Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo1
Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo2
Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo3

Malvedoj redakti

Saluton. Tiu artikolo restis senlige al artikoloj alilingvaj. Fakte Malvidae ekzemple en la angla redirektis al en:Rosids kiu siavice estas ligata al Rozedoj (klado), do mi ne povas trovi similaĵon por Malvedoj, ĉu vi povas?--kani (diskuto) 12:45, 10 apr. 2016 (UTC)Reply

Ankaŭ Kernverdukotiledonoj ne havas alilingvajn ligilojn.--kani (diskuto) 13:33, 10 apr. 2016 (UTC)Reply
@Kani: Ni havas artikolon por Fabedoj do estas logika havi ankaŭ artikolon por Malvedoj. Aliaj vikipedioj faris nur artikolon Rozedoj (klado), kiu informas pri malvedoj kaj fabedoj. Ili havas iliaj propran historion. Ni skribas en 2016, eble 10 jaroj poste, scio ŝanĝis. Laŭ mi estas nuntempe pli logika havi tri artikolojn Rozedoj (supra klado), fabedoj kaj malvedoj. Same estas grava la artikolo Kernverdukotiledonoj. Krome estas logika havi artikolojn por kladoj, kiujn oni uzas en informkestoj. Estas bone fari klarajn ligilojn sed nia strukturo ne estas nur kopio de alia vikipedio. --pino (diskuto) 18:05, 10 apr. 2016 (UTC)Reply

Tropaeolum tuberosum redakti

Saluton. Ĉu tiu specio povas aparteni al 5 diversaj kladoj? Mi supozas, ke estas eraro en la tabelo, sed ne kapablas aranĝi.--kani (diskuto) 13:26, 10 apr. 2016 (UTC)Reply

Saluton kani kaj dankon por via atentigo. Ne estas eraro, nature specio povas aparteni al multaj kladoj. Vidu ekzemple ca:Tropaeolum tuberosum, fr:Tropaeolum tuberosumen:Tropaeolum tuberosum. Ni montras tie la plej gravajn kladojn de la APG III--pino (diskuto) 14:20, 10 apr. 2016 (UTC)Reply
Konsentite. Mi ne estas fakulo tiuteme. Nur mi suspektis ke povus esti eraro aŭ forgeso. Krome ĉu vi legis la antaŭan ĉapitron en tiu ĉi via diskutpaĝo?--kani (diskuto) 16:08, 10 apr. 2016 (UTC)Reply
Bonvolu pardoni, fakte mi ne legis la antaŭan ĉapitron. --pino (diskuto) 17:01, 10 apr. 2016 (UTC)Reply

Papagoj redakti

Saluton. Pri papagoj mi ne multe fakulas. Tamen mi povas diri ke unu el plej konataj specioj estas Ara macao, kiu en esperanto donus makao, sendepende de ke la vorto Makao havas alian signifon (ĉina urbo); sed fakte el la genro venas la vorto Arao eble ne tiom facile rekonebla kiel makao. Tamen el mia sperto pri birdoj mi sugestus, ke oni metus ambaŭ nomojn kaj la estonteco decidu. Ĉu mi povas helpi plie?--kani (diskuto) 18:41, 11 apr. 2016 (UTC)Reply

"Eraro en la priskibo de la bildo" redakti

Kial eraro? Mi povas kompreni ke vi opinias ke pli bone estas skribi "leonino" sed ĉu vere "famalo de leono (Panthera leo)" estas erara frazo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:14, 15 apr. 2016 (UTC)Reply

Pardonu. Mi jam viadas ke mi skribis "famalo" ne "femalo" Ĉu laŭ vi povus esti "Femalo de leono (Panthera leo)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:20, 15 apr. 2016 (UTC)Reply

Saluton Marek, jes "Femalo de leono (Panthera leo) estus ankaŭ ne erara. Leonino estas pli klara. --pino (diskuto) 12:24, 15 apr. 2016 (UTC)Reply

Majusklo redakti

Kiu regulo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:04, 4 maj. 2016 (UTC)Reply

Vidu ekzemple : Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj.--pino (diskuto) 10:00, 5 maj. 2016 (UTC)Reply

Retfotilo redakti

Ĉu vi helpas min kun tiu? Jo L was here (diskuto) 11:25, 18 maj. 2016 (UTC)Reply

Marco Pannella redakti

Kara Pino, comment va tu?

