuj fakte estas titoloj de apartaj objektoj (do ekzemple vilaĝetoj de grandaj komunumoj, aŭ valoj sen propra artikolo, kiuj alidirektas al la vala rivero, aŭ simple dirite, kiam temas pri titoloj, kiuj ankaŭ povus akiri propran artikolon. Kiam temas pri simplej sinonimoj, memkompreneble ili nepre ne devas ricevi kategorion!DidiWeidmann (diskuto) 13:23, 14 Jul. 2013 (UTC)

Ŝablonoj pri aliaj projektoj redakti

Sal. Mi ŝatus scii ĉu plu uzeblas / uzindas kunvivado de Ŝablono:Projekto kaj Ŝablono:Projektoj. Ĉu vi bv. povus diskuti en Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco_de_.C5.9Cablono:Projekto? Amike. --KuboF (diskuto) 20:02, 8 Jul. 2013 (UTC)

Dum certa tempo mi aplikis tiujn du ŝablonojn. Sed ili fariĝis tekniaj koŝmaroj (ambaŭ), mi tial siatempe kreis novan komunejokat - tiun tamen denove iuj perlaboris, mi do rezignis pri la "lukto". Siatempe Arno al mi promesis, kiam li havus tempon krei novan bone funkciantan ŝablonon por anstataŭi la tri ŝablonoj "projektoj", "projekto" kaj "komunejokat", tio bedaŭrinde ne realiĝis. Estus dezirinde havi ekzaktan ekvivalenton al la ŝablono "commonscat" en la germanlingva vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 15:10, 9 Jul. 2013 (UTC)

Darkicebot redakti

Could you please remove the bot flag from my bot, User:Darkicebot, please? He is no longer going to be active. Thanks, Razorflame (diskuto) 01:03, 25 Jul. 2013 (UTC)

Done - with best regards / Farita - kun elkoraj salutoj (if the request was fake or by error please inform me for do make undone/se la demando estis miso aŭ erara bonvolu informi min por nuligo) DidiWeidmann (diskuto) 13:53, 25 Jul. 2013 (UTC)

Les Places redakti

Saluton

Bonvolu rigardi http://eo.wikipedia.org/wiki/Komunumoj_de_Eure#P

kaj elekti " les Places"... kiu direktas al artikolo pri svisa komunumo  ;-)

tutkore Emmanuel

Jen solvita vidu sum Les Places kaj Les Places (Eure). Amike DidiWeidmann (diskuto) 15:48, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi ŝovis tiun-ĉi tutan diskuton al la ĝenerala [diskutejo], bonvolu respondi nur tie, por eviti, ke la diskuto disfalas en erojn, kiuj troviĝas en multaj lokoj, kaj ne ĉiuj povas sekvi - dankon. Respondon mia al via lasta kontribuo vi ankaŭ trovas tie.DidiWeidmann (diskuto) 12:48, 1 Sep. 2013 (UTC)

  • Alvenis nova opinio al la diskutejo pri "de": ĉe slovakaj pr. restu de! Ĉu vi havas opinion?
  • Mi resdpondi en la diskutelo.
  • Rilate kategorion:Kiam vi serĉas specifan kategorio, iru al la koncerna tegmenta kategorio. En la konkreta kazo estus Kategorio:Kirkoj laŭ ordenoj. Se ekzistus jam la koncerna subkategorio, vi ĝin devus trovi tie. Se ne vi serĉu per la elektita kategorionomo, eventuale io simila jam ekzistas, tiam tio estus anoncita en la rezultolisto. Se ne, tiam vi povas krei la novan kategorion enlistigante ĝin en la tegmenta kategorio. Per la kreo de tia kategorio, tamen ja estas la sugesto, ke estiĝu aliaj objektoj de tiu kategorio. Se tio ne estas la kazo, tiam pli bone meti la artikolon sub la pli ĉefa kategorio. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:17, 16 Sep. 2013 (UTC)
  • Pli frue mi metis demandon pri Habilitiĝo, kiu troviĝas iomete pli supre, ol la diskuto "de". Ĉu vi havas respondon, ĉar tiu vorto mankas el miaj vortaroj.
  • rilate habilitiĝo simple vidu la 16-an regulon de la fundamento. La ratiko habiliti nek apartenas al la fundamenta nek al la PIV-a radikaro, tamen ĝi apartenas al la internacia vortaro, kaj intertempe jam estas vaste uzata. Esperante oni povus diri tamen ankaŭ simple profersoriĝo.DidiWeidmann (diskuto) 19:11, 16 Sep. 2013 (UTC)

--Crosstor (diskuto) 17:52, 16 Sep. 2013 (UTC)

Uzanto:毛澤東的智障孫子毛新宇‎ redakti

Saluton, Didi. Ĉu vi eble rimarkis la redaktojn de 毛澤東的智障孫子毛新宇‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)? Aliaj uzantoj jam malfaris ilin, ĉar estis vandalismo. Mi jam avertis lin. Sed mi ne certas, ĉu ni eĉ sekvu la ekzemplon de aliaj vikipedioj, kie oni forbaris lin. Krome mi rigardis, kion li faris en aliaj vikipedioj. Li ĉie vandalis same kiel ĉi tie. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 20:05, 22 Nov. 2013 (UTC)

Dankon por la averto. Eblas nur unu reago: Forbaro por eterne, tion mi jam plenumigis.DidiWeidmann (diskuto) 20:13, 22 Nov. 2013 (UTC)
Jes, alia ebleco ol forbaro ne estas. Dankon.
Ĉu vi povas iomete atenti mian diskutopaĝon? Lastatempe ĝin vandalis diversaj IPuloj kaj anstataŭigis la enhavon per iuj ligiloj aŭ stulta frazo. --Tlustulimu (diskuto) 20:20, 22 Nov. 2013 (UTC)

Message redakti

You've a message in Malay Wikipedia.--Aplikasi (diskuto) 12:16, 30 Nov. 2013 (UTC)

Pri pedofilio redakti

Saluton. Mi supozas, ke vi celis diri "atenti la diskuton" anstataŭ atendi la diskuton. Mi klopodos resumi mian opinion tiuteme. Mi unue vidas danĝeron en la manko de objektiveco kaj prezentadon de la temo kvazaŭ ĝi estus, kiel vi diras, ia persekutado kontraŭ pedofiloj aŭ io tia. Tamen se la redaktado de la artikolo estas kontrolita, ke ĝi ne aperigu pedofilulojn kiel herooj, mi ne vidas rajton por haltigi tiajn artikolojn. Problemo ĝenerala de esperanta vikipedio estas, ke kelkaj unuopuloj, ankaŭ mi kaj multaj aliaj, faras artikolojn pri personaj aferoj anstataŭ pri ĝenerale interesaj artikoloj. Se la gravaj truoj estus plenigitaj ne gravus la ekzisto de tiaj pripedofiliaj artikoloj. Ekzemple se estus pli ampleksa traktado de seksaj problemoj en la esperanta vikipedio kaj pedofilio estus nur unu el tiaj problemoj. Certe Pangea montrus pli kolektivan sintenon se li metus artikolojn ankaŭ pri ĝeneralaj temoj kaj ĝenerala intereso krom tiaj personaĵoj. Sed oni ne povas devigi lin fari kion ankaŭ aliaj ne faras. Ja al mi ankaŭ ne plaĉas ke aliaj metu artikolojn pri naziismo aŭ katolikismo, kie tiuj aperu kiel la mondosaviloj. Mi ne petas forbaron de tiuj, sed korektetas ties artikolon kiam tiuj devojiĝas el objektiveco. --kani (diskuto) 18:29, 28 Dec. 2013 (UTC)

