Vikipedio:Vikidatumoj

(Alidirektita el Vikipedio:VD)
Tiu ĉi artikolo estas projekta paĝo, se vi serĉas enciklopedian artikolon vidu Vikidatumoj
Esperanta logo de Vikidatumoj

Vikidatumoj estas frata projekto de Vikipedio por krei liberan kaj kunlaboran datumbazon. Vikidatumoj enhavas strukturigitajn datumojn, ekz. interlingvaj ligiloj por artikoloj en Vikipedio, datumbazecaj informoj kiel nombro de loĝantoj de konkreta urbo, longeco de rivero, ISBN de libro, ŝtatprezidanto de ŝtato ktp.

Komence de 2013 oni transigis interlingvajn ligilojn elde Vikipedio al Vikidatumoj por centra prizorgado. Ekde tiam estas Vikidatumoj ĉefa maniero por prizorgi interlingvajn ligilojn. Tiel ekzemple la artikolo Douglas Adams estas reprezentata en Vikidatumoj per la ero d:Q42. Interlingvaj ligiloj per Vikidatumoj en la Esperanta Vikipedio funkcias ekde la 6-a de Marto 2013.

La 24-an de Marto 2013 estis en la Esperanta Vikipedio ŝaltita funkcio per kiu eblas transpreni datumbazecajn datumojn de Vikidatumoj al Vikipedio. Tion eblas uzi ekz. por plenigi informkestojn kaj kelkaj ŝablonoj tion jam faras.

Estas preparata funkcio per kiu eblos en Vikipedio krei liston de diversaj eroj kun dinamike ĝisdatigataj informoj. Tiel eblos krei ekz. liston de ĉiuj urboj de ŝtato aŭ liston de Zamenhof-Esperantaj objektoj laŭ lando. Funkciigo de tiu ĉi funkcio estas planata por nekonata estonteco.

Intervikiaj ligiloj (Fazo 1) redakti

 
Vikidatumoj, fazo 1: Ligiloj inter centra loko kaj ĉiu lingva versio
 
Malnova sistemo: Interlingvaj ligiloj inter ĉiuj lingvoj

Ĉiu paĝo en Vikipedio, kiu havas koncernan datumon en Vikidatumoj, uzas lingvoligilojn stokitajn tie por montri lingvoligilojn en la maldekstra kolumno. Tradiciaj interviki-ligiloj en la viki-teksto de paĝo daŭre estas agnoskataj, kaj simple superregas la informojn por tiu lingvo de Vikidatumoj (se entute tie estas).

Se artikolo estas ligata elde Vikidatumoj, ĝi montros ĉiujn ligilojn pri la artikolo stokitajn en Vikidatumoj aldone al intervikioj, kiuj jam estas en la vikiteksto. En okazo de konflikto aŭ intenca diferenco inter lokaj (entekstaj) ligiloj kaj ligiloj en Vikdatumoj por iu konkreta lingvo estos montrita nur la loka versio en vikiteksto; ligiloj de Vikidatumoj por aliaj lingvoj plu montriĝos.

Se artikolo ne estas ankoraŭ ligata elde Vikidatumoj, ĝi plu montros intervikiojn, kiuj estas en viki-teksto, same kiel ĝis nun. En iuj okazoj povas esti ero en Vikidatumoj, kiu korespondas kun la artikolo, sed la Esperanta Vikipedio ankoraŭ ne asociiĝis kun ĝi. Se tio estas kaŭzita pro manko de ligilo en Vikidatumoj, aldonu ĝin laŭ D1.

Prilaborado de interlingvaj ligiloj per Vikidatumoj redakti

Novaj artikoloj redakti

 
Post ŝalto de Vikidatumoj en Esperanta Vikipedio (la 6-a de Marto 2013) aperas ligilo por redakti interlingvajn ligilojn. Ĝi estis lokita sub la listo de tiuj ligiloj.