Je te signale un possible copyviol dnas cette page. J'aimai beaucoup ce gran lion de la politique italienne, mais je pense que le texte mis dnas la page n'est pas bon: il est signé, je pense que c'et un bon souvenir, mais pas bon pour etre encyclopedique.

Qoi tu pense? Dankon pour ton grand aide!

Rei Momo (diskuto) 15:58, 20 maj. 2016 (UTC)Reply

Verŝajne, la teksto estas nur farita de ne kutima uzanto. Ĝi estas nun en diskutpaĝo. Kore.

--pino (diskuto) 16:12, 20 maj. 2016 (UTC)Reply

Kara, bonvolu vidi la noton Diskuto:Marco Pannella. Laŭ la ĉi-supra noto inter "Rei Momo" kaj vi mi konjektas, ke vi ne povas multe helpi trovi la lokon kie la nekrologo de C. Minnaja publikiĝis. Ĉu eble vi tamen havus ideon? ThomasPusch (diskuto) 07:22, 23 maj. 2016 (UTC)Reply
Kara, fakte mi havas nenian ideon, se la tekso estas alie publikiĝita. Verŝajne Carlo Minnaja skribis ĝin kaj la risko de plendo por rajto de kopio estas kvazaŭ nula sed se vi volas vi povas forigi ĝin. Artikolojn pri esperanto aŭ esperantistoj estas grava por nia vikipedio sed en reala mondo Esperanto estas etega do oni povas uzi la samajn kriterojn por la fontoj, ke por aliaj temojn, laŭ mia modesta opinio. --pino (diskuto) 14:11, 23 maj. 2016 (UTC)Reply

Alkoholo redakti

Pardonon, kara amiko, sed nuntempe mi loĝas en urbo Tapiraí, subŝtato San-Paŭlo kaj tie ne ekzistas Internet. Mi esperas ke kun la paso de la tempo tio solviĝos. Dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 22:25, 19 jul. 2016 (UTC)Reply

Kara Claudio Pistilli, mi feliĉas, ke vi eble baldaŭ povos denove tie labori. Espereble Internet ne tro malfruos en Tapiraí. Amike. --pino (diskuto) 12:44, 21 jul. 2016 (UTC)Reply

Pliaj detaloj de la projekto aktualigo de paĝoj pri la komunumoj de Rejnlando-Palatinato redakti

