Vikivojaĝo
publikigita versio estis patrolita je 18 jan. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 18 jan. 2021.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Wikitravel (VikiVojaĝo) de Internet Brands |
Vikivojaĝo[1] (angle Wikivoyage) estas projekto de Vikimedio, kiu celas konstrui gvidilon por turistoj. Ĝi estas skribata de volontulaj aŭtoroj uzantaj vikion. Ĉiu povas redakti artikolojn.

Vikivojaĝo komencis publike en decembro 2006 kiel germanalingva versio, subtenita de germanaj kaj svisaj aŭtoroj. Ĝi estis posedaĵo de germanaj senprofita asocio nomata Wikivoyage e.V.. La itala versio komenciĝis en decembro 2007. La komenco de la projekto estis grande koncernita kun la Wikitravel (VikiVojaĝo) de Internet Brands. En 2012, la enhavo de Wikitravel en aliaj lingvoj kopiis sin al Vikivojaĝo.
Ĝis januaro 2021, Vikivojaĝo estas disponebla en 23 lingvoj:
- la angla[1]
- la hispana[2]
- la germana[3]
- la franca[4]
- la itala[5]
- la sveda[6]
- la rusa[7]
- la nederlanda[8]
- la finna[9]
- la ĉina[10]
- la portugala[11] (β)
- la pola[12] ekde 7-a de februaro 2013 [2]
- la persa[13] ekde 11-a de februaro 2013
- la rumana[14] ekde marto 2013
- la hebrea[15] ekde aprilo 2013
- la ukraina[16] ekde aprilo 2013
- la greka[17] ekde majo 2013
- la vjetnama[18] ekde aŭgusto 2013
- la hindia[19] ekde 29-a de septembro 2017
- la bengala[20] ekde 7-a de junio 2018
- la paŝtuna[21] ekde 7-a de junio 2018
- la japana[22] ekde 27-a de aŭgusto 2020
Esperanta Vikivojaĝo estis kreita la 15-an de Decembro 2020 en la adreso eo.wikivoyage.org.[3] Antaŭe ĝi ekzistis kiel prova versio en la Vikimedia Kovilo.[4]
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Wikitravel (VikiVojaĝo) de Internet Brands