Helpo:Alinomi paĝon

Aŭtora portalo
vdr

En Vikipedio, foje oni vidas ke iu artikolo (aŭ alia paĝo) havas eraran nomon. Ekzemple, la artikolo "Elephanto" fakte estu "Elefanto".

Evidenta, sed tre malbona solvo estas simple krei la novan artikolon ("Elefanto") kaj kopii la enhavon de la malnova artikolo ("Elephanto") al ĝi. Malbona tiu ĉi solvo estas, ĉar

  • tiel la artikola enhavo perdos sian historion
  • aliaj paĝoj verŝajne jam havas ligilon al "Elephanto", tiuj ligiloj do sendos al malnoviĝanta artikola enhavo

Kiel oni do faru? Ĉe la supra paĝorando vi trovas vicon da ordonoj.

  • Ĉe la nova, nun defaŭlta, aspekto "Vector" dekstre de la "stela" langfolio (por aldoni ion al sia atentaro aŭ forpreni el ĝi) ĉe musa tuŝo aperas menuo, sed nur ĉe alsalutintoj. La menueroj dependas de la grupo de uzanto. La uzebla menuero estas "Alinomi".
    • Ĉe administrantoj ĝi staras inter "Forigi" kaj "Protekti".
  • Ĉe la malnova aspekto "Librejo" (angle Monobook) la afero funkcias iomete alie, nome jene: Inter la langfolioj "historio" kaj "atenti" troviĝas "alinomi".

Premu ĝin. La programo demandos vin kiel nomiĝu la nova artikolo. Entajpu ĝin. Krome, bonvolu klarigi en la sekva kesto kial vi faris la alinomadon.

Atentu, ke la alinoma ligilo nur aperas ĉe alsalutintaj uzantoj. IP-uloj ne povas fari tion. Krome IP-uloj ne simple kopiu enhavon en alititolan artikolon, ĉar per tio perdiĝas la "historio"-informoj.

Antaŭ ol alinomi paĝon redakti

En pluraj kazoj, vi devus listigi alinomendajn paĝojn ĉe Alinomendaj artikoloj, speciale:

  • Se vi ne povas movi la paĝon ĉar via konto estas tro nova.
  • Se vi ne povas movi la paĝon ĉar la cela paĝo jam ekzistas.
  • Se la paĝo estas ŝlosita.
  • Se vi kredas, ke la movado povus esti polemika.
  • Se vi ne certas pri la plej bona paĝnomo, eĉ post legado de la paĝo Titoloj de artikoloj.

En tiuj kazoj, sekvu la instrukciojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.

Kiu povas alinomi? redakti

Kutime nur alsalutintaj uzantoj povas alinomi artikolon. Se administranto resp. burokrato protektis artikolon kontraŭ alinomado, estas eĉ du ŝtupoj:

  • "Bloki neensalutintajn uzantojn" estas eĉ iomete konfuze titolita, ĉar tio fakte blokas novajn ensalutintojn.
  • "Nur administrantoj" kaŭzas, ke nur administrantoj kaj burokratoj povas trakti ion.

Pro teknikaj kialoj nur administrantoj kaj burokratoj povas alinomi paĝojn en la nomspaco "MediaWiki". Tio neniel estas ŝanĝebla.

Kion la programo fakte faras? redakti

La programo kreas novan paĝon, kun la dezirita nomo. Ĝi kopias la enhavon kaj la historion. Kaj kio okazas kun la malnova paĝo? Ĝi ankoraŭ ekzistos. Sed anstataŭ la antaŭa enhavo, ĝi nun enhavas alidirektilon: ĉiuj petoj pri tiu paĝo iros aŭtomate al la nova paĝo koncerna. En nia ekzemplo: Se iu serĉas artikolon "Elephanto", li venos aŭtomate al "Elefanto".

Vi tamen ankoraŭ povas aliri la malnovan paĝon, se necesas. Serĉu la malnovan paĝon. Veninte al la nova paĝo, vi vidos sub la titolo indikon ke vi estis alidirektita el tiu malnova paĝo. Tion vi povas alklaki.

Kio krome farendas? redakti

Se vi alinomas artikolon, estas urĝe rekomendate ankaŭ alĝustigi la koncernan datumon ĉe Vikidatumoj, se la intervikiaj ligiloj jam estas aranĝataj laŭ la nova maniero. Por fari tion, vi alklaku la malsupran ligilon "Redaktu ligilojn" je la fino de la intervikia listo. Bona ideo estas, krei por tio apartan langfolion en la foliumilo. Do, en la unua okazas la alinomado kaj en la dua la alĝustigo de la datumo ĉe Vikidatumoj.

Problemo: ne funkcias redakti

La funkcio "alinomi" eventuale ne funkcias, ĉar paĝo kun la celata nomo jam ekzistas. Vi devas unue peti, ke administranto forigu ĝin. Poste vi povos alinomi la paĝon.

Aŭ eble la paĝo estas protektita. Ĉiuokaze, petu de administranto.

Se la celata nomo estas fakte alidirektilo, alsalutinta uzanto povas alinomi al ĝi, se ĝi havas en la historio nur unu version. Se estas pli ol unu versio, necesas helpo de administranto.

Alinomi kategorion redakti

Vidu ankaŭ redakti