Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki/arkivo1

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pino~eowiki/arkivo1!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 16:35, 13. Jul 2008 (UTC)

Saluton Pino,

Ĉiu artikolo havu almenaŭ tri frazojn. Ĝi prefereble ankaŭ havu kategorion kaj intervikiajn ligilojn. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por plibonigi "National Center for Biotechnology Information" ? Ĝi estus alikaze forigenda. Dankas vin Thomas Guibal 15:01, 26. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Vi pravas, mi klopodos plibonigi la artikolon.

Nun iom pli bone, dankon ! Mi nuligis la forig-proponon. Thomas Guibal 08:22, 27. Jul 2008 (UTC)

Poacoj redakti

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis pliajn subfamiliojn al la listo en la informkesto de Poacoj. Ĉu ekzistas esperantoformoj de la nomoj? Kore --Tlustulimu 15:52, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Mi proponas, ke ni uzu la sufikson -oide- laŭ Nova PIV, paĝo 803. Tie troviĝas kiel ekzemplo orkidoideoj devenanta de orkido. Do, el Pooideae povas fariĝi Pooideoj. Kore --Tlustulimu 15:57, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Tlustulimu : Vi pravas.

Bone. Sed tio certas estos granda laboro, ĉar jam ekzistas sufiĉe da artikoloj pri plantoj. Krome mi trovis en Nova PIV pliajn uzeblajn sufiksojn, nome: -ac- (jam uzata por plantaj familioj, kiel ekz. Poacoj), -al- (uzata por ordoj, kiel ekz. Poaloj), -ine- (uzebla por subordoj, kiel ekz. malvineoj). Kore --Tlustulimu 16:18, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Mi provas exemple : http://eo.wikipedia.org/wiki/Claviceps_purpurea Tute la subfamilio Pooideoj (latine Pooideae) estas gastiganta, ... Sed verdire Pooideae ne estas latina nomo sed internacia scienca nomo kaj Esperanto estas internacia lingvo ...—La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj)

Ĉu mi petu helpon de pliaj vikipediistoj, ĉar la nombro de la koncernataj artikoloj devus esti sufiĉe granda? - Bonvolu uzi --~~~~ je la fino de via diskuta kontribuo, sed ne uzu tion en artikoloj. El tiu kodigo la vikipedia programaro aŭtomate kreas vian subskribon. Kore --Tlustulimu 19:13, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton,

Nun mi komprenas sed mi ne trovis la buton "tajpante la uzante la butonon Dosiero:Button sig2.png."

Tutkore.

pino 06:05, 7. Aŭg 2008 (UTC)

Claviceps purpurea redakti

Saluton Pino, mi korektis la ŝablonon pri taksonomio en Claviceps purpurea. Estis en ĝi ankoraŭ du nefintradukitaj vortoj - subpfilumo (mistajpaĵo) = subfilumo kaj subdivision anstataŭ subdivizio. Esperante, ke ĝi nun estas en ordo, restas Kerio

Saluton Kerio, pri subdizio la solvo esta malfacila. Subdizio estas dufoje definita en la ŝablono. Vidu la artikolon :du subdiviziojn aperas. Ankaŭ la ekzemploj Morkelo aŭ Hamstro ne korekte funkcias kun subdizio pino 10:29, 1. Nov 2008 (UTC)

Taksonomio redakti

Saluton Pino, mi ĝojas, ke almenaŭ iu korektas la ŝablonojn. Kiam vi korektos aliajn paĝojn, bv aldoni post la ŝablona nomo Taksnomio ankaŭ vorton korektita, do ekestos ŝablono kun nomo Taksonomio korektita. Tien alidirektos ĉiuj paĝoj, kiuj estos korektitaj. Pli mi skribas en Diskutejo. Kerio 09:44, 1. Nov 2008 (UTC)

Subskribo redakti

Saluton Pino, en Vikipedio estas bona kutimo subskribi siajn diskuterojn. Por ke vi ne bezonu ĉiam skribi permane la subskribon, vi povas uzi butonon sube ~~~~ kaj aperos via subskribo kun aktuala dato kaj horo. Dankon. Kerio 10:22, 1. Nov 2008 (UTC)

Komprenita, dankon pino 11:06, 1. Nov 2008 (UTC)

Kial forigi parton de mia mesaĝo ? redakti

Mi ŝatus scii, kial vi forigis parton de mia mesaĝo en la diskutejo, nome "(pardonon)" [1]. Tia ago estas neakceptebla. Thomas Guibal 07:30, 18. Nov 2008 (UTC)

Mille excuses, c'était une erreur de manipulation. pino 07:41, 18. Nov 2008 (UTC)

Pardonu estis eraro pino 07:49, 18. Nov 2008 (UTC)

En ordo, dankon pro la klarigo. Thomas Guibal 07:52, 18. Nov 2008 (UTC)


La anonco supre de artikoloj fuŝas la enpaĝigon de ciuj artikoloj.

