Helpo:Interlingva ligilo

Helpo
Iom pli komplekse
Rilataj temoj
vdr

Per interlingvaj ligiloj (angle: interlanguage links) aŭ intervikiaj ligiloj (interwiki links) oni indikas en la fontoteksto de artikolo, ke ankaŭ en alilingva Vikipedio ekzistas tiu artikolo. Tiel oni povas salti facile de artikolo en unu lingvo al artikolo en alia.

Atentu, ke jam ekde marto 2013 oni uzas novan aliron por meti interlingvajn ligilojn. La malsamlingvaj artikoloj nun estas interligitaj centre helpe de la projekto Vikidatumoj, t.e. en la artikolo mem oni ne plu aldonas la interlingvajn ligilojn, sed anstataŭe oni aldonas ligilon al la koncerna lingva versio sur la Vikidatumoj-paĝo.

Artikoloj en malsamaj lingvoj estu ligitaj nur se ili traktas la saman temon. Eĉ se eble estas tente ligi al ĉefaj aŭ subtemaj artikoloj, se mankas rektaj ekvivalentoj en aliaj lingvoj, tion ne faru.

Pri pluaj informoj rigardu:

Superrigardo pri vikipediaj projektoj redakti

Jen estas mallongigoj al vikipediaj frataj projektoj:

Projekto Longa versio Mallongigo
  Vikipedio [[[[wikipedia:]]]] [[w:]]
  Vikivortaro [[wiktionary:]] [[wikt:]]
  Vikinovaĵoj [[wikinews:]] [[n:]]
  Vikilibroj [[wikibooks:]] [[b:]]
  Vikicitaro [[wikiquote:]] [[q:]]
  Vikifontaro [[wikisource:]] [[s:]]
  Vikispecioj [[species:]]
[[wikispecies:]]
  Vikiversitato [[wikiversity:]] [[v:]]
  Vikivojaĝo [[wikivoyage:]] [[voy:]]
  Vikimedio [[wikimedia:]]
[[foundation:]]
[[wmf:]]
  Vikimedia Komunejo [[commons:]]
  Meta-Vikio [[meta:]]
metawikipedia:
[[m:]]
  Vikimedia Kovilo [[incubator:]]
  MediaVikio [[mediawikiwiki:]] [[mw:]]
  Vikidatumoj [[wikidata:]] [[d:]]