Kara Kani, mi ne petis forbaron de Pangea, sed mi deziras, ke oni metu "kontraŭpezon" al liaj artikoloj. Ekezmple elektado de artikolo Pedofila Movado kiel artikolo de la semajno ja donus al tiu artikolo valoron, kiun ĝi tute ne meritas. Estas malfacile tuj je science alta nivelo reverki aŭ perlabori la artikoloserion de Pangea, tiel ke klariĝas, ke pedofilio ne estas kio subtenanda. Precipe ja devas esti klara, ke persekuto de pedofiluloj ne estas diskriminacio sed ago de protekto de infanoj kontraŭ krima misuzo.DidiWeidmann (diskuto) 18:35, 28 Dec. 2013 (UTC)
Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:41, 28 Dec. 2013 (UTC)
Mi samopinias kun Kani. Ni kontrolu, ĉu liaj artikoloj estas objektivaj, kaj la plimulto de liaj artikoloj ja estas, eĉ kun referencoj. PaulP@diskkont 13:12, 29 Dec. 2013 (UTC)

Mi estas tre dankema al vi, DidiWeidmann, pro via ago. Mi neniam vidis ke portalo pri Pedofilio ekzistas; sed nun mi bedaŭras ke ĝi estis kreita. Oni ne temas ĉi tie pri unu aŭ du artikoloj (ekzemple la articolo Pedofilio ja ekzistas kaj neniu petis ĝian forigon). Sed kial portalo (ne nur artikolo) pri pedofilio indas ekzisti? Kial ni devus aprobi portalon faritan de unu homo, montrantan la ideojn nur de unu homo? Ĉu la regulo de neŭtrala vidpunkto estas aplikinda nur en iuj okazoj aŭ en ĉiuj okazoj? Ĉu iu ajn bildo povas esti metita en vikipedio? Ktp... La danĝero kiu povus veni el tro tolerema sinteno estas ege granda. Dankon, DidiWeidmann. --Rdelre (diskuto) 22:45, 30 Dec. 2013 (UTC)

Vi ĵus demandis al mi (mi supozas, ke ankaŭ al aliaj) ĉu mi promesas aktive kunlabori kun la flegado ktp. Se la portalo estos enmetota en alia pli granda kontraŭ la volo de ties aŭtoro, mi tute prifajfas pri tio, ĉar tio estas nek mia fako nek mia intereso, sed plu opinios, ke Vikipedio estas foje estrita de mallarĝmensuloj kaj histeriuloj pro kelkaj aferoj sed ne pro aliaj. Se la portalo restos, ankaŭ mi neniom promesos, sed eble iam mi surterigos tien kiel mi surterigas ofte en multaj artikoloj kaj kontrolas kio devas esti kontrolita. Mi ne promesos fari tion, sed mi promesas plue multe labori pri la plibonigo kaj pliampleksigo de Vikipedio. Mi klopodas esti honesta, ne ŝtelagadi kaj respondi. Krome mi opinias ankaŭ, ke la solvo al tiu ĉiu afero estas ke tia portalo ne estu sola, sed ankaŭ por tio mi neniom promesas, ĉar mi ripetas tio ne estas mia fako.--kani (diskuto) 00:09, 12 Jan. 2014 (UTC)
Kara kani - dankon por via respondo. Mi volas per mia demando, kiun mi faris al ĉiuj, kiuj pledis por konservado de la protalo, ekscii, ĉu tia portalo estas entute konservebla - portalo ja male al simpla artikolo ne estas foje verikta kaj tiam fino, portalo devas esti vivanta afero. Dankon por honesta respondo. Mi nun atendas la respondon de la aliaj 12 personoj, kiuj volis konservi la portalon. Se estus grupo da homoj, kiuj pretas okupiĝi pri la flegado de tia portalo estas tute alia situacio ol se krom Pangea neniu volas okupiĝi pri ĝi. El via respondo mi konkludas, ke estas aliaj temoj al kiuj vi multe pli volonte kontribuas. DidiWeidmann (diskuto) 13:13, 12 Jan. 2014 (UTC)

Dankon por via laboro kontraŭ la pedofiliglorigantoj redakti

Mi mem iĝas preskaŭ tute apatia je malespero, kiam mi renkontas propagandon de tiaj homoj. Dankon por viaj penoj kontraŭ ili!
--Seren-dipper 05:51, 2 Jan. 2014 (UTC)

VikiTeo redakti

Dankon por la teo-taso, tia spirita subteno estas kuraĝiga kaj instigas mem trinki ĉiam tason da teo antaŭ respondi iun ajn mesaĝon - tio helpas unue trankviliĝi kaj poste ĝentile respondi, eĉ al tiuj, al kiuj oni tion ne vere ŝatas ...DidiWeidmann (diskuto) 11:26, 3 Jan. 2014 (UTC)

Neŭtraligo de aferoj pri pedofilio redakti

Didi, por iom malpezigi la diskutadon mi proponas al vi metadi al artikoloj (ekz. pri pedofilio) la ŝablonon {{Malneŭtraleco}} kaj al la Portalo:Pedofilio eventuale {{Mankas fonto}} aŭ {{Konfirmon}} (kvankam el la lastaj du nek unu uzu aparte taŭgas por tio). Dank' al tio vi povas pli trafe montri kiujn konkretajn mankojn havas la artikoloj kaj la portalo kaj per tio plialtigi la (ĝis nun tre vagan) diskutadon al konkretaj aferoj. Per tio ankaŭ eblos pli facile poluri la artikolojn kaj la portalon kaj savi la enhavon. Amike. --KuboF (diskuto) 14:26, 12 Jan. 2014 (UTC)