J'ai été un peu vite. J'ai fais une erreur de couper-coller dont je ne m'étais pas rendu compte. Je suis confus. J'étais aussi désagréablement surpris que toutes les mises en page soient abimées. Mais aussi la mise en place de ce contrôle systématique me faisait réagir. Les erreurs et le vandalisme sont regrettables. Mais mieux vaut peut-être un peu d'imperfection qu'un contrôle qui stérilise. Y a-il vraiment des problèmes ou s'agit-il seulement de quelques sujets sensibles ? pino 08:15, 18. Nov 2008 (UTC)

Il s'agit d'améliorer la fiabilité du projet. Pour un lecteur lambda s'il existe une version vérifiée, c'est celle-là qui va être montrée au lieu de versions ultérieures non vérifiées : ça devrait réduire le risque d'ouvrir des pages au hasard et d'y trouver n'importe quoi. Merci de t'inscrire et de coopérer. L'astuce d'insérer {{-}} n'est plus nécessaire suite à la correction de Mediawiki:common.css. elkore Arno Lagrange @ 20:15, 18. Nov 2008 (UTC)
Merci de la réponse, je suis moyennement convaincu, mais je suis prêt à jouer le jeu. Une question simple : Comment bascule t-on sur "vidideta" ? J'ai cru voir l'explication mais je ne trouve plus où. Bien cordialement. pino 20:30, 18. Nov 2008 (UTC)

Skarabo Phyllobius calcaratus redakti

Estimata vi asertas ke la insekto montrita en Dosiero:Phyllobius calcaratus spornblattrüßler quadrat.jpg estas kurkulio Phyllobius glaucus. En ordo por kurkulio. Sed ĉu vi certas pri la specio P. glaucus kaj ne P. calcaratus ? En la priskriba paĝo ĉiuj lingvoj nomas ĝin P. calcaratus. Arno Lagrange @ 23:06, 22. Nov 2008 (UTC) Un nom c'est pas une vérité absolue, mais pour la nomenclature scientifique, il existe des règles et maintenant beaucoup de site de référence par exemple : dans Fauna Europeae on voit que le même insecte a été nommé calcarus par Fabricius en 1792, mais avait déjà été décrit glaucus en 1763 par Scopoli. C'est utile d'avoir des règles pour utiliser partout le même mot. Excusez j'écris en français ma fille a besoin de l'ordinateur et j'ai ainsi peu de temps. Tutkore. pino 08:37, 23. Nov 2008 (UTC)

Kara ! vi markis reviziita la artikolon Pascal Martin kvankam ĝi estas ordigita en neniu kategorio kaj entenis multajn eksterajn ligilojn ene de la teksto, kio estas kontraŭa al la redaktoreguloj de Vikipedio, des pli ke tiuj eksteraj ligiloj gvidas la privata firmao, sekve la artikolo anstataŭ esti enciklopedieca kun ligoj al rimedoj provizantaj informojn, pli similas al reklamado. Bonvolu pli atenti pri Helpo:Markitaj_versioj#Kriterioj_por_revizio. Dankas AL @ 08:35, 5. Dec 2008 (UTC) Kara ! Mi klopodos atenti. Ĉu vi povus revizi Ostrofungo kaj Satanboleto‎ ? Dankas pino 10:28, 5. Dec 2008 (UTC)


Ŝtona ustilago redakti

Temas pri en:Tilletia-specioj, Tilletia foetida, triticoides, caries, en:Tilletia tritici. Eble tio estas hungarismo, sed en la hungara lingvo, oni nomas ilin (tritikaj) ŝton-ustilagoj, pro ili propreco, la dureco, post kiam elformiĝas la sporoj. Narvalo 17:55, 9. Jan 2009 (UTC)

Dankon. pino 18:00, 9. Jan 2009 (UTC)

2 demandoj redakti

Kara Pino, Ĉu eble vi scias Esperantan tradukon por la "ascocarp"-oj ( = "frukto" de askofungo kiel Claviceps microcephala )? Kiel Esperantigi (angle) "Chequered Skipper" ( papilio Carterocephalus palaemon )  ? Eble vi povas pludirekti min al iuj fakuloj ? Dankon ! 2009-02-10 Vikipediisto:Forstbirdo