  • D1. Mi ĵus kreis artikolon nomitan AEO; mi scias, ke jam ekzistas artikolo en la germana/franca/slovaka Vikipedio pri la sama temo nomita ASK. Kiel mi kreu intervikian ligilon?
    1. Se ĉio estas en Vikidatumoj bone ordigita sufiĉas fari unu el tiuj du procedoj; elektu do pli taŭgan por vi:
      • (vi bezonas esti ensalutinta) Post konservo de via nova artikolo en la maldekstra parto aliaj lingvoj alklaku la ligilon Aldoni ligilojn (estas ikono de skribilo apude). En la nove malfermita formularo plenigu informojn pri la alilingva artikolo - lingvan kodon de ĝia Vikipedio kaj la titolon de la artikolo. Klaku al "Ligi kun paĝo". Estas ĉio!
      • Malfermu la artikolon en alia Vikipedio (ASK aŭ AEN). Ĉe maldekstra flanko oni devas vidi la liston de intervikiaj ligiloj kun bildo de skribilo sube. Surklaku la bildon de skribilo kaj vi iros al la Vikidatumoj-paĝo (ero) por ASK. En la suba parto de paĝo (ero) trovu kaj klaku la butonon "aldoni" ("Add"), entajpu la lingvo-kodon (eo por Esperanto) kaj la nomon de la artikolo, kiun vi kreis (AEO). Poste klaku "konservi". Estas ĉio!
    2. Se vi ne vidas la simbolon de skribilo, iru al Vikidatumoj.
    3. En la ĉefa strio (en la etoso Vektoro ĝi estas maldekstre) trovu "Ero laŭ titolo".
    4. Klaku al "Ero laŭ titolo".
    5. En la rezulta paĝo estas du kampetoj por plenigi:
      1. Retejo: plenigu la identigilon de la alia Vikipedio. La identigilo konsistas el kodo de la koncerna lingvo (eo por Esperanto, en por la angla) kaj mallongigilo uzata por Vikimedia projekto (wiki por Vikipedio). Fine ekz. Esperanta Vikipedio havas la identigilon eowiki, la angla Vikipedio enwiki, la slovaka Vikipedio skwiki ktp.
      2. Nomon de la paĝo en koncerna Vikipedio: Tio estas preciza artikol-titolo (AEO por Esperanto).
    6. Klaku al "Serĉi".
    7. Depende ĉu la datuma ero kun alilingva ligilo jam ekzistas:
      1. Se la datuma ero jam ekzistas, iru al suba sekcio "Vikipedio", klaku al "redakti", la sekcio fariĝos redaktebla kaj en suba parto aperos krampetoj por aldoni ligilon. Plenigu la nove malfermitajn krampetojn per lingva kodo (eo) kaj la sekvan per nomo de la paĝo, kiun vi kreis (AEO). Poste klaku al "konservi". Estas ĉio!
      2. Se tia ero ankoraŭ ne ekzistas, kreu ĝin klakante al "krei novan eron", aldonu ĝian nomon (AEO) kaj (prefere) priskribon de la ero. Poste aldonu interlingvajn ligilojn laŭ la supraj instrukcioj. Estas ĉio!
    8. Se vi planas aldoni interlingvaj ligilojn ofte, vi povas ŝalti la adonaĵon "slurpInterwiki", kiu estas disponebla en viaj aldonaĵoj en Vikidatumoj. Kiam vi estis ŝaltinta la aldonaĵon kaj vi estas en paĝo de iu ero, vi klaku al "Import interwiki" kiu estas en menuo en ĉefa panelo maldekstre.
    9. Ĉiuokaze, la malnova maniero por aldonadi interlingvajn ligilojn (aldonante ilin en tekston de Vikipedia paĝo) daŭre funkcios sed (supozeble malpli multaj) robotoj kontrolos artikolojn kaj la tempo ĝis kiam la ligiloj propagiĝos al aliaj artikoloj estos pli longa.

Alinomitaj artikoloj redakti

Dum vi alinomigas paĝon, ĝi aŭtomate estas ŝanĝita ankaŭ en Vikidatumoj. Memoru, ke tio validas nur se vi estas ensalutinta, havas unuigitan konton kaj jam havas kreitan konton en Vikidatumoj (por tio sufiĉas ensaluti en Vikidatumoj per sama uzantonomo kaj pasvorto kiel vi uzas en Vikipedio). Se dumtempe estus problemoj pri tio, uzu sekvajn instrukciojn:

  • D2. Mi ĵus alinomis artikolon elde BEO al CEO kaj ĝiaj interlingvaj ligiloj malaperis. Kion mi faru?
    1. Iru al Vikidatumoj kaj trovu la eron BEO laŭ instrukcioj en D1.
    2. En la paĝo de la ero trovu la Esperantan interlingvan ligilon, klaku al "redakti" kaj ŝanĝu el BEO al CEO, poste konservu.
    3. Memoru, ke povas daŭri kelkajn minutojn ĝis la paĝo en Esperanta Vikipedio denove reagos al la ŝanĝo. Vi povas tion plirapidigi per forviŝo de kaŝmemoro de via foliumilo.