Kara Kubo, vi eble jam rimarkis, ke mi ja mem jam serĉas solvojn por proti la diskuton al konstrua nivelo. Via propono estas certe ekzameninda en tiu-ĉi kunteksto. Fakte mi min hodiaŭ turnis al tiuj, kiu pledis por konservado de la portalo por ekscii, ĉu inter ili estus persono(j) kiuj pretus kunlabori al ĝia flegado. Eĉ se granda plimulto subtenis mian proponon de forigo (kiun mi ja fakte nur lanĉis, kiam mi devis sperti plurajn insultojn, post kiam mi petis diskuton pri la enhavo de certaj artikloj) - tio nun ne signifas, ke tiun radikalan solvon ni aŭtomate devas realigi, ĉar voĉdonoj en tia demando ja havas pli konsultan ol juran naturon. Por mi tial unue estas grave scii, ĉu entute ekzistus teamo, kiu pretus fari la laboron, kiu estus necesa, se oni volus konservi tiun portalon ĉu en sia origina formo ĉu eventuale sub alia titolo pli ampleksa. Se evidentiĝus, ke neniu pretas fari tiun-laboron, tiam fakte estus absurda luktio por konservo de la portalo, ĉar en certa momento ĝi simple same tramkvile kvazaŭ peras kiel ekzemple la poralo pri tramtrafiko, en kiu simple jam de eterna tempo ne plu okazis redakto ... - se mi vidas, ke ekzistas grupo de almenaŭ du aŭ tri personoj krom ĝia aŭtoro Pangea, tiam mi estus la lasta, kiu ne kontribuus al solvo, kiu helpas konservi la laboron de Pangea, al kiu mi ja ne riproĉis, ke ĝi ne havas valoron - mia riproĉo estis nur rilate al unuflankeco kaj miskomprenebleco de certaj kontribuoj kaj rilate al la portalo tio estis inter aliaj elementoj ĝia grafika aspekto! Ne estas mia celo cenzuri la informadon por la temo - sed kio ne devas esti, estas ke Vikipedio fariĝu podio por varbado por certaj ideologioj - do estas tute akzeptebla informi pri ekzisto kaj historio de pedifilia movado sed ne estus akzeptebla, se la koncerna artikolo povas esti interpretita kiel pledado por la filozofio de tia movado kaj tia impreso estiĝas, kiam oni unuflanke nur prezentas la argumentojn de la membroj de tia movado sen la argumentoj de la kritiko de ĝi. Do kiel dirite: Unue nun necesas scii, kiu efektive pretus okupiĝi pri tia portalo, kaj depende de la respondo al tiu-ĉi demando, eblas poste decidi en kiu maniero la decido de la baloto estus metita al efiko. La konkludo el la baloto ne estas nepre, ke la protalo devas kommplete esti forigita, sed la konkludo estas, ke tia kia ĝi estas nun, ĝi ne povas resti!DidiWeidmann (diskuto) 16:37, 12 Jan. 2014 (UTC)

Longaj mesaĝoj redakti

Didi, nur unu kroma rimarko - bonvolu pripensi skribi komentojn iom pli mallongaj. Ne ĉiu havas tempon legadi eseon kaj ĝuste al ĝi reagi   --KuboF (diskuto) 14:16, 15 Jan. 2014 (UTC)

Vi fakte pravas - mi penados koncentriĝi estonte al la kerna mesaĝo, ne ĉiam facila, kiam temas pri kompleksaj demandoj.DidiWeidmann (diskuto) 14:14, 16 Jan. 2014 (UTC)

Restarigo de Portalo:Pedofilio redakti

Kara Didi, mi ĵus laŭ peto kaj promeso de Uzanto:Goren restarigis Portalo:Pedofilio (vidu ankaŭ en Diskutejo). Ĉar vi estis ĉefa motoro por forpeli teruron de nia Vikipedio kaj kapablis longe priskribi la temon, eble bonus se vi montrus konkretajn maltaŭgajn lokojn en la portalo, problemajn formulaciojn kaj tiklajn bildojn por, ke neŭtraligantoj pli facile povu ilin prizorgi. Amike. --KuboF (diskuto) 18:24, 21 Jan. 2014 (UTC)

Mi respondis ĉi-tie. DidiWeidmann (diskuto) 23:40, 21 Jan. 2014 (UTC)

Pli pri seksa ekspluato redakti

Saluton, Didi. Mi klopodis plibonigi la hontindan paĝon pri NAMBLA, kaj nun mi ricevis plendojn (vidu malsupren). Ĉu vi povas helpi?

Malneŭtralaj enhavoj
Mi vidas, ke vi faris ŝanĝojn en la artikolo North American Man/Boy Love Association, kiuj malobservas la principon de neŭtraleco; ekzemple: "estas usona organizaĵo, fondita en Bostono en 1978 de samseksemaj pedofiloj (tiel estas, infanseksema mistraktado)" (teksto interkrape via). BONVOLU RESPEKTI LA PRINCIPON DE NEŬTRALECO. Ne vandaligu, mi petas.
Koncerne aliajn partojn, kiujn mi forviŝis kaj vi riparis (ekz. aludoj al GLAAD), mi informas vin, ke mi estas refaranta la tutan artikolon kaj NUR PROVIZORE mi forviŝis ilin, ĉar ankaŭ tiaj informoj aperos, sed neŭtraligitaj, ĉar en la nuna stato ili estas malneŭtralaj, kaj en alia loko, ne en la enkonduko), kiam ĝi estos finita.
Dankon pro via kompreno. --Pangea (diskuto) 10:52, 30 Sep. 2014 (UTC)
Vi ankaŭ ŝanĝis la ŝablonon per alia, malpli kompleta, pli malbone farita, tre malneŭtrala kaj kun lingvaj eraroj. Ĉu vi povas klarigi al mi la kialon de tiu ŝanĝo?--Pangea (diskuto) 11:02, 30 Sep. 2014 (UTC)

— Amike, Objectivesea (diskuto) 15:30, 30 Sep. 2014 (UTC)

Ti has posta! redakti

Saluton! Hab Dir in der romanischen Wiki geantwortet. --Andreas, als 91.15.139.45 19:42, 26 Jan. 2014 (UTC)

Gandhi redakti

Entschuldigen Sie mir, aber Sie haben "Ghandi" auf Ihrer Uzanto Seite.
Varlaam (diskuto) 05:09, 13 Feb. 2014 (UTC)

Dankon por la atentigo - mi tuj korektis.DidiWeidmann (diskuto) 11:09, 14 Feb. 2014 (UTC)

Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio redakti

Saluton, Didi. Mi aldonis la kutime uzatajn prefiksojn de Esperanto al de:Präfix. Sed nun alia uzanto preferas forpeli ilin al alia artikolo, nome de:Sprachaufbau des Esperanto. Vidu de:Diskussion:Präfix#Deutsche_Verben_-_und_sonst.3F. Kion vi pensas pri tio? Mi pensas, ke li nur parte pravas kaj esperanto povus esti menciata en la artikolo pri prefiksoj, sed kun ligilo al propra artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 16 Feb. 2014 (UTC)

modifo de artikolo-titolo redakti

saluton! La prezidanto de Pluezek asocio petas modifon de la titolo de la artikolo

nuna titolo: Internaciaj Renkontoj de Pluezek nova: Pluezekaj Renkontiĝoj

koran dankon. Mir

Kara ĉiu ensalutinta uzanto povas alinomi artikolojn. Ĉe la laboriloj (surpra linio dekstre de "vidi historion" vi vidas stelon kaj poste grizan trianguleton. Se vi klakas sur la trianguleton malfermiĝas menuo. Vi elektu "Alinomigi" kaj sekvu la instrukciojn. Atentu, se la cela titolo jam ekzistas kiel alidirektilo, tiam oni ĝin devus unue forigi. En tia kazo necesas peti helpon de adiministranto (do ekzemple de mi). Mi esperas, ke tiu informo helpas vin. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:27, 18 Apr. 2014 (UTC)