Saluton, laŭ PIV 2005 "ascocarp" estas askujo aŭ askofrukto, vidu ankaŭ peritecio kaj apotecio. Bona fakulo estas Klaŭdo Roux. Mi ne estas certa ke ankaŭ Claviceps microcephala estas vera specio. Ĉu vi konas Claviceps microcephala ?
Pri Carterocephalus palaemon mi serĉos. pino 17:41, 10. Feb 2009 (UTC)

Mi trovas en reto sprf. hesperioidoj @ dikakapaj papilioj (Hesperioidea) fam. hesperiedoj @ dikakapaj papilioj (Hesperiidae) hesperio @ komo-dikakapulo (Hesperia comma)

Eble bromo-dikakapulo sed laŭ mi, la scienca nomo Carterocephalus palaemon estas neŭtrala kaj preciza nomo. Tutkore pino 18:32, 10. Feb 2009 (UTC)

Kara Pino, mi dankas pro via respondo kaj elserĉo. Pri la papilio mi notas ke verŝajne ĝis nun ne vere ekzistas Esperanta nomo. Ĉu tial estas malkonsilinde doni ĝin iun nomon Esperantan ( kiel ekzemple "bromo-dikakapulo" )? Nederlande la papilio nomiĝas "Bont dikkopje", tradukite "Multkolora-dikakapulo"... Pri la askofungo mi simple trovis la nomon Claviceps microcephala en Vikipedio ĉe Molinia caerulea, ekzemple en la angla teksto. Se estus erara scienca nomo, iu nepre devus korekti... 2009-02-11 Vikipediisto:Forstbirdo

Blua molinio estas interesa kaj bela artiklo. Laŭ mi C. microcephala estas maljuna konfuzo. Dankon. Pri la papilio multkolora-dikakapulo, kial ne ? pino 20:58, 11. Feb 2009 (UTC)

Kara Pino, Multon dankon pro via korektado kaj kuraĝigo. Pri la "kapoarbo" : interesiĝus al mi scii kiu elpensis tiun nomon. Ŝajne estas franclingvano. Certe ne malbona trovaĵo. Ĉu jam ĝenerale akceptita ? Mi havas bonan (ĝeneralan) vortaron nederlanda-Esperanto, kaj tie ĉi mi ne trovis la terminon "kapoarbo", nur (ekzemple) "sensuprigita saliko", kiu estas korekta, sed ne aloga por fakuloj. Estas interese ke vi aldonis plurajn eksterajn ligilojn, eĉ nederlandlingvan ! 2009-02-14 Vikipediisto:Forstbirdo

Kara Forstbirdo, multkolora-dikakapulo estas bela artiklo. Pri kapoarbola nomo ne estas ĝenerale akceptita. France, la fakula nomo estas "arbre tétard" kiu signifias ranidoarbo. Oni uzas ankaŭ "trogne" kiu signifias groteskan vizaĝon. pino 12:03, 15. Feb 2009 (UTC)

En la artikolo dopamino komencita per mi, vi korektis la vorton "nigra substanco" per "griza substanco" (...de la cerbo). Sed via korekto estas misa. Mi tute intence skribis "nigra substanco" (latine substantia nigra), parto de la cerbo, pri kiu vikipedia artikolo en e-o ankoraŭ mankas, sed kiu tamen en medicina senco ekzistas. En la franca, angla, hispana, germana ktp. vikipedioj vi tamen trovas informojn pri ĝi, se vi emas rigardi.

Sincere, ThomasPusch 18:49, 16. Mar 2009 (UTC)

Vi tute pravas, bonvolu pardoni. Sincere, pino 19:33, 16. Mar 2009 (UTC)

Leaf miner redakti

Kara Pino, Ĉu vi povus traduki Esperanten tiun anglan terminon ? Dankon ! Forstbirdo 20:49, 17. Mar 2009 (UTC)

Kara Forstbirdo, mi ne scias. Eble Leaf miner povas esti folia minanta larvo. pino 15:39, 18. Mar 2009 (UTC)

Formation végetale redakti

Kara Pino, Laŭ mi la franca artikolo "fr:Formation végétale" ricevis malbonan titolon en la Esperanta. Vidu vi mem. Korajn salutojn.--Forstbirdo 19:31, 22. Maj 2009 (UTC)

Kara Forstbirdo, unue gratulon pro la artikulo Vegetaĵaro. Laŭ mi Planta komunumo estas malbona titolo. Kio vi opinias ? pino 09:40, 25. Maj 2009 (UTC)

Habito ? redakti

Kara Pino, En la PIV2 mi ne trovas la ekvivalentan terminon por la angla "habit", estante "la ĝenerala aspekto de planto". Ĉu vi pensas ke "habito" estus akceptebla ? --Forstbirdo 15:44, 15. Okt 2009 (UTC)

