Rumana lingvo

latinida lingvo, parolata en Rumanio kaj Moldavio

La rumana lingvo (rumane română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.

rumana
română
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Balkanlatinida lingvaro
Parolata en Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj
Parolantoj 24 300 000
Denaskaj parolantoj proksimume 24.000.000
Skribo latina, kun kelkaj specialaj literoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Balkanlatinida lingvaro
Rumana lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio)
Reguligita de Rumana Akademio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ro
  ISO 639-2 rum, ron
  ISO 639-3 ron
  SIL RUM
  Glottolog roma1327
Angla nomo Romanian
Franca nomo roumain
Vikipedio
vdr
Specimeno
La Patro Nia

Tatăl nostru Care ești în ceruri,
sfințească-se numele Tău;
vie împărăția Ta,
facă-se voia Ta;
precum în cer, așa și pe pământ.
Pâinea noastră cea de toate zilele,
dă-ne-o nouă azi,
și ne iartă nouă greșelile noastre
precum și noi iertăm greșiților noștri
și nu ne duce pe noi în ispită,
ci ne mântuiește de cel rău.

Rumanparolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italio, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Israelo, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francio kaj Germanio.

Specialaj literoj redakti

Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzis ankaŭ la cirilan alfabeton.

Litero Prononco
a /a/
ă /ə/
â, î /ɨ/
b /b/
c /k/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj
/t͡ʃ/ antaŭ i kaj e
ch /k/ antaŭ i kaj e
d /d/
e /e/
f /f/
g /g/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj
/d͡ʒ/ antaŭ i kaj e
gh /g/ antaŭ i kaj e
h /h/
i /i/
j /ʒ/
k /k/
l /l/
m /m/
n /n/
o /o/
p /p/
r /r/
s /s/
ș /ʃ/
t /t/
ț /t͡s/
u /u/
v /v/
x /ks/ aŭ /gz/
z /z/

La subsigno en la rumanaj literoj ț kaj ș aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka ş aŭ la franca, portugala kaj turka ç. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn ţ kaj ş.

Gramatiko redakti

Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).

La rumana en Moldavio redakti

En la rumana de Moldavio, de la moldavoj ofte nomata la moldava lingvo, oni arbitre anstataŭigis latindevenajn vortojn per slavaj. Ekzemple popor (popolo) iĝis norod kaj pâine (pano) iĝis hleb.[1] Rumanlingvaj lernejoj en Ĉednestrio — estas lernejoj, lokitaj en Ĉednestrio, kontrolitaj de ministerio pri edukado de Moldavio, lingvo de instruado de kiuj estas rumana lingvo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/11, paĝo 11: La rumana verkita de Ionel Oneț.

Referencoj redakti

  1. (eo) Ionel Onet, La rumana lingvo, p. 11, Monato, 1996/11