En Vikipedio la subskribo estas uzata en diskutpaĝoj kaj en balotoj, neniam en artikoloj. La norma subskribo konsistas en uzantnomo - [[Uzanto:uzantnomo|uzantnomo]], ligilo al la diskutpaĝo de la uzanto kaj de dato kaj horo. La plej rapida maniero aldoni subskribon estas uzi la subskriban butonon (legu la sekcion aŭtomata aldono).

Kie kaj kiam subskribi redakti

Kiam vi subskribas ion, respektu unue la bazajn regulojn:

  • Oni subskribas la komentojn en diskutpaĝoj
  • Oni ne subskribas la kontribuojn en la artikoloj de la enciklopedio (ĉiuj tiuj paĝoj kiuj estas en nomspaco 0)

Subskribu viajn komentojn en diskutpaĝoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Diskutpaĝo.

Ĉefa trajto de Vikipedio kaj ties etiko estas, ke oni subskribu la proprajn komentojn en diskutpaĝoj de uzantoj kaj paĝoj. Subskribo helpas aliajn legantojn kompreni la evoluon de iu diskuto kaj ĝuste atribui la komentojn al koncernaj partoprenantoj. Kiam vi partoprenas en diskuto, ĉiam do aldonu vian subskribon.

Ne subskribu la kontribuojn en la artikoloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Kronologio.

Oni ne subskribas artikolojn de Vikipedio! Via nomo estas jam aŭtomate aldonita al la listo de aŭtoroj en la kronologio de la artikolo: la programaro MediaWiki registras ĉiujn faritajn ŝanĝojn kaj krome enmetas la nomon de la aŭtoro, la daton kaj la horon de la kontribuo. Ĉi tiu metodo estas ege pli preciza ol subskriboj de aŭtoroj ene de artikoloj.

Laŭ la permesiloj GFDL kaj CC-BY-SA, la artikoloj de Vikipedio povas esti redaktitaj de ĉiuj ĉiumomente: ĉiuj kaj neniu posedas la artikolojn. Kvankam artikolo estas kreita de sola "aŭtoro", post sekvaj kontribuoj la originala teksto estas plilongigita kaj plibonigita; en la kronologio estas trako de ĉiuj kontribuantoj, ankaŭ de tiuj kiuj detruas la verkon.

Kontrolu en servaj paĝoj redakti

Ekzistas kelkaj servaj paĝoj kiuj, kvankam iliaj nomspaco ne enhavas la vorton "Diskuto", funkcias simile al diskutpaĝoj kaj necesas subskribo de propraj kontribuoj. Ekzemploj estas Vikipedio:Diskutejo kaj Vikipedio:Forigendaj artikoloj.

Kiel subskribi redakti

La norma subskribo estas farita de 4 tildoj: ~~~~. La sistemo rekonas ankaŭ variaĵojn de 3 aŭ 5 tildoj. Tiuj simboloj estos aŭtomate ŝanĝitaj en vian subskribon kiam la paĝo estos konservita.

Por montri tajpu ĝi estas konservata kiel ĝi estas montrata kiel
nur la nomon ~~~ [[Uzanto:Via uzantnomo|Via uzantnomo]] ([[Uzanto-Diskuto:Via uzantnomo|diskuto]]) Via uzantnomo (diskuto)
nomon, horon kaj daton ~~~~ [[Uzanto:Via uzantnomo|Via uzantnomo]] ([[Uzanto-Diskuto:Via uzantnomo|diskuto]]) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC) Via uzantnomo (diskuto) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)
nur horon kaj daton ~~~~~  09:17, 23 Jul. 2011 (UTC) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)

Por ke tiu mekanismo enmetu vian uzantnomon estas necese, ke vi estu aliĝinta kaj ensalutinta.

Se vi enmetas tildojn ne estante ensalutinta, la sistemo anstataŭigas la tildojn per via IP-adreso. Aldone, en ĉi tiu okazo, la subskribos enhavos ligilo al sia kontribuoj, ĉar tute ne eblas, ke nealiĝinta uzanto havas propran uzantopaĝon. Esempio: --[[Specialaĵo:Kontribuoj/127.0.0.1|127.0.0.1]] ([[Uzanto-Diskuto:127.0.0.1|diskuto]]) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)

Aŭtomata aldono redakti

 
La ruĝa sago indikas la alklakendan butonon por aldoni subskribon

Tio estas la plej simpla maniero: alklaku sur la butono, kies bildo reprezentas skribilon kiu subskribas. En la loko, kie estas la tajpmontrilo, la subskribo --~~~~ estas aldonita.

Permana aldono redakti

Mane vi povas tajpi la tildon:

  • per via klavararanĝo
  • alklakante la tri, kvar aŭ kvin tildojn en la simbolejo, kiam vi redaktas paĝon, sub la kesto pri la permesilo.

Ŝanĝi la subskribon redakti

Kelkaj vikipediistoj volas ŝanĝi propran subskribon, kiel ekzemple aldoni koloron aŭ montri iomete malsaman uzantnomon. Vi povas ŝanĝi vian subskribon en Specialaĵo:Preferoj. Vi povas uzi anstataŭigotajn subpaĝojn aŭ aldoni HTML-kodon por krei vian subskribon. Ĉiuj ŝanĝoj estos aplikataj en la ontaj subskriboj. Preferindus ne uzi tro longan aŭ kolorplenan subskribon kaj enmeti bildojn aŭ aliajn ligilojn nerilatajn al uzanto.

Vidu ankaŭ redakti