Kara Forstbirdo. Mi opinias ke habito esta bona ideo. Nu ni devus unua skribi artiklon Habito (botaniko). --pino 06:29, 16. Okt 2009 (UTC)
Kara Pino, Dankon pro la respondo. Mi faros baldaŭ la artikoleton, se neniu kontraŭas. --Forstbirdo 13:16, 16. Okt 2009 (UTC)

Respondo redakti

Mi respondis al vi en mia diskutpaĝo. Bonvolu rigardi tie. Aidas 20:47, 20. Okt 2009 (UTC)

Saluton Pino! kaj pardonu ke mi nevole entrudiĝis en vian tradukan laboron de Sankta Maria de la Fontano - mia itala amiko Rei Momo, kiu ankoraŭ ne scipovas esperanton, petis min ĝin traduki, kaj mi antaŭe ne kontroli, ĉu iu jam prilaboris la tradukon. --Dominik 13:27, 11. Nov 2009 (UTC)

Saluton Dominik, mi lernis ion. Vi skribas esperante pli bone ol mi. --pino 14:01, 11. Nov 2009 (UTC)
Nu, ne estu tiel modesta - cetere vi ne indikis viajn lingvo-sciojn en via vikipediista paĝo - tio estas tre utila por serĉi kiu parolas kian lingvon --Dominik 14:44, 11. Nov 2009 (UTC)
Nun estas en ordo. Kore. --pino 17:18, 11. Nov 2009 (UTC)
Ha ha, amiko Pino - mi senmaskigis vin: vi atribuis al vi malaltan lingvo-scion de 2, dum vi estas revizianto! amike, --Dominik 05:54, 12. Nov 2009 (UTC)
Amiko Dominik, vi pravas : mi estas revizianto kaj mi havas lingvo-scion de 2. Kore. --pino 15:05, 13. Nov 2009 (UTC)

Saluton, mi kontrolis, vi pravas, la alopekuro estas C3-tipa. Mi jam ne rememoras la fonton, sed eble aŭ mi mistradukis aŭ la fonto eraris. Narvalo 17:26, 27. Nov 2009 (UTC)

En Hungario, la ĉefa herbaĉa problemo estas ambrosiospecio Ambrosia artemisiifolia, bedaŭrinde ne ekzistas pri tiu ankoraŭ artikolo en nia vikipedio. Narvalo 19:11, 28. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[2] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:30, 24. Dec 2009 (UTC)

Bildoj kaŝantaj tekston redakti

Saluton, mi faris ion en la sekcio Birdomigrado en Portalo:Birdoj. Kiel vi vidas ĝin nun? Zuazua 06:06, 9. Feb 2010 (UTC)

Fungoscienco redakti

Dankon pro la invito je plibonigo de la artikolo. Por la ĉi-semajno mi antaŭnotas tiun taskon kaj kontrolas miajn faklibrojn, aliajn vikipediojn. Narvalo 21:30, 16. Feb 2010 (UTC)

Mi ne finis la aldonojn, sed nuntempe mankas emo por daŭrigi tiun aferon. Mi trovis tro da informoj, meritajn por aldono, traduko. Narvalo 21:39, 26. Feb 2010 (UTC)

Hordeum vulgare = Ordinara hordeo redakti

Saluton Pino, vi kreis kaj redaktas paĝon pri Hordeum vulgare. Laŭ PIV ĝia nomo en Esperanto estas ordinara hordeo (H. vulgare). Estus utile alnomi ĝin al nomo en Esperanto kaj la latinan nomon lasi kiel alidirektilon. Ĉu vi faros tion? Zuazua 09:30, 21. Apr 2010 (UTC)

Saluton Zazua, en la artiklo, mi parolas pri H. vulgare subsp. spontaneum kiu certe ne estas ordinara hordeo. Disputo estis jam ankaŭ pro hordeo kutima aŭ hordeo ordinara --pino 17:36, 21. Apr 2010 (UTC)
Saluton Pino, tuj la unua frazo en la paĝo estas: Hordeum vulgare, esperante kutima hordeo, estas specio de graminacoj (poacoj). Do ne koleru, ke mi ne legis bone petante vin pri alinomigo al ordinara hordeo. Zuazua 05:23, 24. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Fungorum redakti

Saluton Pino, kial vi faris tion? --→ Airon 13:59, 27. Maj 2010 (UTC)

Saluton Airon90. Estis eraro, pardonu, mi klopodis marki la artiklo kiel reviziita --pino 15:44, 27. Maj 2010 (UTC)

Bonvolu sendi vian adreson por ricevi la premion (Monato de Vikipedio) redakti

Estimata vikipediisto,

antaŭ unu semajno mi nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo sendis al vi dankon pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" kaj gratulon okaze de via gajno de premio en ĝi. En la sama mesaĝo mi petis vin sciigi al mi vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni povu la premion sendi.