Malĝustaj intervikiaj ligiloj redakti

  • D3. Mi ĵus rimarkis, ke la artikolo ZEO estas ligita al malĝusta artikolo ASK en la germana|franca|slovaka|svahila vikipedio. Kiel mi povas korekti tiun eraron?
    1. En la intervikia sekcio de la artikolo ZEO klaku sur la skribilo-simbolo sub la intervikiaj ligiloj. Tio portos vin al la koncerna ero de Vikidatumoj. Kontrolu, ke estas vere eraro en la slovaka/svahila artikolo, ne en la origina artikolo en Esperanto.
    2. En la sekcio "Listo de ĉiuj paĝoj ligitaj al tiu ero" sur la paĝo de Vikidatumoj trovu la ligilon por la slovaka/svahila artikolo ASK.
    3. Klaku sur "redakti" ĉe la ligilo kaj poste klaku sur "forigi".
    4. Ripetu tiun agon por ĉiu erara ligilo.
    5. Se la skribilo-simbolo ne aperas en Esperanto-vikipedio, tio signifas ke la ero ankoraŭ ne estis aldonita al Vikidatumoj. Tiam agu kiel estas priskribite en D1 ĉi-supre.
    6. Se la slovaka/svahila ligilo estas ĝusta, tiam verŝajne la problemo estas en la malĝusta intervikia ligilo ene de la Esperantolingva artikolo. Redaktu la artikolon kaj forigu ĝin, por ke la sistemo uzu la ligilon el Vikidatumoj.

Migrado de la intervikiaj ligiloj al Vikidatumoj redakti

Robotoj nuntempe transmetas la intervikiajn ligilojn al Vikidatumoj. Robota agado, kiu eligas la intervikiajn ligilojn el la artikoloj de la esperanta Vikipedio, nuntempe okazas. La ligiloj ankaŭ povas esti forigataj permane, sed ĉe tio devas esti kontrolata, ĉu ankaŭ ĉiuj ligiloj estis transmetataj korekte.

  • Skripto por la propra common.js (resp. monobook.js aŭ vector.js) povas helpi ĉe tio:
mw.loader.load('//www.wikidata.org/w/index.php?title=User:Yair_rand/checksitelinks.js&action=raw&ctype=text/javascript');

La skripto alĝustigas en redakta fenestro post klako sur „Forigi intervikiojn“ la intervikiajn ligilojn unu kun alia, forigas ilin kaj metas atentigon en la redaktan resumon.

 
Por uzi „Checksitelinks“ (post kiam ĝi estas instalita) klaku al redakto-butono kaj iru al la menuo kiu aperas sub sageto apud la serĉotekstujo. (En la etoso Librejo aperas la langeto simple en la supra ilobreto dekstre de "atenti").
 
Ekrankopio de interfaco de slurpInterwiki. La ligilo por iniciati ĝin, "Importi la interlingvajn ligilojn" (angle "Import interwiki"), estas videbla en suba maldekstra angulo de la ekrankopio (kun aliaj ligiloj kreitaj per aldonaĵoj).
  • En Vikidatumoj povas esti aktivigata en la propraj preferoj la helpilo slurpInterwiki. Ĝi ofertas al vi en la maldekstra kolumno menueron „Importi la interlingvajn ligilojn“, per kiu vi povas importi ĉiujn intervikiajn ligilojn de iu lingva versio simple al Vikidatumoj.

Uzanto de intervikiaj robotoj devas zorgi por tio, ke ne plu estas aldonataj intervikoj en la Vikipediaj projektoj.

Pliaj informoj redakti

Elstaraj kaj legindaj artikoloj redakti

Elstaraj kaj legindaj artikoloj en aliaj lingvaj versioj estas markataj per steleto en la intervikia listo. Ĉi tiu informo estas disponebla en Vikidatumoj en la formo de insignoj (angle badge).

En la Esperanta Vikipedio ĝis Aprilo 2015 estis ankaŭ uzataj la ŝablonoj Ŝablono:LigoLeginda kaj Ŝablono:LigoElstara por tia markado. Ekde tiam estas ĉiuj datumoj prenataj rekte de Vikidatumoj.

Intervikiaj ligiloj kun ankro redakti

Intervikiaj ligiloj kun ankro – rekoneblaj per # en la ligilo – estas uzataj, se ne ekzistas ekzakte responda artikolo en alia projekto, sed ĉapitro pri ĉi tiu temo en alia artikolo. Vikidatumoj ne subtenas tian aferon. Tial ĉi tiuj intervikiaj ligiloj devas resti en la artikolo.

Subpremo de Vikidatumaj ligiloj redakti

Artikolo ankaŭ povas komplete subpremi la ligilojn, kiuj venas de Vikidatumoj, per la variablo {{noexternallanglinks}}. La variablo povas ankaŭ subpremi nur elektitajn lingvojn: {{noexternallanglinks:es|fr}} evitas la surekranigon de la lingvaj ligiloj al la hispana kaj franca Vikipedioj.