Saluton, mi daŭrigas la observojn pri la progreso de la robota laboro pri la komunumoj de Rejnlando-Palatinato ĉi tie, ĉar la paĝo vikipedio:roboto/laboroj eble tro pleniĝas, se ĉiuj observoj notiĝas tie. Bonvolu vidi la paĝon Zimmerschied. Tie la roboto ne aldonis navigilon pri la distrikto (ekzistanta), sed pri la komunumaro (navigilo ne ekzistanta). La navigilo pri la distrikto ĉiukaze necesas. Pri la dua navigilo eblus demandi sin, ĉu estus malpli da laboro reforigi la mencion pri neekzistanta navigilo, aŭ ĉu cedi je la akcidenta meto kaj simple krei la navigilon. Krei unu navigilon estas limigita tasko, sed en Rejnlando-Palatinato estas 150, el ili nur 132 havas esperantlingvajn artikolojn (neniu ĝis nun prenis la tempon trovi kiuj estas la 18 unuoj kies artikolo mankas), kaj ŝarĝi sin per aldona tasko de 150 navigiloj pri komunumaroj, kaj krome eble ankoraŭ same pri aliaj partoj de Germanio (sole en Bavario estas 312 komunumaroj, en Malsupra Saksio 123, ktp. ktp.) ne estus saĝe. Tial mi preferus trovi kial la roboto subite ie metas navigilon pri komunumaro anstataŭ pri distrikto, ie pri komunumaro KAJ distrikto, kaj rememorigi ke temas meti NUR navigilon pri distrikto. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 25 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Cetere, mi intertempe kreis navigilojn pri ĉiuj distriktoj de Saksio-Anhalto, Saksio kaj Brandenburgio. Principe la roboto povus progresi al laboro tie, se Rejnlando-Palatinato pretas. Pri Brandenburgio estos relative simple, ĉar la granda administra reformo tie unuigi plurajn najbarajn miniaturajn komunumojn al pli grandaj komunumoj jam okazis en 2003, kaj la robote kreitaj artikoloj pri germaniaj komunumoj ekestis en 2006. Do poste estis malmultaj ŝanĝoj. Pri Saksio kaj Saksio-Anhalto estas multaj paĝoj, kiuj en Esperanto asertas ke "xxx estas komunumo en Germanio", dum fakte ekde malmultaj jaroj nur temas pri komunumoparto. Tamen estus ebleco aldoni al ĉiuj distriktaj paĝoj la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj, kaj poste home rekontroli kie ekestis eraro. Alternativo, pli eleganta, estus meti la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj nur al tiuj artikoloj kiuj estas interne ligataj en la distriktaj navigiloj. Tiam la malaktualaj paĝoj ne tiom erare elstaras, sed eblas tamen rekoni ilin en kontrolado de la unuopaj paĝoj el distrikta kategorio, ĉar ili havas malaktualan nombron de loĝantoj el 2005 aŭ 2006, kontraste al la robote aktualigitaj paĝoj. Ĉiukaze al ĉiuj artikoloj bonus meti la subajn indikojn pri ŝablonoj "projektoj", "distrikto ...", ŝablonoj "Saksio-Anhalto", "Saksio" respektive "Brandenburgio" kaj tutsube "ĝermo|Germanio". Aldone: en multaj paĝoj necesas aktualigi distriktonomon. Roboto prefere havu plej konkretajn taskojn, ekzemple ŝanĝi distriktojn "Ohre" kaj "Bördekreis" al "Börde": "|distrikto = [[Distrikto Ohre]]" iĝu |distrikto = [[Distrikto Börde]]; "Ĝi troviĝas en la [[distrikto Ohre]]" iĝu Ĝi troviĝas en la [[distrikto Börde]]; "[[Kategorio:Distrikto Ohre]]" iĝu [[Kategorio:Distrikto Börde]]. ThomasPusch (diskuto) 13:19, 25 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Saluton ThomasPusch la problemo de la distrikto ne estas mistero. Gxi devenas el la vikidatumoj. Mi povos auxtomate korekti ekzemple distrikto Rhein-Lahn (versxajne morgaux posttagmeze). Plue mi cxerbumas kiel fari. Kiam Rejnlando-Palatinato pretas ni vidos se estas utlila uzi ilojn por aliaj landoj. Amike. --pino (diskuto) 16:40, 25 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Jes, ĝi devenis el la ideo plirapidigi la aŭtomatan prilaboron ne per meto de ŝablono {{distrikto Rhein-Lahn}} aŭ en alia distrikto per alia distriktonomo, sed globale uzi kodigon {{ {{Distriktonomo}}}}. Sed evidente ne tiom facilas rilate al vikidatumoj. Sencas meti la ŝablonon per tute konkreta distriktonomo, kaj ne dependigi sin ĉi tie de vikidatumoj.