Ĝis nun mi tamen vian paperpoŝtan adreson ne ricevis, kaj tio malhelpas al ni prepari la premion por vi kaj ankaŭ prokrastas la dissendon de premioj al la aliaj konkursintoj. Tial mi volas vin ĝentile peti, ke vi vian paperpoŝtan adreson anoncu al mi kiel eble plej frue, responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net. Anticipan dankon!

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:04, 8. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

P.S. Se vi ĝis nun ne respondis ĉar vi hezitas malkaŝi viajn nomon kaj adreson, mi ripetas ke ni uzos ilin nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Se vi tamen plu timas pludoni viajn personajn datumojn, bonvolu kontaktiĝi kun mi kaj ni elpensos alian solvon kiel efektivigi la transdonon.

Rubema planto (?) redakti

Saluton Forstbirdo, ĉu eble vi scias Esperantan tradukon por la ? ca:Ruderal de:Ruderalflora en:Ruderal species es:Planta ruderal fr:Plante rudérale he:צמחי מעזבות pl:Roślina ruderalna ru:Рудеральные растения

Saluton Pino, bedaŭrinde mi ne scias, sed via propono ŝajnas al mi tre bona. Korajn salutojn, --Forstbirdo 09:42, 13. Jun 2010 (UTC)

Pandemonio redakti

Saluton, Pino

Mi rimarkis ke vi reviziis fuŝredakton de la artikolo Pandemonio, tamen lasis la aferon senŝanĝa. Nu, iu anonima strangulo konstante malfaras miaj redaktojn de tiu artikolo kaj de alia pri la t.n. Hispana Opo por restigi absurde, ridinde kaj neenciklopediece malmodestajn taksojn pri tiuj du fenomenetoj de la E-literaturo. - jc

Saluton JC,

Bonvolu pardoni. MI viglos. --pino 14:41, 17. Jul 2010 (UTC)

Kara ! mi malfaris vian redakton ĉe {{Vizaĝoj/galerio}} ĉar tien oni aldonu homon nur post kiam datenoj pri tiu jam estis enmetitaj en la diversajn ŝablonojn kiuj provizas Bazajn informojn. Ceter la paĝo estas aranĝita en tabelo kaj vi aldoninte unu bildeton metis tri bildetojn ekster la tabelon. Arno Lagrange @ 12:28, 11. Sep 2010 (UTC)

Jes, tio estas ne facila --pino 15:17, 11. Sep 2010 (UTC)
Nun en ordo. Mi korektis du fuŝetojn. Ĉu vere Delaire estis nur profesia Esperantisto ? Ĉu ne pli taŭga difino de lia precipa okupo proponeblas ( eldonisto ? instruisto ? ...? ) Arno Lagrange @ 18:06, 11. Sep 2010 (UTC)
Bone! Dankon! Jes Pierre Delaire estis nur direktoro de la centro Esperanto-Office. --pino 18:12, 11. Sep 2010 (UTC)

Kara Pino! Mi tre dankas pro via aldonaĵo al artikolo "Le Pecq - mi tamen proprainiciate ŝanĝis la bildon de la preĝejo en la inform-kadro, ĉar St-Wandrille estas pli reprezenta de la malnova urbo, dum St-Thibault, kvankam moderna kaj "Le Corbusier"-stila estas malpli konata, ĉar situanta en kvartalo for de la centro - fakte, Le Pecq estas dividita en tri partojn pro Sejno unuflanke kaj nacia aŭtovojo N-ro 13 aliflanke, kaj la historia centro troviĝas inter ambaŭ. Nur ponto kaj subteraj (por piedirantoj) aŭ superteraj (por aŭtoj) vojoj ligas la tuton. --Dominik 12:07, 6. Okt 2010 (UTC)

Post pripenso eble estas iom troige kompari "St-Thibault" kun "Notre Dame de Ronchamp" (mi vizitis ambaŭ) --Dominik 12:20, 6. Okt 2010 (UTC)
Kara Dominik, dankon por viajn mesĝojn! Jes, St-Thibault estas pli bona bildo. --pino 13:24, 6. Okt 2010 (UTC)