PS: Kiam vi faras kontribuon subskribu metante 4-foje tildon ~~~~. Kiam vi metas tiun tildon aŭtomate aperas via subkribo, kiam vi estas ensalutinta. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:27, 18 Apr. 2014 (UTC)

Arbitraj decidoj kontraŭantaj kutimojn redakti

Didi, por iom pliklarigi la situacion pri via ekslegindigo: mi konsentas, ke la artikolo neniel meritas la statuson kaj subtenas forigon de la statuso, kondiĉe ke tia estos esprimita volo de la komunumo. Povas okazi oficiala baloto pri ekslegindigo, sed mi persone preferas starigon de sojlo, sub kiu ni ne bezonus fari tiun tedan balotan proceduron... Mi forte kontraŭas arbitran decidon pri (eks)legindigo / (eks)elstarigo (se tion ne volos komunumo, kio ja povas, simile kiel en skwiki)! Aŭ ni ekslegindigu / ekselstarigu ĉiujn maltaŭgajn artikolojn aŭ neniun (laŭ volo de la komunumo)! Se vi postulus arbitran decidadon mi tute laŭ via postulado tiumomente arbitre forigus ĉiujn uzojn de {{El}}! Neniu en nia komunumo estas duondio kun senlimigita decidorajto kaj funkcias ĉi tie popolkontrolado. Ankaŭ administrantoj havas neniun pli grandan socian rajton, ekz. esti la ekslegindigistoj. Mi esperas, ke tia ĉi eksplica klarigo de la stato helpos al ni komune diskuti kaj trovi plej bonan solvon. --KuboF (diskuto) 01:22, 19 Apr. 2014 (UTC)

Kara Kubo, via nuna konduto estas ridinda: Ĉu vere ni devus malfermi komplikan burokration, por kazoj, kiuj estas absolute evidentaj?! Kaj vi nun volas instali por mallegindigi evidente mallegindan artikolon proceduron pli komplikan ol la proceduro por forigo en la foriga regularo!DidiWeidmann (diskuto) 12:44, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara Didi, bonvolu denove legi mian diskuteron „mi persone preferas starigon de sojlo, sub kiu ni ne bezonus fari tiun tedan balotan proceduron”. Ĉu tio ŝajnas al vi kiel komplika burokratia proceduro? Tio fakte estas preskaŭ same kiel faris vi, sed kun eksplica komunuma konsento kaj klaraj kriterioj. Bonvolu relegi miajn diskuterojn, mi tion asertas jam de longe sed vi neniel subtenas efektivigon de tia solvo. --KuboF (diskuto) 13:14, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubo - vi faras kiel ni diras en la germana lingvo "ŝtormon en akvoglaso" ... DidiWeidmann (diskuto) 14:02, 19 Apr. 2014 (UTC)

Bonvolu diskuti pri kriterioj por tuja forigo de statuso. --KuboF (diskuto) 16:48, 22 Apr. 2014 (UTC)

Didi, ĝis nun vi tre fervore diskutis, nun, kiam estas traktata tre konkreta propono, iom simila al via, indus ankaŭ via partopreno en diskuto pri kriterioj por tuja forigo de statuso. Amike. --KuboF (diskuto) 10:41, 23 Apr. 2014 (UTC)


  Sciate, mi delonge ne plu ĉeestas tie ĉi. Sed revizite, mi atentigas, ke Kubo volas reguli, regulari kaj regularegi ĉion. Okaze de la Nudelo la afero estis sufiĉe klara. La artikolo estas pli mizera ol leginda. Aldone, la forigo de la etikedo leginda ne estas la fino de la mondo.

Sed aliflanke, vidu kio nun okazis pri Proverboj. Jen estis diskuto, jen estis baloto. Poste Kubo faris la malon kaj simple forigis la paĝon! Alivorte, se la reguloj plaĉis al li, li volas ilin, se ili ne plaĉas, li ne volas ilin.

La tuta sistemo tie ĉi fundamentas sur la supozo, ke sanmensaj homoj agas tie ĉi. Se tiu supozo ne validas, nek mil reguloj nek plene senreguleco helpos. Aldone, la decidoj de ĝuste tiu ĉi Kubo estas iam kaj iam vere tre arbitraj. Rilate al Proverboj li argumentis, ke li ne estas iel ajn ligata al la rezultoj de iuj ajn balotoj. Aliflanke okaze de Nudelo li pedante kaj erumante volis nepre okazigi baloton, kiun, aliflanke, laŭ lia opinio, oni, aŭ almenaŭ li, rajtas plene ignori. Ĉio ĉi estas plene freneza.

Aldone li ĵus klarigis en la Diskutejo, ke tute ne estas necese baloti por rajti forigi paĝojn. Li povas tuj forigi ilin. Do kio nun? Kunbalote? Senbalote? Kundiskute? Sendiskute? -- PEJNO Simono Diskuto  14:38, 29 Apr. 2014 (UTC)

Dankon por la informo, tamen tiu-ĉi diskuto okazu prefere en la ĝenerala diskutejo...DidiWeidmann (diskuto) 21:05, 30 Apr. 2014 (UTC)

Pri la voĉdono redakti

Saluton, DidiWeidmann. Mi kore dankus vin se vi voĉdonus antaŭ la finiĝo, kiu ŝajnas esti morgaŭ kun la nova interkonsento. Amike,--Salatonbv (diskuto) 13:23, 13 Aŭg. 2014 (UTC)

Pardonu, mi nur hodiaŭ vidis vian mesaĝon. En la konkreta kazo mi tamen ne povis voĉdoni, ĉar mi voĉdonas principe nur por personoj, kies veran identecon mi konas. Lasu min diri tiel: Mi fakte havas pozitivan impreson pri via ĝisnuna laboro kaj se mi scias, kiu vi estas (vera familia kaj persona nomo, vivloko, eventuale foto), tiam vi ricevas mian poran voĉon (kvazaŭ postdate). Fakte mi emas kuraĝigi ĉiujn vikipediistojn, kiuj laboras ne jam sub siaj veraj nomoj, ke ili bonvolu malkaŝi al la ĝenerala publiko, kiel ili nomiĝas, ĉar tio multe altigus la kredindecon de Vikipedio. Vi skribis, ke vi tion modifis en via uzanta paĝo. Tamen tie mi ne trovis ankaŭ nun informon, kiu vi estas (nur kio!). Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:46, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

An important message about renaming users redakti

Dear DidiWeidmann, My aplogies for writing in English. Please translate or have this translated for you if it will help. I am cross-posting this message to many places to make sure everyone who is a Wikimedia Foundation project bureaucrat receives a copy. If you are a bureaucrat on more than one wiki, you will receive this message on each wiki where you are a bureaucrat.

As you may have seen, work to perform the Wikimedia cluster-wide single-user login finalisation (SUL finalisation) is taking place. This may potentially effect your work as a local bureaucrat, so please read this message carefully.