Mi havas ankoraŭ iujn tute globalajn taskojn por robota anstataŭigo: Se parametro tute malplenas, mi petas pri forigo de la informkestaj parametroj "|poŝtkodo_malnova =", "|situo-priskribo =" kaj "|blazono-ampl =". Kaj tutprojekte mi petas pri anstataŭigo de "komunumopartoj (Ortsteil)" per "komunumopartoj (Ortsteile)". Komunumopartoj esperante estas pluralo, kaj Ortsteile germane ankaŭ devas esti pluralo. Eblas limigi tiun anstataŭigon al la iom pli ol 12 mil paĝoj de la kategorio Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto, sed ankaŭ eblas - se teknike pli facile - simple anstataŭigi ĉion, ĉar ne imageblas teksto kie la signaro "komunumopartoj (Ortsteil)" restu tia kia ĝi estis ĝis nun. Krome: En ĉiuj paĝoj kiuj havas la frazon "Fine de la jaro ... }}}} loĝantojn.", la informkestaj parametroj "|loĝantaro = iu-ajn-nombro" liniosalto "|loĝantaro-dato = 30-a de junio 2006" forfalu. Mi ne forviŝus la parametrojn tutuniversale, de ajna dato, ĉar en iuj tekstoj pri nunaj komunumopartoj estas kaj restu loĝantaro laŭ dato post la 30-a de junio 2006. Teorie tiuj paĝoj pri komunumopartoj ĉiukaze ne ricevu la frazon "Fine de la jaro ... }}}} loĝantojn.", sed mi ne volas fidi ke ĉiam tio bone funkcios.
ThomasPusch (diskuto) 12:42, 26 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Kara ThomasPusch ni kontrolu ankaŭ iomete artikolojn pri la komunumoj de Rejnlando-Palatinato, eble Wolfgang BohrVoboda povus helpi. Pri la supraj proponaj estas interese, mi certe partoprenos se mi povos. --pino (diskuto) 15:34, 28 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Permesu ke mi ĉi tie pigre lasu la ligilon Specialaĵo:Kontribuoj/PinoBot por faciligi la kontroladon. ThomasPusch (diskuto) 18:52, 28 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Mi ĵus kontrolis unue paĝojn de la distriktoj Rhein-Lahn‎, Ahrweiler, Altenkirchen, Alzey-Worms: principe tie ĉio bonas en lega modo, nur en redakta modo estas la supre menciitaj troaĵoj de mi menciitaj en la alineo "Mi havas ankoraŭ iujn tute globalajn taskojn...". Sole pri la komunumo Wiesemscheid (distrikto Ahrweiler) mi trovis ke mankas la suba redakto, do ne estas ŝ:projektoj kaj ŝ:distrikto Ahrweiler. Mi ne trovis duan tian mankon en la distrikto, kaj ne scias, kio bremsis la roboton en Wiesemscheid.
Pri distriktoj Bad Kreuznach kaj Bad Dürkheim supre la redaktoj ankaŭ bonas en lega modo, sed sube ŝajne ĉie metiĝis nur {{Ĝermo|Germanio}} nova linio {{Distrikto Bad Kreuznach}}, kvankam bonus {{Projektoj}} nova linio {{Distrikto Bad Kreuznach}} nova linio {{Ĝermo|Germanio}} (pri Dürkheim idente). Tion eblus ĝustigi robote, ĉar ĉiam estas la sama eta miso. En distrikto Bernkastel-Wittlich ofte sube mankas la "komenca ŝablono" {{Projektoj}} nova linio antaŭ {{distrikto Bernkastel-Wittlich}} nova linio, sed en unu artikolo ankaŭ tute mankas la distrikta navigilo (Manderscheid, eble pro la plia teksto jam home aldonita). Duan similan mankon de distrikta navigilo mi ankaŭ en tiu distrikto ne trovis. La unuopan mankon de distrikta navigilo ni toleru, sed la ĉiean mankon de ŝablono {{Projektoj}} nova linio en la distrikto ankaŭ eblus robote ĝustigi. Precipe tamen mi petas pri la ĉieaj ŝanĝoj de la redaktomodaj troaĵoj menciitaj en la alineo "Mi havas ankoraŭ iujn...". Tamen direndas ke laŭ la kontrolo de tiuj sep distriktoj jam ne plu estas grandaj problemoj - kompreneble ie-tie la fotoj restas en iom neelegantaj lokoj... sed postuli ke roboto helpus en tio estus tro! Kaj jes la daŭra manko de ŝablono "projektoj" ankaŭ ne estus katastrofo kompare al la antaŭa misa stato de la tekstoj - sed se eblas ĉie forigi tiun mankon robote, bonas profiti de la ŝanco. ThomasPusch (diskuto) 19:29, 28 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Nun mi ne plu trovas iujn ajn lege videblajn erarojn en la distrikoj Bad Kreuznach, Bad Dürkheim, Bernkastel-Wittlich. Ankoraŭ restas la nur redaktomode videblaj malperfektaĵoj, precipe la malaktuala nombro de loĝantaro 2006 en la informkesto, kiun ignoras la informkesta programado, sed kiu tamen restas en la redaktomoda montro de la informkesto, ĝis ĝi iam forpreniĝos. Mi nun en hazardaj kontroloj ne trovis la signaron "komunumopartoj (Ortsteil)", sed eble tio estis hazardo: Ĉu vi sendis la roboton aldoni la mankan "e"? [La lastan demandon eblas ignori: mi ĵus vidis, ke tiu redakto aktuale okazas, do ankoraŭ ne finiĝis.] ThomasPusch (diskuto) 11:01, 1 sep. 2016 (UTC)Reply
Ankaŭ Cochem-Zell kaj Mainz-Bingen aspektas en ordo. Mi cetere trovis du el la mankaj 18 paĝoj pri komunumaroj kaj kreis ilin, pri Wachenheim kaj Sprendlingen-Gensingen. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 1 sep. 2016 (UTC)Reply
Do estas finita sed ankoraŭ restas la nur redaktomode videblaj malperfektaĵoj, precipe la malaktuala nombro de loĝantaro 2006 en la informkesto, kiun ignoras la informkesta programado, sed kiu tamen restas en la redaktomoda montro de la informkesto, ĝis ĝi iam forpreniĝos.Tio mi ni ne komprenas, Ĉu vi havas ekzemplojn ?--pino (diskuto) 2 sep. 2016 (UTC)
Amasojn da. Ekzemple la artikolo Laumersheim. Tie estas parametroj |loĝantaro = 887 nova linio |loĝantaro-dato = [[30-a de junio]] [[2006]]. La informkesto ignoras tion, kaj pro la nun ĝusta oficiala kodo prenas la aktualan nombron de decembro 2015. Sed la malaktuala informo de 2006 en la informkesto ankoraŭ estas kaj eterne restos tie. Necesus forpreni |loĝantaro = iu-ajn-nombro |loĝantaro-dato = [[30-a de junio]] [[2006]] el ĉiuj paĝoj, eble en dua paŝo poste ankoraŭ |loĝantaro = iu-ajn-nombro |loĝantaro-dato = pli-frua-dato-ol-junio-2006, sed tion oni decidu nur post forigo de la indikoj de junio 2006, kiuj laŭ mi estas 99 procentaĵoj el ĉio. ThomasPusch (diskuto) 09:25, 3 sep. 2016 (UTC)Reply
ThomasPusch Vidu Plein, ĉu estas bone? Mi povus fari amasan ŝanĝojn. --pino (diskuto) 21:03, 3 sep. 2016 (UTC)Reply
Principe bonas. Mi persone lasus la parametronomon "loĝantaro =", kaj nur poste metus indikon, kiel |loĝantaro = <!-- el metadatuma listo --> (kun forigo de la sekva linio, kiel jam faras la roboto). Sed la efiko ĉiukaze estas la dezirata. ThomasPusch (diskuto) 10:25, 4 sep. 2016 (UTC)Reply
Ĵus mi trovis strangaĵon. En iuj paĝoj de distrikto Bernkastel-Wittlich mankas indiko "ĝermo|Germanio", sed aldone estas malĝusta "kategorio:distrikto Bad Kreuznach" apud la ĝusta "kategorio:distrikto Bernkastel-Wittlich": ekzemploj estu Bengel (Mozelo) kaj Berglicht. Mi ne scias kiom ampleksas la eraro, sed petas vin konscii pri ĝi. En la du paĝoj Bengel (Mozelo) kaj Berglicht mi jam forprenas la eraron, kaj ankaŭ faros tion tie kie mi krome vidos ĝin, sed per la redaktohistorio vi ja senprobleme vidas la antaŭan staton, kaj eble havas ideon kio kaŭzis la eraron, por vidi kiom amplekse ĝi etendiĝas. ThomasPusch (diskuto) 15:02, 4 sep. 2016 (UTC)Reply
@ThomasPusch: Dankon por via atentigo. Mi rigardas kaj cerbumas. Distrikto Bernkastel-Wittlich estis por mi provo distrikto. La eraro devenas verŝajne de mi.--pino (diskuto) 15:24, 4 sep. 2016 (UTC)Reply
@ThomasPusch: mi trovis 6 erarojn en Bernkastel-Wittlich. Mi korektis ilin. --pino (diskuto) 15:48, 4 sep. 2016 (UTC)Reply
Bone. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 4 sep. 2016 (UTC)Reply