Eŭkariotoj redakti

Saluton, Pino. Mi ĵus vidis, ke en Eŭkariotoj la dekstra ligilara kesto estas kreata per vikia sintakso kiel tabelo. Ĉu mi kreu ŝablonon por tio? Se jes, kiun titolon ĝi havu? Amike --Tlustulimu 12:20, 17. Okt 2010 (UTC)

Krei ŝablonon por tio estus ege bona ideo. Mi ne havas preciza opinio por nomo eble "Ŝablono:Taksonomio Eukariota". Amike. --pino 12:32, 17. Okt 2010 (UTC)
Mi ĵus kreis ĝin, sed kun la nomo {{Taksonomio Eŭkariotoj}}. Amike --Tlustulimu 12:56, 17. Okt 2010 (UTC)
Bone, gratulon! --pino 13:22, 17. Okt 2010 (UTC)

Redaktante biografiajn artikolojn, bonvolu enmeti {{Vivtempo}}. ĉi tiu ŝablono provizas kaj enkategoriigon en Kategoriojn Naskiĝintoj kaj Mortintoj en jaro ... kaj provizas ordigŝlosilon por ĉiuj kategorioj. Vidu ekzemple mian redakton al Adam Lonitzer. (Cetere ite nask- kaj mort-jaroj estis interŝanĝitaj. Elkore Arno Lagrange @ 11:33, 23. Okt 2010 (UTC)

Jes mi povas sed mi opinias, ke kun la ŝablono "Informkesto biografio" tio ne estas utila. Tutkore. --pino 12:29, 23. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Subfamilioj redakti

Saluton. Laŭ PIV subfamilioj kiuj laŭ la latina scienca nomo nomigas per finaĵo -inae en Esperanto estu -enoj, same kiel familio estus -edoj, Mustelenoj, Musteledoj. Tiele "Pireninae" estis alinomita al "Pirenenoj"; vi jam scias ke la iama nomo restas kiel alidirektilo.--kani 01:27, 12. Dec 2010 (UTC)

Kara Kani, dankon pri via mesaĝo, mi certe konas la PIV kaj la esperantajn nomojn kaj en la tekstoj ili povus esti belaj sed laŭ mi en titolo ne estas bona ideo. Vidu Diskuto:Visneo. Similaj kvereloj estis en aliaj vikipedioj --pino 09:48, 12. Dec 2010 (UTC)

La ŝablono {{Nombro da/dateno}} kiun vi kreis ne baziĝas sur la vikipedia datumbazo sed sur valoroj enmetitaj en difinita dato kaj sekve bedaŭrinde ne aktualiĝas aŭtomate. Ĉu ne eblus pli taŭga solvo? Ceter de kie vi prenis tiujn informojn. Provizo de fontoj povus esti utila. Dankas Arno Lagrange @ 18:13, 10. Feb 2011 (UTC)

Jes ja, bonvolu pardoni mi ne komprenas ankaŭ bone kiel Ŝablono funkcias. Eble tio estus ne bona ideo kaj ni povas la artiklon forigu--pino 19:09, 10. Feb 2011 (UTC)

Neribosoma peptido redakti

Saluton, Pino. Mi ĵus korektis vian alinomigon. Vi alinomigis la diskutopaĝon al la titolo de la artikolo. Nun ĉio estas bona, tiel ke la artikolo estas nun Neribosoma peptido kaj la diskutopaĝo havas la nomspacan prefikson "Diskuto:". Amike --Tlustulimu 12:24, 13. Feb 2011 (UTC)

Dankon, bonvolu pardoni. --pino 12:33, 13. Feb 2011 (UTC)

Chemin redakti

Saluton, mi iom kompletigis la sablonon pri Chemin. Mi lasis tie netradukitan la francan Communauté de communes de la Plaine Jurassienne. Cu vi povus traduki gin, se tio eblas? Dankon. Petr Tomasovsky 07:06, 15. Feb 2011 (UTC)

Saluton kaj dankon. Ankorau detalo: arondismento estas grupo de kantonoj do arondismento devus esti antau kantono. --pino 18:28, 15. Feb 2011 (UTC)
Mi ĵus legis via klarigo. Mi opinias havi trovita solvon. Dankon. --pino 18:46, 15. Feb 2011 (UTC)