Why is this happening? As currently stated at the global rename policy, a global account is a name linked to a single user across all Wikimedia wikis, with local accounts unified into a global collection. Previously, the only way to rename a unified user was to individually rename every local account. This was an extremely difficult and time-consuming task, both for stewards and for the users who had to initiate discussions with local bureaucrats (who perform local renames to date) on every wiki with available bureaucrats. The process took a very long time, since it's difficult to coordinate crosswiki renames among the projects and bureaucrats involved in individual projects.

The SUL finalisation will be taking place in stages, and one of the first stages will be to turn off Special:RenameUser locally. This needs to be done as soon as possible, on advice and input from Stewards and engineers for the project, so that no more accounts that are unified globally are broken by a local rename to usurp the global account name. Once this is done, the process of global name unification can begin. The date that has been chosen to turn off local renaming and shift over to entirely global renaming is 15 September 2014, or three weeks time from now. In place of local renames is a new tool, hosted on Meta, that allows for global renames on all wikis where the name is not registered will be deployed.

Your help is greatly needed during this process and going forward in the future if, as a bureaucrat, renaming users is something that you do or have an interest in participating in. The Wikimedia Stewards have set up, and are in charge of, a new community usergroup on Meta in order to share knowledge and work together on renaming accounts globally, called Global renamers. Stewards are in the process of creating documentation to help global renamers to get used to and learn more about global accounts and tools and Meta in general as well as the application format. As transparency is a valuable thing in our movement, the Stewards would like to have at least a brief public application period. If you are an experienced renamer as a local bureaucrat, the process of becoming a part of this group could take as little as 24 hours to complete. You, as a bureaucrat, should be able to apply for the global renamer right on Meta by the requests for global permissions page on 1 September, a week from now.

In the meantime please update your local page where users request renames to reflect this move to global renaming, and if there is a rename request and the user has edited more than one wiki with the name, please send them to the request page for a global rename.

Stewards greatly appreciate the trust local communities have in you and want to make this transition as easy as possible so that the two groups can start working together to ensure everyone has a unique login identity across Wikimedia projects. Completing this project will allow for long-desired universal tools like a global watchlist, global notifications and many, many more features to make work easier.

If you have any questions, comments or concerns about the SUL finalisation, read over the Help:Unified login page on Meta and leave a note on the talk page there, or on the talk page for global renamers. You can also contact me on my talk page on meta if you would like. I'm working as a bridge between Wikimedia Foundation Engineering and Product Development, Wikimedia Stewards, and you to assure that SUL finalisation goes as smoothly as possible; this is a community-driven process and I encourage you to work with the Stewards for our communities.

Thank you for your time. -- Keegan (WMF) talk 18:24, 25 Aŭg. 2014 (UTC)

--This message was sent using MassMessage. Was there an error? Report it!

Saluton, DidiWeidmann. Mi nun petas permeson por krei la konton de mia roboto. Antaŭdankon,--Salatonbv (diskuto) 14:16, 4 Okt. 2014 (UTC)

Tokipona.info redakti

Saluton Didi! Andreas aus der romanischen bzw. Kazu89 aus der deutschen Wikipedia hier. Ich wollte dich auf diese Löschdiskusion hinweisen. Vielleicht kann eure Wikipedia ja was mit dem Artikel anfangen. Man sieht sich in der romanischen WP, 93.202.72.70 19:11, 7 Okt. 2014 (UTC)

Kara DidiWeidman, antaŭ nelonge estiĝis konfuzo koncerne la liston de havendaj artikoloj - la nia ne plu entenas plene 1000 artikolojn kaj mi ne certas kion fari nun ĉar la tri perditaj estus malfacilege retrovataj. Ĉar vi estigis ĉi tiun fadenon ĉe la Diskutejo mi nun invitas vin tie opinii. Elkore. Tempodivalse (diskuto) 05:27, 28 Dec. 2014 (UTC)

Dankon pro la ĝermeto ĉe Brahmagupta. Tamen ankoraŭ restas enigmo: kio estis la antaŭa mila havendartikolo? Oni antaŭe plurfoje kalkulis la tri subkategoriojn de la listo kaj evidente ili sumiĝis al 1000 (ĉar neniam estis komentoj pri malkompleto). Sed la formulo-artikolo, neniam havinte la ŝablonon, neinkluziviĝis tie dekomence!
Do ni nun havas la malan problemon - troviĝis pluraj artikoloj ĉe la Meta-Vikia listo kiujn la nia eĉ ne entenas. Leginte la ĵusajn komentojn de Uzanto:Kani ĉe la diskutejo, mi nun demandas min, ĉu ni ne rekonsideru la plej inkluzivindajn artikolojn. Tempodivalse (diskuto) 22:51, 28 Dec. 2014 (UTC)

Tio ne estas enigmo: La havenda artikolo ĉiam estis Brahmagupta. La eraro estis, ke la artikolo Brahmagupta de la aliaj lingvoj estis erare ligita al la artikolo pri unu el la formuloj de Brahmagupta kaj oni tial kredis erare, ke tiu artikolo en Esperanto jam ekzistas, kvankam ĝi ĝis nun mankis ... ~per aliaj vortoj ĝis la 28-a de decembro EO-vikipedio havis nur 999 de la 1000 artikoloj. Nun la listo fine kompletas (se ne estas ankoraŭ alia simila ne rimarkita kazo). DidiWeidmann (diskuto) 16:54, 13 Jan. 2015 (UTC)