Saluton! Iom pli malfrue mi ankoraŭ trovis plian sisteman eraron: En la artikoloj de kategorio "distrikto Rhein-Lahn" preskaŭ ĉie (iujn malmultajn paĝojn mi korektis permane) paĝofine estas la signaro "{{commonscat}} nova linio {{distrikto Rhein-Hunsrück}} nova linio {{Projektoj}} nova linio {{ {{Distriktonomo}}}} nova linio {{Ĝermo|Germanio}}", kiu donas du distrikajn navigilojn kaj du komunejajn kestojn. Mi petas sendi la roboton kaj ĝustigi tiujn signarojn al ĝuste "{{projektoj}} nova linio {{distrikto Rhein-Hunsrück}} nova linio {{ĝermo|Germanio}}". Ĉu? Antaŭdankon! ThomasPusch (diskuto) 19:13, 17 nov. 2016 (UTC)Reply

Se per fino de la supra eta tasko la ĉapitro pri Rejnlando-Palatinato estos finita, sencos komenci la robotan plugadon de la tekstoj pri komunumoj de Turingio (jam je pli ol triono faritaj permane) kaj pri Brandenburgio. Laŭ mi en unua paŝo sufiĉas du paŝoj. Unua: Anstataŭigi la signaron "La 30-an de junio [[2006]] la komunumo havis ??? loĝantojn." (en kiu ??? estas iu ajn nombro) pri Turingio "Fine de la jaro [[{{#time: Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio||STATO}}}}]] la komunumo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio|{{#property:p439}}}}}} loĝantojn." respektive pri Brandenburgio "Fine de la jaro [[{{#time: Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Brandenburgio||STATO}}}}]] la komunumo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Brandenburgio|{{#property:p439}}}}}} loĝantojn.". Dua: Paĝofine en unua balaado anstataŭigi laŭ distrikto "{{commonscat|???}} nova linio {{ĝermo-Germanio}}" per "{{projektoj}} nova linio {{distrikto DISTRIKTONOMO}} nova linio {{ĝermo|Germanio}}", en dua balaado nur anstataŭigi "{{ĝermo-Germanio}}" per la sama. Tiel evitiĝos poste havi rezulton "{{commonscat...}} {{projektoj}}", do du kestojn pri komuneja kategorio, kiel okazis plurfoje pri Rejnlando-Palatinato}}, kaj la unuopa meto de la ĝusta distrikta navigilo anstataŭ la truko "{{ {{distriktonomo}}}}" malebligos ĉiujn eblajn malfunkciojn kiuj okazis pri Rejnlando-Palatinato. Tria paŝo, ne-necesa por la nuna ordigo de la informkesto sed bona por klara montro de la funkcio, estus anstataŭigi "|oficiala_kodo = NOMBRO " per "|oficiala_kodo = {{#property:p439}}" aŭ eĉ pli klare "|oficiala_kodo = <!-- preniĝas el vikidatumoj -->". Post tio miaopinie nur restos permane ordigi la indikojn pri komunumaroj, kio estos limigita tasko. Se per tio Turingio kaj Brandenburgio estos finprilaboritaj, nur restos la problemaj landoj Saksio kaj Saksio-Anhalto, en kiuj dum la lastaj kvin jaroj multaj eksaj komunumoj iĝis komunumopartoj, fondiĝis novaj komunumoj (pri Saksio permane mi kreis ĉiuj bezonatajn novajn artikolojn, pri Saksio-Anhalto multaj ankoraŭ mankas). Ankaŭ tie senproblemas fari la duan paŝon menciitan supre, ĉar distrikta navigilo ĉiukaze bonas. Sed se eksa komunumo nun estas komunumoparto, en vikidatumoj ne estas propreco p439 kaj plenumo de la unua parto kreos multajn erarojn. Tial endas aŭ atendi ĝis permane prilaboriĝis ĉiuj tiuj paĝoj, aŭ ankoraŭ trovi plian ruzaĵon. Sed mi preferas ke unue Turingio kaj Brandenburgio estu finitaj, kaj poste oni okupiĝu pri la iom pli komplika resto. Ĉu via roboto helpopretas? ThomasPusch (diskuto) 20:58, 19 nov. 2016 (UTC)Reply