Nomspaco de uzanto redakti

La Vikidatuma Komunumo esprimis sin kontraŭ la enskribo de intervikiaj ligiloj por la nomspaco de uzantoj. Ĉiuj aliaj nomspacoj estas permesataj, do krom artikoloj ankaŭ kategorioj, ŝablonoj aŭ meta-paĝoj.

Aperigo de la ligiloj en artikolo redakti

 
Aspekto de la koncerna paĝo "Aldonaĵoj" de preferoj, parto "Ĝeneralaj aldonaĵoj"

Pro prokrasto de la servilo povas okazi, ke la intervikioj aranĝitaj per Vikidatumoj, ne tuj aperas en la koncerna artikolo. Por instigi la servilon, ekzistas tri ebloj:

  • Denove redaktu sen iu ŝanĝo la koncernan artikolon, klaku "antaŭrigardo" kaj poste klaku sur "konservu ŝanĝon". Se dum la antaŭrigardo la ligiloj jam videblas, ĉio estas en ordo kaj la ligiloj bone videblos post ioma tempo (kelkaj minutoj aŭ iom pli) - vi ne devas fari ion ajn pli por videbligi ilin. Se ili ne videbliĝas, vi ion malĝuste aranĝis ĉe la Vikidatumoj.
  • Uzu unu el la sekvaj aldonaĵoj, post aktivigo per klako sur "Aldonaĵoj" en viaj preferoj.
    • "Vivanta horloĝo" - alklaku la horloĝon
    • "Purge" - klaku al la ligilo "Malplenigi servilan kaŝmemoron" (se vi uzas la etoson Vektoro) aŭ al langeto "*" (steleto) se vi uzas alian etoson

Lastaj ŝangoj redakti

Ŝanĝoj en Vikidatumoj, kiuj rilatas al atentataj artikoloj en la Vikipedio, povas esti surekranigataj ĉi tie, se oni aktivigas sub Specialaĵo:Preferoj#mw-prefsection-rc la punkton „Montru Vikidatumaj redaktoj en la lastaj ŝanĝoj“.

Helpiloj redakti

 
Tute malsupre videblas la hoko por la aldonaĵo "Vikidatuma ligilo".

Se artikolo ankoraŭ ne enhavas intervikiojn aranĝatajn per Vikidatumoj, certe povas esti malfacile trovi la vojon al Vikidatumoj por aldoni ion tie. Por tion faciligi, ekzistas la aldonaĵo Vikidatuma ligilo, kiun ĉiu alsalutinta uzanto trovas en siaj preferoj. Ĝi aldonas en ĉiuj nomspacoj krom tiu de uzantoj ligilon tuj sub la artikola titolo al la koncerna ero ĉe Vikidatumoj, se ĝi ekzistas. Se ĝi ankoraŭ ne ekzistas, aperas la frazo "Vikidatuma ero ne trovita.". Estas rekomendate klaki la ligilon tiel, ke aperas nova langeto (angle tab) en la foliumilo apud la langeto de la artikolo.

En Vikidatumoj mem troviĝas pliaj helpiloj en la tieaj preferoj. Estas rekomendate uzi la aldonaĵojn "labelLister" (por montri liston de ĉiuj priskriboj kaj redakti ĝin.) kaj "slurpInterwiki" (por importi intervikiojn el Vikipedio). La dua aldonaĵo estas rekomendata nur al sufiĉe lertaj uzantoj por eviti problemojn.

Strukturigitaj datumoj (Fazo 2) redakti

Ekde la 24-a de Marto 2013 funkcias transprenado de strukturigitaj datumoj el Vikidatumoj. Ankoraŭ ne estas interkonsentita la plej bona maniero por uzadi tiun ĉi eblon en la Esperanta Vikipedio. Teĥnikaj instrukcioj pri inkludado estas en m:Wikidata/Notes/Inclusion syntax

Kelkaj ŝablonoj jam uzas Vikidatumojn, vidu Kategorio:Ŝablonoj uzantaj datumojn de Vikidatumoj.

Viajn petojn pri modifoj de ŝablonoj al uzado de Vikidatumoj vi povas listigi en Vikipedio:Vikidatumoj/Petoj.

Listoj (Fazo 3) redakti

Estas planata funkciigo de dinamike kreataj listoj per Vikidatumoj. La funkcio tamen estis prokrastita kaj ne klaras kiam ĝi funkcios.

Vidu ankaŭ redakti