Kara DidiWeidman, mi pluigis la diskutfadenon en la Diskutejo, sed vi ne respondas tie. Ja denove okazis misoj en la listo ĉar certe iu aŭ iuj forigas la markojn de kelka aŭ kelkaj el la milo da nepraj artikoloj. Bazo por tiu listo devas esti certe la List of articles every Wikipedia should have ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_articles_every_Wikipedia_should_have Sed la problemo estas kiel sekurigi ke markoforigo ne okazos denove. Oni devos kunvoki aŭ alvoki administrantojn por studi tiun aferon. Nune mi gapas, ke vi enmetas tiun markon al novaj artikoloj kiaj Vetludo kaj Militfortoj. Kaj ĉefe pri la unua, ĉar pri la dua mi konstatas ke ĝi ja estas en la menciita baza listo, dum pri la unua oni jam havas artikolon Ludo en la listo. Pri la dua, kiel ĝi ne estis en la antaŭa listo? Ĉu vi interkonsentis kun iu por fari tion? Se vi ne tuj respondas, mi konsideros min rajtigita tuj forigi tiun markon almenaŭ el Vetludo post averto en la fadeno de la Diskutejo. Poste mi supozas ke la plej taŭga laborplano estos unue certigi sekurecon de la listo, poste restaŭri ĝin.--kani (diskuto) 15:21, 1 Feb. 2015 (UTC)
Kara kani ludo (angle game) ne estas la sama afero kiel vetludo (angle gambling) nek kiel hazardludo (angle game of chance). Same armitaj fortoj ne estas la sama afero kiel militfortoj. Temas ofte pri simil- sed ne samsignifaj esprimoj. Antaŭ la enkonduko de vikidatumo intervikia ligo estis ebla al pluraj fremdlingvaj artikoloj samtempe. Ĉar vikidatumo permesas nun nur ankoraŭ unusignifajn intervikiaj ligiloj, per la enkonduko de vikidatumoj kaj la aŭtomatigo duoblaj interligoj estis forigitaj. Tio tuŝis evidente dekon de niaj havendaj artikoloj, kaj nur nun evidentiĝis, ke en certaj kazoj tiuj havendaj artikoloj fakte mankis respektive estis atribuitaj al la malĝustaj artikoloj. Alia problemo estas, ke la enhavo de la listo de la 1000 havendaj artikoloj ne estas eterne senŝanĝa afero. Se oni observas la liston, oni povas konstati, ke ek de ĝia ekzisto jam cento da artikoloj estis forigitaj el la listo kaj estis aldonitaj aliaj. De vetuludo vi tute ne rajtas forigi, la markon, tio fakte estus grava eraro! DidiWeidmann (diskuto) 19:53, 1 Feb. 2015 (UTC)
Vi ne respondis kun kiu vi interkonsentis aldoni tiujn artikolon kaj partikulare vetludo al la listo.--kani (diskuto) 19:59, 1 Feb. 2015 (UTC)
Ŝajnas, ke vi ion miskomprenas: Mi ne aldonis artikolon al la listo. La artikoloj vetludo kaj militfortoj simple mankis en la Esperanto-versio, kaj ili simple ĉiam mankis! Do mi fine kreis la du artikolojn, kiuj ĝis nun mankis, aferon, kiun oni nur tial ne rimarkis, ĉar ĝis nun du artikoloj, kiuj ne estas en la listo (kiuj traktis parencajn temojn) portis erare la markon. Ke tio estis tiel oni tuj rimarkas, kiam oni sekvas iliajn intervikiaj ligilojn ekzemple al la angla aŭ ni diru al la katalana, kies havendaj artikoloj ankaŭ kompletas. En la listo (https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_articles_every_Wikipedia_should_have), kiun vi mem citis ja ekzistas kaj gambling = vetludo kaj game = ludo. Ĉar ĝi mankis, evidente necesis ĝin krei. Kun kiu mi devintus interkonsenti? La artikolo mankis, do oni ĝin devis krei. Kiel vi mem asertas la listo en vikimedio estas la listo valida. En tiu listo mi nenion aldonis aŭ ŝanĝis. Ni ja simple supre konstatis, ke al ni daŭre mankis unu artikolo en la listo, kaj do mi komencis kompari nian liston kun la oficiala en vikimedio kaj finfine ja trovis post longa serĉado la mankantan. Kio daŭre ne estas tute kontrolita estas, ĉu eventuale ankoraŭ en alia kazo artikolo portas la markon, kiu ne apartenas al tiu listo, dum unu el la listo ne havas la markon. Tiun kontrolon mi estas nun farante. Ke iu Vandale forigis la markon, tamen evidente ne okazis, kio tamen okazis, estis modifoj en la oficiala listo, kiun ni en Esperanto ne jam sekvis (unu tia kazo estis Bruselo - tion mi jam korektis). DidiWeidmann (diskuto) 20:15, 1 Feb. 2015 (UTC)
Ke la listo ĉiam estas en movo, vi cetere povas vidi en la vigla diskuto. Do ni devas ĝin konstante observi, por konservi nian liston je aktuala stato. DidiWeidmann (diskuto) 20:23, 1 Feb. 2015 (UTC)

Pri via stevardo-kandidateco ĉe Meta-Vikio redakti

Kara DidiWeidmann! Mi simple volis kuraĝigi vin pri via stevarda kandidateco kaj esprimi miajn bondezirojn. Al mi malplaĉas ke iuj estas tiom burokratoj, ke ili kritikas kaj kontraŭas vin pro tioma bagatelaĵo kiel retpoŝta eraro! Vere la Vikimediistaro dum lastaj jaroj iĝas pli kaj pli strikta, regulema, konformiga ... Tempodivalse (diskuto) 01:44, 12 Feb. 2015 (UTC)

Dankon por via subteno. Intertempe io estas enordo kun mia kandidatiĝo kaj mi kun ĝojo konstatas, ke mi evidente ricevas vastan subtenon. Rialte la burokratan problemon, kiun mi havis kun la sendado de miaj identecpruvoj, mi cetere kvazaŭ kiel unua antaŭoficago sugestis por estonteco la solvon, nome ke kandidatoj, kies identecopruvo ne estas enorde registrita, estonte je al fino de la aliĝperiodo por kandidatiĝo ricevas apartan atentigon pere de aŭtomata retmesaĝo, ke ilia identecopruvo ankoraŭ mankas kun la ekzakta respondligilo, kien ili sendu tiujn dokumentojn. Per tiel simpla rimedo simila problemo kiel la mia estos evitita estonte. Per aliaj vortoj, simple antaŭ ol publikigi malkvalifikiĝon de kandidato (kiun oni post protesto poste devas nuligi) oni unue sendu admonon al tiu homo ... (kiel tio cetere estas la bona kutimo en ajna institucio ...) Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:37, 12 Feb. 2015 (UTC)

Saluton Didi. Rilate al via kandidatiĝo mi atentigas vin pri miaj demandoj, kiu estas publikigitaj jam dum du tagoj. Mi antaŭĝojas viajn respondojn; post la respondo mi pripensos ŝanĝon de mia voĉo. Amike. --KuboF (diskuto) 13:32, 28 Feb. 2015 (UTC)

Pri diskuto pri ŝanĝo de x-sistemo redakti

Saluton. Dankon pro via kontribuo en Diskutejo pri ŝanĝo de x-sistemo. Tamen mi petas vin ŝovi vian kontribuon al alia sekcio, por ke restu klara, kion homoj volas kaj tio ne miskiĝu kun tio, kion homoj ne volas. Laŭ mia kompreno, via kontribuo apartenas al la sekcio Por lasi nuntempan staton. Amike. Mi tion fakte farus mem, sed mi ne tre ŝatas redakti aliulajn kontribuojn kaj via vortumo sonus strange en tiu alia sekcio... --KuboF (diskuto) 16:10, 18 Feb. 2015 (UTC)