PS: Mi ĵus ekvidis ke pri iuj komunumoj de Turingio la roboto jam aktivis. Sed ekzemple pri Zedlitz okazis fuŝo, ĉar en la teksta kalkulo pri nombro de loĝantoj uziĝis ne la vorto Turingio, sed Rejnlando-Palatinato. Sekve la kalkulo misas, kaj la frazo fine aspektos kiel "Fine de 2015 la komunumo havis loĝantojn" - sen iu nombro. Pri Zedlitz mi ĵus riparis la fuŝon, sed eble vi povas spuri la sisteman eraron (de la 1-a de septembro) kaj robote ripari ĉiujn misajn mencion de malĝusta federacia lando. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 19 nov. 2016 (UTC)Reply
Saluton ThomasPusch mi ne multe laboras. Mi nun estas malsana. Plue mi plejofte laboras kun tableto Android kaj mi ne povas uzi la ilon AWB. Mi denove provos uzi AWB, kiam mi fartos pli bone. Amike. --pino (diskuto) 17:57, 21 nov. 2016 (UTC)Reply

Corinne Mamane muzeo pri Filiŝtoj kulturo redakti

Jes. Dankon pro la helpo. פארוק (diskuto) 16:16, 1 okt. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט redakti

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:32, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Kara DidiWeidmann, mi jam donis mian vidpunkton en diskutejo. Fakte laŭ mi ni ne bezonas plu prokrasti. Amike. --pino (diskuto) 15:07, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Prilaboro de germaniaj komunumoj redakti

Mi ne vidas kialon malfari la lastajn aktualigojn de la protokolo pri prilaboro de germaniaj komunumoj. Permane mi en la lastaj tri monatoj finis la paĝojn pri Renlando-Palatinato, traplugis du pliajn nunajn distriktojn de Saksio (=kvar malnovaj) kaj unu de Brandenburgio, kaj notis tion, kun aliaj lastaj progresoj. Ĉu estis erara misklako ke vi ĵus malfaris tiujn protokolajn notojn? Sincere ThomasPusch (diskuto) 12:44, 26 nov. 2016 (UTC)Reply

@ThomasPusch: Bonvolu pardoni estis erara misklako. Mi havas nun du pezajn problemojn, unue kun mian sanon due kun AWB. Amike. --pino (diskuto) 16:26, 30 nov. 2016 (UTC)Reply
Neniu problemo - misklakoj foje okazas... Bonan saniĝon. ThomasPusch (diskuto) 16:41, 30 nov. 2016 (UTC)Reply

Cyclisme redakti

Bonjour. Plusieurs nouvelles fonctions ont depuis été créées, est-ce qu'il serait possible d'ajouter les traductions manquantes suivant d:Wikidata:WikiProject Cycling/Translations of Module:Cycling race ? Cordialement, Jérémy-Günther-Heinz Jähnick (diskuto) 15:31, 13 jan. 2017 (UTC)Reply