Mi volus ankoraŭ demandi. Pri Chemin vi uzis kategorion komunumo. Mi do aldonis novan koloron por ĝi. Sed ĉu la koloro estas necesa? Cu ne skribi en la sablono, ke gi estas urbo kaj aldoni plian parametron, ke ĝi estas komunumo? Ekz. Tipo de urbo = Komunuma urbo Mi tro ne esploris artikolojn pri la francaj komunumoj, ĉu estas verkitaj paĝoj pri partoj de komunumoj? Se jes, kiun koloron vi elektus? Ĉu taŭgus iu koloro el la proponitaj koloroj? En Ĉeĥio ekzistas statutaj urboj. Mi simple donis la koloron por urbo kaj por urbaj partoj de tiuj statutaj urboj estas koloro kvartalo kaj municipa parto. Kion vi pensas, ĉu tiu tipo de koloro taŭgus ankaŭ por komunumaj partoj, kio estas vilaĝoj? Kiel ekzemplon vi povas vidi Ostrava (urbo) kaj ties partojn, ekz. Moravia Ostrava kaj Přívoz (kvartalo), kies parto estas Moravia Ostrava (ĝi estas parto de Moravia Ostrava kaj Přívoz, do municipa parto) kaj aliajn. Por ke leganto dirus al si: Aha, tio estas simila. Se en mala kazo la koloro por komunumo estas necesa, ĉu krei plian koloron por partoj de ceteraj municipoj de la komunumo? Petr Tomasovsky 07:13, 16 Feb. 2011 (UTC)

Krome ekzistas en la ŝablono parametroj libera, kie vi povas uzi fakte kion ajn laŭ jam konata principo - libera_tipo = Floro aperos Floro. Vidu ekz. Tokion. Petr Tomasovsky 07:13, 16 Feb. 2011 (UTC)

Mi ne scias, kio okazis, sed se mi skribos unu ikson post la ĉapelitaj literoj, en antaŭrigardo mi vidas kvar iksojn, poste kiam mi konservos la redakton, aperos neniu ĉapelita litero, kiam mi forgos tri iksojn, lasos nur unu ikson, post la konservo de la redakto aperos du iksojn. Ĉu vi vidas tion ankaŭ? Petr Tomasovsky 07:29, 16 Feb. 2011 (UTC)
Korekto de iksoj. Petr Tomasovsky 09:27, 16 Feb. 2011 (UTC)

Por la komunumoj (36 000 en Francio) estus bone havi propran koloron, ne nur koloro sed ankaŭ desegno. Vidu Nuits-Saint-GeorgesVignoles. La bando estas ne nur verda. Tio estas, laŭ mi, utila. Por partoj mi ne scias. --pino 13:30, 16 Feb. 2011 (UTC)

Saluton ! Pardonu min pro mia verŝajna misuzo de tiu diskutejo, mi ekvikipediistas de kelkaj monatoj. Mi kreis la paĝon pri Les Planches-près-Arbois kaj la Groto de les Planches-près-Arbois ktp, mi multe dankas vin pro via helpo. Esperante renkontiĝi vin la 28-an de majo okaze de nia unutaga staĝo. Ni povus paroli pri la esperantiĝo de la paĝoj de la komunumoj de la departemento Jura ( eta problemo estas elekti esperantan nomon por tiu departemento : ĵuraso estas la montaro). kore Emmanuel

Kara Emmanuel, dankon por via mesaĝo. Je commence à maitriser quelques techniques de Wikipédia mais je ne suis pas encore expert en Espéranto aussi si cela ne vous dérange pas, je préfère parler ici en français. Pour le jura, je vois que l'on trouve dans la PIV, le même nom (Ĵuraso) pour la montagne et le département, comme en français, et, pourquoi pas ? Je ne pourrai pas être aux Planches le 28 mai mais j'aurais plaisir à faire connaissance avec un ami espérantiste alors si vous avez l'occasion de passer par Beaune, faites moi signe. Bon stage et peut-être ramènerez vous des informations et des photos pour compléter les articles. Tutkore.
--pino 12:28, 7 Maj. 2011 (UTC)

Saluton Kara ! mi ne bone komprenas kiel uzi la retpôston ene de Vikipedio. Eble ni povos kunlabori ;-) Vi klarigos al mi kiel iĝi bona vikipediisto, mi helpetos vin pri esperanto se necesas ;-) Jen mia retadreso : emmanuel.desbrieres@orange.fr. Miaj gepatroj loĝas en Rully, ni povos renkonti nin facile. Tutkore Emmanuel PS : Ni (chipougne kaj mi) aldonis fotojn enen de la paĝoj pri Les Planches-près-Arbois kaj Victor Considerant

Kara, kun plezuro se mi povas helpi vin. --pino 11:44, 21 Maj. 2011 (UTC)

Redaktostrio redakti

Saluton Pino, mi volas demandi vin, ĉu ĉe vi estas videbla la supra redaktostrio super la paĝo en redakta formo? Ĉe mi ĝi tute malaperis. Ankaŭ aperas pluaj pluraj fuŝaĵoj en Vikipedio. Kiel ĉe vi? Petr Tomasovsky 13:43, 7 Maj. 2011 (UTC)