Kara Kubo, fakte la prezento via por voĉdono estas iomete konfuziga: Devas estis unu propono al kiu oni povas voĉdoni "por" kontraŭ aŭ sindetene ..., evidente ĉiuj "kontraŭuloj" same reagis kiel mi, do mi permesas al mi precizigi la subtitolojn. DidiWeidmann (diskuto) 13:17, 21 Feb. 2015 (UTC)
Didi, fakte la prezento via por voĉdono estas iomete konfuza: voĉdonoj "por", "kontraŭ" kaj "sindetenas" taŭgus se estus ununura propono. Tamen nun eĉ ne estas voĉdonado sed prezentado de opinioj. Due, tute ne estas nur unu eblo (plene transiri de la malnova sistemo al Universala LingvoElektilo kun x-sistemo), sed estas pluraj ebloj kaj mi intencis sondi proponojn de aliuloj. Ekzemple eblus malŝalti malnovan x-sistemon kaj ŝalti Universalan LingvoElektilon kun h-metodo... Simple, mi volas kunigi plurajn opinioj kaj ne prezenti nur mian preferatan; mi instigas konstruigan diskutadon. Se ni restus pri "voĉdonado por/kontraŭ/sindetenas", tiel homoj voĉdonus por ĉiu propono - kio estus superflua. Do mi permesas al mi precizigi la subtitolojn. --KuboF (diskuto) 15:13, 22 Feb. 2015 (UTC)
Aldona klarigo: Vi povas imagi la nuntempan diskuton kiel aron da petskriboj aŭ malfermitaj leteroj (kvankam tio ne estas tio) - ĉiu subskribas tiun proponon, pri kiu li konsentas. Ne estas "mi subskribas tiun ĉi proponon, sed mi malkonsentas". Tial estas pluraj alternativoj kun eblo aldoni plian ;) --KuboF (diskuto) 15:26, 22 Feb. 2015 (UTC)

Vi volis scii ĉu la sistemo proponita de mi estus same facila kiel la nuntempa. Mi rekomendas al vi, antaŭ vi komencas verki longegajn diskutojn kaj amase skribi al persona diskutpaĝo de ĉiuj subtenantoj de via malpreferata eblo, relegi la proponon. Ĉar vi mem nomis vin teĥnika idioto, prefere ĝin legu ankaŭ trian fojon. Tiel vi en mia origina propono trovus la frazon " Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado." Plue, mi rekomendas al vi legi la ligitajn dokumentojn por ekhavi pli vastan kaj profundan imagon pri la afero. Mi speciale ligis al propono en Phabricator kie estis diskutitaj teĥnikaj detaloj - mi certas, ke preskaŭ neniu en nia komunumo profunde komprenus la diskutatan aferon, sed ĉiu almenaŭ povas provi kaj enprofundiĝi. Ĉar vi bonege regas la anglan, vi povas ĝin legi kaj trovi respondon al via demando ekz. pri konservado de tekstoj. Pli mi volas skribi en Diskutejo, ĉar aperi kelkaj aferoj, kiuj kontraŭas kutimajn "plej bonajn manierojn". --KuboF (diskuto) 15:57, 22 Feb. 2015 (UTC)

Mi provis respondi al viaj demandoj kaj postuloj en Diskutejo. Tamen tio estis malfacile, ĉar vi skribis multan aldonan tekston. Se vi havas pliajn demandojn, bonvolu ilin formuli pli koncize kaj rekte. --KuboF (diskuto) 17:08, 22 Feb. 2015 (UTC)

Kara KuboF, pardonu, mi eĉ kvinfoje relegis vian proponon, tamen fakte mi ne sukcesis vidi en ĝi, kiel la afero funkcias. Se estas tiel simple vi povas tion ja klarigi konkrete anstataŭ nur papage ripeti, ke la afero estas simpla! Sed jam la eldiro la plej parto montras, ke ĝuste tiel ne estas, ne devas esti la plej parte, sed ĉiuj, por kiuj la nuna solvo funkcias! Krome vi ligas al anglalingva paĝo, kun tre teknikaj klarigoj kaj multaj mallongigoj ne kompreneblaj al laiko! Same nun via respondo ne estas kontentiga! Respondu mian demandon, do klarigu en kelkaj simplej frazoj, kiel tio funkcias, kaj nepra kondiĉo, donu grantion, ke tio funkcias por ĉiuj kaj ne nur por plej parto! Via nura aserto, ke via solvo estas same facile, neniel estas sufiĉa! Se vi ligas al klariga paĝo cetere, zorgu, ke ĝi estu disponebla en Esperanto (ne nur en la angla) kaj ke ĝi ne enhavu mallongigojn, kies signifo oni ne povas kompreni. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:01, 22 Feb. 2015 (UTC)
Nun en Diskutejo donis Aisano al vi instrukciojn kiel uzi Universalan LingvoSelektilon, ŝajne ankaŭ Pino komprenis, do mi esperas, ke tiaj instrukcioj sufiĉas ankaŭ por vi. Kiel vian testejon mi povas rekomendi Vikivojaĝon, kie vi povas utile tekston ankaŭ konservi, ekz. Svislando estas ege mallonga. Mi supozis, ke por vi persone estas la angla lingvo neniu problemo ĉar vi estas profesia tradukisto (tamen mi konscias, ke por esperantistoj, kiuj ne parolas la anglan multe pli taŭgus Esperanta teksto; sed vi evidente al ili ne apartenas).
Fakte vian nepran kondiĉon "ke tio funkcias por ĉiuj kaj ne nur por plej parto" nuntempa malnova x-sistemo ne plenumas. Vidu ekzemple problemojn de kutimaj redaktantoj, ĉe kiuj misfunkcias Varma Kato. Kiel robotisto mi ankaŭ povas vin informi, ke komence kompreni, kiel la afero funkcias vere ne estas primitiva kaj tio povas kaŭzi multajn fuŝojn (jam faris kaj necesis aldona korektado). Mi supozas, ke vi ne postulas tujan malŝalton de nuntempa malnova x-sistemo, ĉar ĝi ne funkcias por absolute ĉiuj. Fakte en reala mondo (male al teoria) oni apenaŭ povas kalkuli pri funkciado en ĉiuj okazoj - tamen ni provas kapti plejeble grandan parton de eblaj uzoj. --KuboF (diskuto) 22:56, 22 Feb. 2015 (UTC)
Kara Didi, mi ne scias ĉu vi jam komprenis la uzadon de la lingvo-selektilo. Se ne, mia nura konsilo estas ke vi provu ĝin uzi, vi vidos ke la afero estas tre facila kaj la uzado tuje komprenebla. Ĝi ne postulos instaladon de kroma programaro (softvaro) aŭ io tia. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  02:51, 23 Feb. 2015 (UTC)
  • Didi, povas esti ke dekomence ni ambaŭ mise komprenis la funkcionadon de l' etendaĵo. Mi volas kapti vian atenton ĉe tiu ĉi subfadeno, kie mi klopodis re-prezenti mallongigite viajn obĵetojn en la formo de du ĉefpunktoj. Al mi ŝajnas, ke la subtenantoj de la nova sistemo povis jam kontentige respondi al ili. Bonvole lasu viajn pluajn opiniojn tie. Via elkore. Tempodivalse (diskuto) 04:58, 25 Feb. 2015 (UTC)
Karaj la problemo estis, ke la subtenantoj de la ideo tre konfuze kaj malklare prezentis la aferon kaj precipe mankis informo ĝenerale komprenebla, kiel oni uzas la Universalan lingvo-selektilon. Finfine post iom da provado kaj cerbumado kaj legante inter la linioj de la same apenaŭ komprenebla anglalingva artikolo mi nun sukcesis kompreni, kaj farente la artikolon kun la bilda instrukcio, mi pensas la pronono nun ja fariĝis decidomatura. DidiWeidmann (diskuto) 14:45, 5 Mar. 2015 (UTC)