Saluton Petr, por mi la supra redaktostrio estas videbla. --pino 14:10, 7 Maj. 2011 (UTC)

Melduo redakti

Sorry, I can't speak esperanto. I worked on Interwiki links for mildew/powdery mildew/downy mildew, waiting for a bot fixing all the links. You broke the Interwiki table in Melduo, so I added the correct links for powdery mildew/oidium pages, following your suggestion. I hope now would be OK. Regards.--Carnby 12:33, 11 Maj. 2011 (UTC)

Thanks, now it's better. Only if we use scientific names, we can avoid confusion --pino 13:23, 11 Maj. 2011 (UTC)

Mezőkövesd redakti

Salut'! Mia kontrolo: urbestro bona; regiono Nordhungario aŭ Norda Hungario bona; departemento Borsod-... bona; distrikto nuntempe ne estas, nun estas subregiono, kiu estas same tiel Mezőkövesd aŭ Mezőkövesd-a aŭ de Mezőkövesd;

la vicordo estu: regiono - departemento - subregiono;
kodo estu poŝtkodo bona;
telefonkodo bona;
fine estas 2 tabeloj.--Crosstor 09:47, 13 Jun. 2011 (UTC)
Dankon. Nun en la dua tabelo estas nur la urbestro. Ĉu vi scius lin ? --pino 10:35, 13 Jun. 2011 (UTC)

artikolo "Tutmondiĝo" redakti

Kara Pino, dankon pro via trovo de la tajperaro "z" en la angla vorto "globalization", uzata en la artikolo "tutmondiĝo". Kompreneble vi pravas - mi preteratentis la mistajpon. Iom mi bedaŭras ke ĝis nun neniu alia pluredaktis tiun "artikolon de la semajno", por kiu mi nur kontribuis ioman parton, kiu ja neniel plene kovras la temon...

ThomasPusch 19:20, 19 Jun. 2011 (UTC)

Geokesto ĉe landoj redakti

Saluton Pino, mi legis vian demandon en Diskutejo. Ĉu vi deziras havi la ŝablonon Geokesto ankaŭ en artikoloj pri landoj, ŝtatoj? Se jes, ne estus problemo aldoni novan koloran supran strion por teritorioj lando, ŝtato. Petr Tomasovsky 03:29, 12 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Petro, dankon. Mi provos. --pino 07:47, 12 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Pino, mi forviŝis en artikolo pri Irako fare de vi aldonitaj distriktojn, kiuj rilatis al Bavario. ?? Petr Tomasovsky 09:33, 14 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Petro. Bela laboro kun la ŝablono. Gratulon! Por la provincoj estis eraro. --pino 17:35, 14 Jul. 2011 (UTC)
Mi ŝanĝis nomon de la subŝablono, ĉar regno ŝajnis al mi iom strange, ekz. se oni volus meti la ŝablonon al Hispanio aŭ al Usono. Nomo de la subŝablono lando ŝajnas al mi pli bona. Petr Tomasovsky 14:04, 15 Jul. 2011 (UTC)

Geokesto lokumilo Côte-d'Or redakti

Saluton Pino, mi faris ion kun la Ŝablono:Geokesto lokumilo Côte-d'Or, kiu nun funkcias. 14:03, 15 Jul. 2011 (UTC) Petro@diskkont

Côte-d'Or redakti

Saluton, mi aldonis la ŝablonon Geokesto al Côte-d'Or. Certe estas pluaj aldonindaj indikoj, kiujn vi scias pli bone ol mi (riveroj, montaro, memorindaĵoj, urboj, najbaroj ka.). 18:17, 15 Jul. 2011 (UTC) Petro@diskkont

Vidu ankaŭ Burgonjon. 18:25, 15 Jul. 2011 (UTC) Petro@diskkont
Vidita. --pino 18:39, 15 Jul. 2011 (UTC)

Your edits at Marxheim redakti

Hello, I must write you in english. Several "Marxheim"s are existing in Germany, and you have inserted the picture of the church of the wrong Marxheim in Germany. I am the photographer of this photo. The photo shows the church of Marxheim in Hesse in Main-Taunus-Kreis, and this Marxheim was independent until 1938, since then it is a part of town of Hofheim (Taunus). You should change this edit. Presumably, this also concerns the nomination of this photo to "picture of the day" to the 28/12/2011. Friendly greetings from germany, --Randy43 14:28, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Vielen Dank --pino 17:53, 13 Aŭg. 2011 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Pino~eowiki/arkivo1".