"Administraj entoj" redakti

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 22 Dec. 2015 (UTC)

can you translate this article in your language? redakti

Wish the best for you ... Could you please write a article in your languge, based on "Laki_dialect" or لکی??? """"Please. Article about Laki_dialectis . If you do that, please put interwiki link into English version. ""--Hosseinblue (diskuto) 11:06, 12 Jan. 2016 (UTC)

Thank you for your request. As I am Linguist this would be my domain, but I cannot promise you now anything. May be in the future. DidiWeidmann (diskuto) 15:35, 13 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, francaj regionoj ŝanĝiĝis komence de 2016. Estas urĝe ĝisdatigi ilin en multaj artikoloj. Ĉu vi povus plirapidigi la agon kaj fini la aferon ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:45, 24 Jan. 2016 (UTC)

Nova administranto redakti

Saluton, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 10:18, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Rezulto de la voĉdono redakti

Saluton Didi, Kio estas la rezulto de Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Listo_de_lingvoj? Se vi bezonus tutan interkonsenton por procedi plu, ĉu ni klopodus peti al la kontraŭantoj por rekonsideri? Mi ege malŝatas la ŝanĝaĉon de la sistemo.--Salatonbv (diskuto) 05:50, 20 sep. 2016 (UTC)Reply

Invito al grava diskuto redakti

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Dankon - mi en la venontaj tagoj studos vian kandidatiĝon. Sendepende de mia juĝo mi jam anticipe dankas vin por via kuraĝo - ni ĉiam bezonas homojn, kiun pretas sindoneme donaci sian tempon al nia granda afero. DidiWeidmann (diskuto) 10:39, 26 nov. 2016 (UTC)Reply
Saluton! Finiĝis la balotperiodo. Mi ĝisdatis la kandidatopaĝon. Dankon! Vikiano (diskuto) 17:04, 7 dec. 2016 (UTC)Reply

Ŝablono ELiSo redakti

Jen   {{Uzanto ELiSo}}

  ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto) 05:17, 10 dec. 2016 (UTC)Reply

Ŝablono EL redakti

Pardonon, mi erare voĉdonis. Dankon pro via atentoClaudio Pistilli (diskuto) 10:18, 22 feb. 2017 (UTC)Reply

Oni proponis forĵetadon de du paĝoj pri Esperantistoj redakti

Kelkaj memgravaj redaktistoj de la angla Vikipedio volas forĵeti la anglajn versiojn de paĝoj pri la renomaj Esperantistoj, Chuck Smith (Esperantist) kaj Henri Masson (Esperantist). Bonvole voĉdonu “keep” ĉe en:Wikipedia:Articles for deletion/Chuck Smith (Esperantist) kaj eble plibonigu la alian paĝon pri Henri Masson por eviti tiajn malbonvolajn proponojn Objectivesea (diskuto) 18:35, 1 apr. 2017 (UTC)Reply

Dankon por la atentigo. Mi tion konigos pli vaste. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:47, 3 apr. 2017 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

Saluton! La voĉdonado pri administriĝo havas 20 voĉojn.--Crosstor (diskuto) 03:48, 29 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Champlan redakti

Saluton Didi! Mi alinomis "Champlan" al "Champlan VS" ĉar en aliaj vikipedioj "Champlan" jam estas franca urbo. Aliflanke, pluraj paĝoj jam ligis al tiu urbo kaj erare trafis al "Grimisuat". Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 08:58, 6 feb. 2018 (UTC)Reply

Neniu problemo DidiWeidmann (diskuto) 21:14, 27 feb. 2018 (UTC)Reply

Bonvolu helpi redakti

kara Didi, Bv. legi en la germana Viki la artikolon Internationale Liga der Esperanto-Radio-Amateure

Iu lanĉis tie Löschantrag. Ĉar vi estas pli sperta pri tiaj aferoj, bv. helpi. En Relevanzkriterien por Vereine mi trovis

  • "überregionale Bedeutung"

Kion signifas RKA? Kion ni faru? Hans

Administrantiĝo de uzanto "LiMr" redakti

Saluton!

Vi ja jam respondis sur la paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/LiMr ... eble oni efektivigu la administrantiĝon nun? Mi ne bezonas foton aŭ alian nomon de la uzanto "LiMr". Taylor 49 (diskuto) 19:37, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Naskiĝintoj en Bratislavo ktp redakti

Saluton! Mi petas vian apogon al Por en diskuto [1], ĉar tiuj ĵus kreitaj novaj kategorioj faras la impreson, ke ĉiuj estas slovakoj. Tio nature ne veras. Mi faris modelon senrezulte. Memoru, ke la nuna Bratislavo estis la hungara ĉefurbo Pozsony dum pluraj jarcentoj, tie loĝis hungaroj, germanoj, slovakoj. Inter la hungaroj estis poetoj, politikistoj, ĉiuspecaj famuloj. Ili vivis en Pozsony. Sincere --Crosstor (diskuto) 14:37, 8 jul. 2020 (UTC).Reply

Burokrato redakti

Saluton, Didi. Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2020-04-11 [vian lastan agon entute je 2020-05-14]. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Tlustulimu (diskuto) 21:50, 14 maj. 2021 (UTC)Reply

Mi uzis la daton el DidiWeidmann (diskuto | kontribuoj) – forigoj | protekto | forbaro pri forigoj, ĉar ĝi estas la plej malfrua. --Tlustulimu (diskuto) 21:50, 14 maj. 2021 (UTC)Reply

Eble Tlustulimu estis iom rapida, ĉar la lasta ago entute en vikipedio okazis ĝuste je 2020-05-14 kaj eblus argumenti ke ne jam pasis plena jaro post tio. Sed intertempe vere:

Necesus adapti la liston de administrantoj al la nun aktivaj redakti

@DidiWeidmann: En Vikipedio:Administrantoj notiĝas

Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

Tio nun koncernus ankaŭ vin, kiu lastfoje faris ajnan kontribuon je la 14-a de majo 2020, do nenion je la plenaj jaroj 2021 kaj 2022.

Mi kompreneble tre bedaŭras la malaktiviĝon de vi - sendepende de via administreco viaj redaktoj ĉiam estis valoraj. Sed sencas ke la listo de administrantoj pli-malpli estu aktuala, ĉar aliflanke iu kolera simpla uzanto povus laŭte protesti pri malaktiveco de "ĉiuj administrantoj". Se vi volos teni viajn administrajn rajtojn, vi devus skribi ion en la koncerna diskuteja noto kaj eble fari iujn aldonajn, simbolajn redaktojn. Tiam principe la formala kialo ne plu havi administrajn rajtojn ne plu validus.

Mi sincere esperas ke ĉe vi private ĉio estas en ordo. Salutas

ThomasPusch (diskuto) 10:15, 27 jan. 2023 (UTC)Reply

How we will see unregistered users redakti

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)


Mia propono por nova ĉefpaĝo redakti

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:30, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Maladministriĝo redakti

Estimata DidiWeidmann! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je {{{1}}} laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas Fenikals (diskuto) 14:21, 22 jul. 2023 (UTC)Reply